초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: [ILEI 중간 보고]KUNSIDA DENSO, VESPERA ETOSO EN LA ILEI-KONFERENCO
LEE Jung-kee  (Homepage) 2011-07-20 23:20:40, Hit : 780, Rec. : 78

KUNSIDA DENSO, VESPERA ETOSO EN LA ILEI-KONFERENCO

Jam la suno ekbrilas sur la trian tagon de la 44-a ILEI-konferenco en Kopenhago. Post la enkonduka prelego pri la konferenca temo pri lingvaj rajtoj en eduka kaj scienca agado, serio da pliaj sesioj sekvis diversajn fadenojn de la temo: lingvaj kaj kulturaj aspektoj de translimaj kontaktoj, teknologio je la servo de lingvo-instruado, interkulturaj lingvaj ludoj, kaj metodikaj demandoj. Pliaj eroj de la faka programo temis pri ekzamenoj, subvenciserchado kaj apogataj projektoj, Esperanto-kursoj en la Korea Respubliko, Chinio kiel fekunda kampo por Esperanto, la dana eksprese, kaj kunsidoj por prepari la lingvan festivalon en vendredo, la 22-a de julio.

La lerneja komisiono kunsidis, kun vigla transdonado de spertoj kaj diskuto pri obstakloj al la enkondukado de kursoj. Oni emfazis la gravecon raporti chiun okazantan kurson, kaj krome arigi kaj resumi la leghajn eblecojn kaj barojn al la instruado de la lingvo. La komisiono planis manierojn efikigi sian internan komunikadon kaj pretigi gvidilojn por la sekcioj pri evoluigo de enlanda lerneja agado.

La komitato de ILEI dufoje kunsidis, kun 32 membroj. La jarraporto pri 2010 estis prezentita kaj akceptita, inkluzive de la financaj rezultoj kaj la revizora raporto. Sekve la estraro estas sensharghigita pri la agado de la pasinta jaro. La komitato aprobis dekon da modifoj al la Statuto. Pri 2-3 pliaj punktoj ghi decidis ke la komisiono pri regularoj plu diskutu la enhavon kaj traktu por reveni kun konkretaj vortum-proponoj.

ILEI bonvenigas du novajn honorajn membrojn: Bertil Andréasson el Svedio, kiu estis kasisto 17 jarojn kaj organizis plurajn ILEI-konferencojn, kaj Mauro La Torre el Italio, la prezidinto de ILEI inter 1997 kaj 2003, multjara evoluiginto de lingvolernaj programoj kaj fondinto de la unua projekto Interkulturo. Malpli agrabla tasko estis la eksigo de la sekcioj en Britio, Irano kaj Rusio, kiuj ne plu funkcias kaj ne estas refunkciigeblaj. En Rusio estas tamen pozitivaj evoluoj por fondo de nova sekcio. Sekve estas nun 30 sekcioj. La elekto-komisiono estis reelektita kun sama konsisto kiel nun por la sekvaj tri jaroj. La komitato decidis altigi modeste la membrokotizojn kaj abonkotizojn de "Juna amiko", sed ghis la jarfino oni akceptos kotizojn por 2012 kaj 2013 lau la nuna tarifo. En sia tria kunsido la komitato traktos alighpeton de nova sekcio, kompletigon de la estraro kaj revizion de la Interna Regularo. Fine, ghi diskutos pri la estonta agado, i.a. pri la sekva konferenco!
en Chinio en 2012.

La vesperaj programoj disvolvighas bonetose kun multaj ebloj kontribui kaj aktivi. Post la interkona vespero sekvis dana vespero, kaj internacia vespero kiu vere pravigis tiun adjektivon. Sekvos dancvespero, kun dancoj atendeblaj el Indonezio, Danio, Nepalo, Kubo kaj el kelkaj afrikaj landoj, aldone al svarmo da europaj landoj.

(Lau Stefan MacGill)


  : Rec.   : List

961   En la 27-a de Julio/ Ekskurso kaj Korea vespero    LEE Jung-kee 2011/07/28 87 920
960    En la 26-a de Julio/ Tago de lernejo kaj ...    LEE Jung-kee 2011/07/27 81 764
959   En la 25-a de Julio/ Buntaj programeroj    LEE Jung-kee 2011/07/27 84 734
958   [ILEI 최종보고] La 44a Konferenco sukcese finiĝis...    LEE Jung-kee 2011/07/25 79 856
957   En la 24-a de Julio/ Malferma ceremonio de la 96-a...    LEE Jung-kee 2011/07/25 77 795
956   En la 23-a de Julio/ Ferma tago de ILEI-Konferenco...    LEE Jung-kee 2011/07/25 97 790
955   Sukcese venis al fino la 44a Konferenco de ILEI    LEE Jung-kee 2011/07/24 89 775
954   En la 22-a de Julio/ Konferenca Simpozio' okazis    LEE Jung-kee 2011/07/23 83 751
953   En la 21-a de Julio/ 'Lingva festivalo' okazis    LEE Jung-kee 2011/07/22 83 959
952   En la 20-a de Julio/ ILEI-konferenco en 2012 en Cx...    LEE Jung-kee 2011/07/21 88 762
  [ILEI 중간 보고]KUNSIDA DENSO, VESPERA ETOSO EN LA ILE...    LEE Jung-kee 2011/07/20 78 780
950   En la 19-a de Julio/ Enhavricxaj programeroj    LEE Jung-kee 2011/07/20 89 797
949   En la 18-a de Julio/ Malfermo de la 44-a ILEI Konf...    LEE Jung-kee 2011/07/19 92 778
948   En la 17-a de Julio/ De Tokio al Kopenhago    LEE Jung-kee 2011/07/18 82 752
947   En la 16-a de Julio/ De Inchon al Tokio    LEE Jung-kee 2011/07/18 74 791
946   좋은 에스페란티스토가 되는 세가지 방법!    LEE Jung-kee 2011/07/08 90 1034
945   Bonaj frazoj -10    LEE Jungkee 2011/06/26 89 1041
944   Bonaj frazoj-9    LEE Jungkee 2011/06/25 82 920
943   Bonaj frazoj-8    LEE Jungkee 2011/06/25 87 951
942   Bonaj frazoj-7    LEE Jungkee 2011/06/25 121 913
941   [Radiko님의 기행문]Adorinte tombejon de Vincent van Gogh...    LEE Jung-kee 2011/06/21 123 936
940   Bonaj frazoj-6    LEE Jungkee 2011/06/18 136 909
939   Bonaj frazoj-5    LEE Jungkee 2011/06/18 92 920
938   Bonaj frazoj-4    LEE Jungkee 2011/06/16 146 928
937   Bonaj frazoj-3    LEE Jungkee 2011/06/16 79 928
936   Historio de Korea Esperanto-Movado    LEE Jung-kee 2011/06/07 112 943
935   Radiko님께서 프랑스에서 보내신 편지    LEE Jung-kee 2011/05/28 106 993
934   [서평] 신화가 담기지 않은 자멘호프 전기    LEE Jung-kee 2011/02/27 172 1552
933   자멘호프 전기-12    LEE Jungkee 2011/02/10 148 1576
932   자멘호프 전기-11    LEE Jungkee 2011/02/09 165 1486

    : List [1][2][3][4][5][6][7] 8 [9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0