초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: En la 18-a de Julio/ Malfermo de la 44-a ILEI Konferenco de ILEI
LEE Jung-kee  (Homepage) 2011-07-19 12:50:00, Hit : 777, Rec. : 92
- Download #1 : prelego.JPG (99.1 KB), Download : 8

- Download #2 : komitata.JPG (150.9 KB), Download : 8


[foto 1] Prelego pri 'Esperanto-Kurso en Koreio'
[foto 2] Komitata kunsido de ILEI
De hodiaw komencigxas programo de la 44-a ILEI Konferenco de ILEI.
Je la 10-a a.t.m, solena malfermo okazis en la halo de Univ. de Kopenhago. Senprecedence 6 estraranoj de ILEI, cxiuj cxeestis en la malferma ceremonio, kio estis rekorda law la klarigo de la prez. de ILEI, s-ro Stefan MacGill.
Mi sentis, ke nuna ILEI-gvidantaro bone kunlaboras harmonie.
Jen mi citas skribajxon de la prez. de ILEI okaze de la malferma ceremonio.

"Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado" -- jen la kadra temo de la 44-a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazanta en la Universitato de Kopenhago. En la inauguro la 18-an de julio enkondukis la temon la vicprezidanto de ILEI, Duncan Charters, kiu komence skizis la historion de aranghoj en kiuj esperantistoj kaj ne-esperantistoj kunlaboris tra lastaj jaroj por esplori diskriminaciajn praktikojn en transnaciaj kontaktoj. Al tiu vico aldonighos simpozio dum la du lastaj konferencaj tagoj, organizita de ILEI, kunlabore kun Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj la humanistika fakultato de la Universitato de Kopenhago. Tiu simpozio uzos Esperanton, la anglan kaj la danan.

La vicprezidanto informis la publikon pri kontrauaj evoluoj en decidoj pri lingvo-elektoj en edukado. Lastatempaj iniciatoj portas novajn interlingvojn al la mikso, sed tiujn ekzemplojn kontraupezas ghenerale sentataj tendencoj pri kreskanta limigo de lingvo-elektebloj. Li donis serion da konkretaj ekzemploj pri malkontentiga funkciado de tradukservoj kaj komunikado en sciencaj konferencoj lau la nunaj modeloj.

Al la konferenco kaj simpozio alighis pli ol 90 personoj, do temas pri la plej granda konferenco de ILEI dum la lastaj 20 jaroj. La prezidanto de ILEI, Stefan MacGill, en sia festparolo skizis la evoluon de la konferencoj. El la ses lastaj konferencoj, kvar okazis ekster Europo, du el ili rekordaj lau partoprenantaro por ekstereuropaj aranghoj. La nuna konferenco, kvankam en Europo, havas ege kaj rekorde internacian karakteron, kun partoprenantoj el i.a. Brazilo, Meksiko, Kubo, Benino, Ganao, Indonezio, Nepalo, Japanio, Korea Respubliko kaj Chinio. La daurigo resumis la tri pilierojn de ILEI-konferencoj: faka, labora kaj distra program-fadenoj, kun starigo de la tezo, kiu tiu vicordigo spegulas la relativan gravecon de chiu parto. La bunteco kaj denseco de la programo konfirmas la unuavican rolon de la faka kaj la labora programoj. Aliflanke, la tuja bona etoso de la interkona frandvespero montris, ke la distra flanko pozitive disvolvighos tra la sekvaj konferencaj tagoj."


Je la 14-a kaj duono, mi prelegis kun la temo 'Esperanto-kurso en Koreio'.
Per povo-punkto, mi prezentis Esperanto-kursojn, kiuj okazas en Koreio.
Post mia prezento, cxeestantoj jxetis demandojn sencxese kun intereso pri korea instruo-sistemo. Mia kara kolego Nepre surbendigis cxion, kion mi prelegis. Dankon al Nepre! Law mia impreso, oni havis intereson kaj atenton pri mia '12 hora baza kurso-diagramo'. Mia estimata samideano s-ro Rob Moerbek el Nederlando donis kuragxigajn vortojn kaj notis cxion, kion mi prezentis.
Kaj je la 15-a kaj duono okazis komitata kunsido de ILEI. Por mi unuafoje cxeestis en la kunsido kaj lernis multon kiel ILEI funkcias.
Vespere okazis 'Dana vespero' sed pro troa laco kun Nepre mi revenis al la logxejo kaj frue endormigxis por morgawa normala envicigxo en la programerojn.


  : Rec.   : List

961   En la 27-a de Julio/ Ekskurso kaj Korea vespero    LEE Jung-kee 2011/07/28 87 919
960    En la 26-a de Julio/ Tago de lernejo kaj ...    LEE Jung-kee 2011/07/27 81 763
959   En la 25-a de Julio/ Buntaj programeroj    LEE Jung-kee 2011/07/27 84 733
958   [ILEI 최종보고] La 44a Konferenco sukcese finiĝis...    LEE Jung-kee 2011/07/25 79 856
957   En la 24-a de Julio/ Malferma ceremonio de la 96-a...    LEE Jung-kee 2011/07/25 77 794
956   En la 23-a de Julio/ Ferma tago de ILEI-Konferenco...    LEE Jung-kee 2011/07/25 97 790
955   Sukcese venis al fino la 44a Konferenco de ILEI    LEE Jung-kee 2011/07/24 89 774
954   En la 22-a de Julio/ Konferenca Simpozio' okazis    LEE Jung-kee 2011/07/23 83 751
953   En la 21-a de Julio/ 'Lingva festivalo' okazis    LEE Jung-kee 2011/07/22 83 959
952   En la 20-a de Julio/ ILEI-konferenco en 2012 en Cx...    LEE Jung-kee 2011/07/21 88 762
951   [ILEI 중간 보고]KUNSIDA DENSO, VESPERA ETOSO EN LA ILE...    LEE Jung-kee 2011/07/20 78 780
950   En la 19-a de Julio/ Enhavricxaj programeroj    LEE Jung-kee 2011/07/20 89 797
  En la 18-a de Julio/ Malfermo de la 44-a ILEI Konf...    LEE Jung-kee 2011/07/19 92 777
948   En la 17-a de Julio/ De Tokio al Kopenhago    LEE Jung-kee 2011/07/18 82 752
947   En la 16-a de Julio/ De Inchon al Tokio    LEE Jung-kee 2011/07/18 74 790
946   좋은 에스페란티스토가 되는 세가지 방법!    LEE Jung-kee 2011/07/08 90 1033
945   Bonaj frazoj -10    LEE Jungkee 2011/06/26 89 1041
944   Bonaj frazoj-9    LEE Jungkee 2011/06/25 82 920
943   Bonaj frazoj-8    LEE Jungkee 2011/06/25 87 951
942   Bonaj frazoj-7    LEE Jungkee 2011/06/25 121 912
941   [Radiko님의 기행문]Adorinte tombejon de Vincent van Gogh...    LEE Jung-kee 2011/06/21 123 936
940   Bonaj frazoj-6    LEE Jungkee 2011/06/18 136 909
939   Bonaj frazoj-5    LEE Jungkee 2011/06/18 92 919
938   Bonaj frazoj-4    LEE Jungkee 2011/06/16 146 928
937   Bonaj frazoj-3    LEE Jungkee 2011/06/16 79 928
936   Historio de Korea Esperanto-Movado    LEE Jung-kee 2011/06/07 112 943
935   Radiko님께서 프랑스에서 보내신 편지    LEE Jung-kee 2011/05/28 106 993
934   [서평] 신화가 담기지 않은 자멘호프 전기    LEE Jung-kee 2011/02/27 172 1552
933   자멘호프 전기-12    LEE Jungkee 2011/02/10 148 1575
932   자멘호프 전기-11    LEE Jungkee 2011/02/09 165 1485

    : List [1][2][3][4][5][6][7] 8 [9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0