초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: E.SHA epoko en la Komuna Kongreso inter Koreio kaj Japanio.
LEE Jungkee  (Homepage) 2011-10-16 11:41:23, Hit : 703, Rec. : 69

E.SHA epoko en la Komuna Kongreso inter Koreio kaj Japanio.

                        LEE Jungkee (prez. de Seula Esperanto-Kulturcentro)

De la 7-a gxis la 9-a de oktobro en 2011, okazis Komuna Esperanto-Kongreso
de Japanio kaj Koreio en la urbo Seongnam apud Seulo, Koreio, en kiu partoprenis
147 el Koreio, 339 el Japanio, 11 el Cxinio, Rusio  kaj aliaj landoj. (Sume 497 homoj)
Kiel unu el la programeroj de la kongreso trovigxas 'Faka kunsido 'E.SHA epoko', kiun perfekte kaj lerte prezidis korea esperantistino Gxoja (korea nomo estas CHO Myung-ja).
Sub sxia prezido, Gxoja kaj LEE Jungkee prezentis skize la kialon de okazigo de la faka kunsido. Ili akcentis, ke la filmo 'E.SHA epoko' estas parto de Esperanto-kulturo, kvankam gxia enhavo ne rekte rilatas al Esperanto, tamen oni povas gxui la filmon pere de Esperanto-versio.
La cxeestantoj, cx. 30 kongresanoj de la faka kunsido kapjesante konsentis je tiu vidpunkto.
Post la prezento de du personoj, oni spektis la filmon, sed pro la manko de tempo ili ne povis gxui gxin plene de komenco gxis la fino.
Sed Gxoja sporade montris la filmon tre adekvate kaj teknike lauxteme, tial oni povis preskaux kompreni la mesagxon,kiun la filmo intencas doni al spektantoj.
Spektinte la filmon, la cxeestantoj jxetis demandojn pri la filmo kaj ecx acxetis la DVD-n je 10 ekz.
Persone, delonge mi auxdis pri la filmo kaj ecx renkontis la regxisorinon s-ino Waro Hsueh, kun kiu mi tagmangxis kun mia amiko Reza dum mia vizito al Tajvano en la jaro 2010. Pro teknika problemo de mia portebla komputilo, mi malsukcesis gxui la filmon, tial honeste dirite, mi mem ne vidis la tutan filmon gxis la faka kunsido.
Sed tre felicxe, mi povis spekti la filmon en tiu cxi faka kunsido kaj mi rimarkis, ke
la filmo estas tre signifplena ne nur por tajvananoj, sed por esperantistoj.
La filmo instruis, ke kiom gravas la konservi la historian heredajxon kaj renovigon de la iam forvisxita spuro. Mi mem kortusxe kaj serioze aprecis la filmon ecx kun larmo. Jen mi forte rekomendas la filmon al esperantistoj, kiuj ankoraux ne gustumis la historian heredajxon.
Profitante tiun cxi skribajxon, mi esprimas mian plejan respekton al la regxisorino Waro kaj al mia amika amiko Reza, kiu tradukis la literklarigon de la filmo en Esperanton. Kompreneble, mi devus danki al s-ino Gxoja, kiu tiom zorge arangxis la fakan kunsidon malgraux nebona sanstato. Koran dankon.



  : Rec.   : List

991   어린이를 위한 이야기-유튜브 5    LEE Jungkee 2012/02/09 72 662
990   어린이를 위한 이야기-유튜브 4    LEE Jungkee 2012/02/09 71 645
989   어린이를 위한 이야기-유튜브 3    LEE Jungkee 2012/02/09 75 673
988   어린이를 위한 이야기-유튜브 2    LEE Jungkee 2012/02/09 66 638
987   어린이를 위한 이야기-유튜브 1    LEE Jungkee 2012/02/09 72 650
986   Kabe의 번역작품 'Elektitaj fabeloj de Fratoj Grimm'    LEE Jungkee 2012/01/20 87 728
985   IMPRESOJ EN LA MEDITADA RENKONTIGXO (D-ro Markus G...    LEE Jungkee 2012/01/15 79 779
984   뜨는 중국과 에스페란토    LEE Jungkee 2011/12/29 79 717
983   108배 [홍성조 역]    LEE Jungkee 2011/12/29 82 763
982   에스페란토 유투브 만화 감상하시길!    LEE Jungkee 2011/12/28 79 694
981   유투브 / 에스페란토 노래    LEE Jungkee 2011/12/26 67 637
980   Kial UK en Koreio en la jaro 2016?    LEE Jungkee 2011/12/18 79 692
979   일본 에스페란티스토의 하회마을 방문기    LEE Jungkee 2011/12/18 74 627
978   자멘호프 육성(?)을 들어보세요.    LEE Jungkee 2011/12/18 67 656
977   어린이를 위한 에스페란토 유튜브    LEE Jungkee 2011/12/16 73 674
976   자멘호프선생께서 직접 번역하신 '인어 공주' 입니다.    LEE Jungkee 2011/11/21 58 730
975   에스페란토판 '코란(Korano)'을 내려 받으세요.    LEE Jungkee 2011/11/18 73 611
974   에스페란토판 '성경(Sankta Biblio)'을 내려 받으세요.-2    LEE Jungkee 2011/11/18 72 625
973   에스페란토판 '성경(Sankta Biblio)'을 내려 받으세요.-1    LEE Jungkee 2011/11/18 70 698
972   Rezulto de voĉdonado pri la novaj Sep Mirinda...    LEE Jungkee 2011/11/12 69 981
971   Zamenhof Ludoviko Lazaro: Vivo.    LEE Jungkee 2011/10/19 70 698
  E.SHA epoko en la Komuna Kongreso inter Koreio kaj...    LEE Jungkee 2011/10/16 69 703
969    Granda grupo de koreoj vojaghos al Tajvano en Dec...    LEE Jung-kee 2011/09/21 88 758
968   Spritema mia nepo    LEE Jung-kee 2011/09/14 85 769
967   회화를 잘 하려면, 이 다섯 가지 유형의 문장을 익히세요!    LEE Jungkee 2011/09/10 80 921
966   Radiko 이근택님의 기행문    LEE Jung-kee 2011/09/02 82 798
965   Esperanto-kurso kaj gxia instruo-metodo en Koreio    LEE Jung-kee 2011/08/18 85 868
964    En la 30-a de Julio/ Ferma Ceremonio    LEE Jung-kee 2011/07/31 82 1009
963   En la 29-a de Julio/ Internacia Vespero    LEE Jung-kee 2011/07/30 85 900
962   En la 28-a de Julio/ Azia Movado kaj aliaj    LEE Jung-kee 2011/07/29 85 854

    : List [1][2][3][4][5][6] 7 [8][9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0