초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: 프랑스 대통령 후보 Ségolène Royal promesis esplori Esperanton
LEE Jung-kee  (Homepage) 2007-05-06 08:00:44, Hit : 12,202, Rec. : 669

Tuj antaŭ la decida dua voĉdonado en la elekto de la franca prezidento, Ségolène Royal decidis sekvi la ekzemplon de la nuna prezidento Jacques Chirac. Responde al letero de franca esperantisto, la maldekstra kandidato Ségolène Royal nun promesis esplori sur la plej alta nivelo la demandon pri enkonduko de Esperanto en la oficiala eduk-sistemo de Francio. Ni publikigas la tutan tekston de la letero.

Kara Sinjoro,
Vi skribis al mi la 7-an de la lasta monato marto por konsciigi min pri la intereso enkonduki fakultativan ekzamenon de Esperanto en la abiturienta ekzameno.

Kun multe da atento mi konatiĝis kun viaj argumentoj favore al tiu lingvo. Se mi estos elektita al prezidenteco de la Respubliko, en venonta majo, mi tuj kunvenigos Ĝeneralajn Statojn [t.e. reprezentantojn de sociaj grupoj] por debati kun ĉiuj lernejaj agantoj kaj partneroj pri la estonteco de la eduksistemo, kiu reprezentas, miaopinie, absolutan prioritaton de mia politika agado. En tiu kadro, la sugesto pri enkonduko de Esperanto, kiel instruobjekto, estos pritraktata.

Dankante al vi...
Ségolène Royal


Jam en la jaro 2002 la dekstra kandidato Jacques Chirac dum la elekta kampanjo promesis sian subtenon al Esperanto. Kompare kun la relative mallonga kaj modera respondo de Ségolène Royal, lia tiama letero estis plenega je komplimentoj kaj grandaj promesoj.


La unua frazo de la letero de Jacques Chirac estis: "Vi turnis mian atenton al la problemo Esperanto, kaj pro tio mi estas danka al vi,  ĉar, kiel vi jam scias, temas pri afero, rilate al kiu mi sentas sinceran bonvolon." Li ankaŭ asertis: "Estas neniu dubo pri tio, ke se la sorto estos al mi favora, mi proponos al la nova registaro kaj al la ministro de edukado interalie la demandon pri ĝia enkonduko en la abiturientan ekzamenon." La promeso laŭ nia scio restis nura promeso.

Pro justeco indas rimarkigi, ke en la 1970-aj jaroj, kiel prezidanto de la departementa konsilio de Corrèze, Jacques Chirac efektive transdonis por voĉdonado en la konsilio proponon pri vastskala instruado de Esperanto en mezlernejoj. Rimarkinde estas ankaŭ, ke en la jaro 1981, responde al letero de la sama franca esperantisto, la tiama maldekstra kandidato por la prezidanteco, François Mitterrand, faris promesojn preskaŭ identajn kun tiuj de Jacques Chirac.

La longa historio de forgesitaj kandidataj promesoj ne ĝenas la francajn esperantistojn. En komuniko dissendita de SAT-Amikaro, la franca branĉo de SAT, klarigas kial SAT-Amikaro esperas ke gajnos la elekton Ségolène Royal:


Kiel ajn estos, eĉ se ni ne devas havi iluziojn, kiel esperantistoj, kaj precipe kiel membroj de neneŭtralaj laboristaj Esperanto-Asocioj, estas evidente ke ni nenion povas esperi de la kandidato de la liberalismo, t.e. politika doktrino, kies lingvo estas la angla, de la kandidato kiu sentis bezonon paroli kun Bush kaj fieris premi lian manon antaŭ la kameraoj, de la kandidato kiu antaŭvidas meti Francion sur la spurvojo de Usono.

Ĉar la ŝancoj de Ségolène Royal atingi la prezidentecon ne estas nulaj, ni estu pretaj, tuj post la elekto, pripensi kion ni devos proponi kadre de tiuj eventualaj "Ĝeneralaj Statoj". Se venkos la alia kandidato, Nicolas Sarkozy, ni devos esplori aliajn vojojn.

La dua voĉdonado en la prezidentaj elektoj de Francio okazos dimanĉe la 6-an de majo. La nova prezidento ekoficos la 16-an de majo, kiam finiĝos la mandatperiodo de Jacques Chirac.


[Aperis origine en la rusa, en la retejo Esperanto novosti]




  : Rec.   : List

301   Julian Modest 의 에스페란토 원작 소설 감상하기- Dani    LEE Jung-kee 2007/05/09 495 4264
300   Sciigo pri varbo de fonduso de Zamenhof-statuo    hirundo 2007/05/06 581 8253
299     [re] Sciigo pri varbo de fonduso de Zamenhof-statuo    LEE Jung-kee 2007/05/06 590 8998
  프랑스 대통령 후보 Ségolène Royal promesis es...    LEE Jung-kee 2007/05/06 669 12202
297   제 5차 아시아 에스페란토 대회(인도) 안내입니다.    LEE Jung-kee 2007/04/24 346 3459
296   185기 초급 수강생 모집(2007년 5월)/184-a Kurso cxe SEK    LEE Jung-kee 2007/04/23 535 3590
295   Kiel priversi tankaon en Esperanto?    LEE Jung-kee 2007/04/23 661 10241
294   La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n [El Libe...    LEE Jung-kee 2007/04/23 629 15240
293   문화원 중급 5월 강의 안내    LEE Jung-kee 2007/04/14 329 2591
292   한국 원불교 청년회, 일본 오오모토교 교류 합의  [2]  LEE Jung-kee 2007/04/10 357 3084
291   일본 오오모토교와 교류차 출국합니다.  [3]  LEE Jung-kee 2007/03/30 340 2816
290   Raportaĵo pri la 17-a Internacia Kurskunveno    LEE Jung-kee 2007/03/30 659 9546
289   새로 들어온 책과 CD를 소개합니다.    LEE Jung-kee 2007/03/26 421 3242
288   서울대 저널 보도기사입니다. (2007 년 3 월 제 83 호) www.snujn.com/art...    LEE Jung-kee 2007/03/22 515 4863
287   에스페란토 팬그램[pangram]을 아시나요?    LEE Jung-kee 2007/03/18 463 3647
286   홍콩 에스페란티스토 방한    LEE Jung-kee 2007/03/14 339 2129
285    184기 초급 수강생 모집(2007년4월)/184-a Kurso cxe SEK    LEE Jung-kee 2007/03/11 548 3498
284   2007년도 국제 에스페란토 禪 연수회 일정입니다.Internacia Meditado    LEE Jung-kee 2007/03/08 569 5701
283   남강 국제 행사 일본측 참가자 명단(간사이 지역)    LEE Jung-kee 2007/03/06 415 3156
282   문화원 3월 중급 강습 안내  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/28 389 2379
281   한일 종교 교류 협의차 4월 6일 일본 방문 예정    LEE Jung-kee 2007/02/26 366 2685
280    제 17차 국제 에스페란토 연수회 개최 안내/La 17-a Internacia Renkonti...  [5]  LEE Jung-kee 2007/02/25 666 6235
279   중국 에스페란토 실업인 대회 안내/ Cxinaj komercistoj  [17]  LEE Jung-kee 2007/02/22 418 5782
278   일본 에스페란티스토 14명 방한 예정  [13]  LEE Jung-kee 2007/02/22 324 2247
277   호주 에스페란티스토 입국 예정  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/22 366 2561
276   92차 세계 에스페란토 대회 개요 (Programo de la 92-a UK)  [18]  LEE Jung-kee 2007/02/15 519 4175
275   Esperanto en ROTARY INTERNATIONAL  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/12 640 11194
274   UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭa...  [7]  LEE Jung-kee 2007/02/07 636 10311
273   이중기의 새 이메일 주소! Nova retadreso de LEE Jung-kee  [24]  LEE Jung-kee 2007/02/04 593 6112
272   [퍼온글]Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-...  [6]  LEE Jung-kee 2007/02/02 676 11764

    : List   [이전 10개] [1]..[21][22][23][24][25][26][27][28][29] 30 ..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0