초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Raportaĵo pri la 17-a Internacia Kurskunveno
LEE Jung-kee  (Homepage) 2007-03-30 18:48:00, Hit : 9,544, Rec. : 659

Agrabla vetero, varmega Esperanto

La 17-a Internacia Kurskunveno de Esperanto kaj Printempa kurso de Namkang Esperanto-Lernejo samtempe okazis de la 24-a ĝis la 25-de marto, 2007 en la urbeto Chongdo, Koreio.

Kun 92 esperantistoj el 5 landoj (Koreio:69, Japanio:20, Aŭstralio:1, Hispanio:1, Kongolando:1) la 17-a Internacia Kurskunveno de Esperanto estis okazigita de Seula Esperanto-Kulturcentro(SEK), korea flanke kaj  Esperanto-Populariga Asocio(EPA), japana flanke.

Namkang Esperanto-lernejo estis malfermita en la jaro 1998 por havi regulajn kurskunvenojn de Esperanto iniciatite de D-ro PARK Hwa-chong, vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

La lernejo havas kurskunvenon dufoje, somere kaj aŭtune ĉiujare.

Estas notinde, ke la konstruaĵo de la lernejo estas ne moderna sed tipa korea malnova lernejo-formo, pro tio oni povas ĝui unikan malnovan lernejan etoson kaj flaras freŝan aeron de la kamparo.

Dume, la Internacia Kurskunveno de Esperanto komenciĝis laŭ la iniciato de S-ro LEE Jung-kee el Koreio kaj S-ro Takaŝi Agou el Japanio, tiama ĝenerala sekretario de EPA de la jaro 1991.

La unua kurskunveno okazis en la urbo Kjuŝu, Japanio,al kiu koreaj esperantistoj karavane partoprenis.

La renkontiĝo daŭre okazis en Japanio ĝis la 8-a kurskunveno, sed por plivigligi la renkontiĝon ambaŭlande en la jaro 1999, de la 9-a kurskunveno la evento okazis alterne inter du landoj, Koreio kaj Japanio.

Krom Komuna Junulara Seminario inter Ĉinio, Japanio kaj koreio, tiu cxi evento estas sola regula renkontiĝo inter du landaj esperantistoj.

En la malferma ceremonio, tra repektivaj salutvortoj lernejestro S-ro KUAK Jong-hun, direktoro de Namkang Esperanto-lernejo D-ro PARK Hwa-chong, prezidanto de SEK S-ro LEE Jung-kee kaj internacia fakestro de EPA S-ro TANAKA Masamiĉi donis bonvenigajn salutojn al partoprenantoj.

Kiel korea fenestro, S-ro LEE, prez.de SEK tra sia bonveniga saluto
mesagxis,ke ĉiuj partoprenantoj ĝuu nian karan lingvon Esperanto, interamikiĝu kun novaj kaj malnovaj samideanoj kaj altigu sian lingvo-kapablon.

Plie oni plifortigu sian kredon je la lingvo Esperanto, je nia movado kaj je estonta finvenko de Esperanto.

D-ro LEE Chong-yeong, eksprezidanto de UEA momorprelegis kun la temo ' Deklaracio de Korea Sendependiĝo kaj Esperanto-etoso'.

Tra la prelego li akcentis,ke la esenco de Deklaracio-teksto de Korea Sendependiĝo kaj la ideo de Esperanto-movado estas samcelaj.

Laŭ D-ro LEE, komunaj vortoj de la deklaro kaj la etoso estas 'Egaleco, Amo, Kunvivado, Frateco, Justeco, Humaneco kaj Libereco.

En la unua tago, oni havis kurskunvenojn sub la gvido de 9 gvidantoj(S-roj KONG Gil-yun, PARK Yong-seong, LEE Jung-kee, CHANG Jeong-yeol, MA Young-tae, PARK Hwa-jong, Takasxi Agou, TANAKA Masamicxi, kaj Sandor Horvath)

Krome, S-ro Rubeno Fernandez Asensio el Hispanio(Katalunio) kaj S-ro Johano Bolemo el Kongolando internaciigis la renkontiĝon.

Kaj en la Interkona vespero oni gxuis kun belaj kantoj, muzikiloludoj kaj bongustaj krudfiŝoj.

En la dua tago, oni daŭrigis sian lernadon kaj posttagmeze en la ferma ceremonio, simbole la standardo de Esperanto  estis transdonita de SEK al EPA.

La 18-a Internacia Kurskunveno okazos en la marto venontjare en Kjuŝu, Japanio,kiun S-ro MATUMOTO Akira respondece organizos.

Kaj S-ro AGOU Takaŝi anoncis kaj petis aliĝon al la evento,kiun EPA okazigos kun la titolo 'Bonvenon al Oomoto en 2007' de la 12-a ĝis la 14-a de auxgusto,2007 en Ajabe,Japanio post la Jokohama UK .

Post la ferma ceremonio, la partoprenantoj spektis 'Bovo-batalado'-n ,kiu hazarde okazis proksime de la Namkang Esperanto-lernejo.













  : Rec.   : List

301   Julian Modest 의 에스페란토 원작 소설 감상하기- Dani    LEE Jung-kee 2007/05/09 494 4262
300   Sciigo pri varbo de fonduso de Zamenhof-statuo    hirundo 2007/05/06 580 8250
299     [re] Sciigo pri varbo de fonduso de Zamenhof-statuo    LEE Jung-kee 2007/05/06 589 8996
298   프랑스 대통령 후보 Ségolène Royal promesis es...    LEE Jung-kee 2007/05/06 667 12201
297   제 5차 아시아 에스페란토 대회(인도) 안내입니다.    LEE Jung-kee 2007/04/24 346 3456
296   185기 초급 수강생 모집(2007년 5월)/184-a Kurso cxe SEK    LEE Jung-kee 2007/04/23 535 3587
295   Kiel priversi tankaon en Esperanto?    LEE Jung-kee 2007/04/23 660 10238
294   La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n [El Libe...    LEE Jung-kee 2007/04/23 629 15227
293   문화원 중급 5월 강의 안내    LEE Jung-kee 2007/04/14 329 2588
292   한국 원불교 청년회, 일본 오오모토교 교류 합의  [2]  LEE Jung-kee 2007/04/10 357 3082
291   일본 오오모토교와 교류차 출국합니다.  [3]  LEE Jung-kee 2007/03/30 340 2813
  Raportaĵo pri la 17-a Internacia Kurskunveno    LEE Jung-kee 2007/03/30 659 9544
289   새로 들어온 책과 CD를 소개합니다.    LEE Jung-kee 2007/03/26 420 3240
288   서울대 저널 보도기사입니다. (2007 년 3 월 제 83 호) www.snujn.com/art...    LEE Jung-kee 2007/03/22 515 4862
287   에스페란토 팬그램[pangram]을 아시나요?    LEE Jung-kee 2007/03/18 463 3645
286   홍콩 에스페란티스토 방한    LEE Jung-kee 2007/03/14 339 2127
285    184기 초급 수강생 모집(2007년4월)/184-a Kurso cxe SEK    LEE Jung-kee 2007/03/11 548 3496
284   2007년도 국제 에스페란토 禪 연수회 일정입니다.Internacia Meditado    LEE Jung-kee 2007/03/08 569 5699
283   남강 국제 행사 일본측 참가자 명단(간사이 지역)    LEE Jung-kee 2007/03/06 415 3153
282   문화원 3월 중급 강습 안내  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/28 388 2376
281   한일 종교 교류 협의차 4월 6일 일본 방문 예정    LEE Jung-kee 2007/02/26 366 2681
280    제 17차 국제 에스페란토 연수회 개최 안내/La 17-a Internacia Renkonti...  [5]  LEE Jung-kee 2007/02/25 666 6234
279   중국 에스페란토 실업인 대회 안내/ Cxinaj komercistoj  [17]  LEE Jung-kee 2007/02/22 417 5780
278   일본 에스페란티스토 14명 방한 예정  [13]  LEE Jung-kee 2007/02/22 324 2245
277   호주 에스페란티스토 입국 예정  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/22 366 2559
276   92차 세계 에스페란토 대회 개요 (Programo de la 92-a UK)  [18]  LEE Jung-kee 2007/02/15 519 4172
275   Esperanto en ROTARY INTERNATIONAL  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/12 639 11192
274   UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭa...  [7]  LEE Jung-kee 2007/02/07 635 10310
273   이중기의 새 이메일 주소! Nova retadreso de LEE Jung-kee  [24]  LEE Jung-kee 2007/02/04 593 6109
272   [퍼온글]Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-...  [6]  LEE Jung-kee 2007/02/02 676 11762

    : List   [이전 10개] [1]..[21][22][23][24][25][26][27][28][29] 30 ..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0