초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭas
LEE Jung-kee  (Homepage) 2007-02-07 14:23:01, Hit : 10,307, Rec. : 635


Universala Esperanto-Asocio en la jaro 2008 festos sian centjariĝon, kaj esperas ricevi la Nobel-premion pri paco kiel naskiĝtagan donacon.
Cele al tio, jam printempe 2006 la estraro de UEA decidis relanĉi la malnovan kampanjon por kandidatigi UEA-n ĉe la norvega Nobel-komisiono.
En 1910 la Nobel-komisiono serioze konsideris premii Ludovikon Zamenhof, kaj en 1988 UEA estis en la mallonga listo de kvin meritaj kandidatoj.
La landa asocio de UEA en Norvegio, Norvega Esperanto-Ligo (NEL), tamen opinias, ke la ĝisnuna agado de UEA por monda paco neniel sufiĉas por ke la asocio estus serioze konsiderata.
Tial NEL turnis sin al la komitato de UEA por oficiale malrekomendi la kandidatigan kampanjon. "Ni konsilas al UEA nuligi la kampanjon.
Ni opinias ke pli valorus konkreta laboro por pli vasta uzado de Esperanto, ekzemple en nova porpaca aktiveco", skribas la estraro de NEL.

La Nobel-premion pri paco disdonas aparta norvega Nobel-komisiono, laŭ la testamento de Alfred Nobel.
Proponi kandidaton rajtas interalie membroj de parlamentoj kaj registaroj, anoj de internaciaj kortumoj, universitataj profesoroj pri sociaj sciencoj, historio, filozofio, juro kaj teologio.
La proponoj devas esti senditaj ĝis la 1-a de februaro de la koncerna jaro, kaj dum la lastaj jaroj kutimis veni proponoj pri pli ol 140 kandidatoj.


La informoj pri la nomumitoj estas sekretaj dum kvindek jaroj, tial ne eblas certe scii, kiomfoje UEA estis nomumita.
La arkivoj de la Nobel-komisiono tamen montras, ke jam en 1907 Ludoviko Zamenhof estis nomumita por la Nobel-premio pri paco de 12 britaj parlamentanoj.

Li estis denove nomumita en 1909, kaj en 1910 lin nomumis ne nur kvar britaj parlamentanoj, sed ankaŭ 42 anoj de la franca parlamento.
En tiu jaro la Nobel-komisiono ŝajne prenis la aferon iom serioze, ĉar la arkivo enhavas indikon, ke la nomumo estis oficiale prijuĝita de Halvdan Koht, norvega historiisto, membro de la Nobel-komitato kaj poste ankaŭ ministro de eksterlandaj aferoj de Norvegio.
La pac-premion en 1910 fine ricevis la Internacia Pacburoo (IBP) en Svisio.


Zamenhof estis nomumita por la pac-premio ankaŭ en 1913, 1914, 1915, 1916 kaj 1917.
En 1913 la konata brita esperantisto kaj pacifisto Felix Moscheles trafis en la "mallongan liston" de kandidatoj, sed oficiala prijuĝo de liaj meritoj ne estis farita de la Nobel-komitato.

En 1934 la mondfama Esperanto-instruisto Andreo Cseh estis nomumita por la pac-premio pro sia 22-jara "apostola agado por interkompreniĝo kaj paco".
La premion tiujare ricevis Arthur Henderson, iama eksterlandministro de Britio kaj prezidinto de malarmada konferenco en 1932.


Universala Esperanto-Asocio estis unuafoje nomumita en 1954 de la norvega parlamentano Carl Henry. La duan fojon UEA estis nomunita en 1955 de la sveda parlamentano Einar Dahl.
La Nobel-komisiono ne entreprenis esplorojn pri la meritoj de UEA en tiuj jaroj. Informoj pri postaj nomumoj ankoraŭ ne estas publikaj, sed ekde 1960 dum multaj jaroj esperantistoj regule aranĝis kunordigitajn kampanjojn por kandidatigi la asocion.
Laŭ informoj, kiuj likis al la gazetaro, en 1988 UEA estis unu el la kvin kandidatoj, el inter kiuj la premiito estis elektita.

Post tiu jaro tamen sekvis longa paŭzo en la Nobel-aktivado de UEA. En la jaro 2000 oni okazigis novan kampanjon, por la pac-premio 2001.
En tiu jaro almenaŭ 32 rajtigitaj personoj el dek landoj kandidatigis la asocion. Kompreneble UEA ne ricevis la premion tiam, kaj la ŝancoj de la asocio entute iam ricevi la premion estas marĝenaj.

Tamen la asocio antaŭe opiniis la kandidatigan procedon taŭga maniero altiri publikan atenton al Esperanto.


La ideo pri Nobela kampanjo estis revivigita en 2005, kaj printempe de 2006 la estraro de UEA decidis, ke oni strebu koncentri la fortojn por prezenti bone motivitajn kandidatigojn por la pac-premio de la jubilea jaro 2008, kiam UEA iĝos centjara.
Tiucele UEA cirkuleris al la landaj asocioj. La estraro de Norvega Esperanto-Ligo pritraktis la temon, kaj venis al la konkludo, ke la afero ne meritas la penon.

Ni kiuj loĝas en la lando kie la Nobel pacpremio estas ĉiujare asignita kaj transdonita eble pli facile ol alilandanoj konatiĝis kun la kondiĉoj por la elektoj. De jaroj ni miras pri la kampanjoj de UEA pri tiu premio.
Ni bedaŭras devi esprimi nian sinceran opinion ke la agado de UEA por la paco neniel sufiĉas por meriti konsideron por la Nobel-pacpremio.
Eĉ la prave prifierataj korespondaj servoj dum la (antaŭlongaj) mondmilitoj ne toleras komparon kun la paralela servo de la Rŭga Kruco.
Kaj en la hodiaŭa internacia areno Esperanto kaj UEA apenaŭ videblas, skribas la estraro de NEL en letero sendita al la komitato de UEA.

Laŭ NEL la eventuala kandidatigo de UEA eĉ ne havus valoron en informado, ĉar la Nobel-komitato ne publikigas la nomojn de la kandidatoj.
Tial NEL konsilas, ke UEA nuligu la tutan kampanjon, kaj anstataŭe laboru por pli vasta uzado de Esperanto, "ekzemple en nova porpaca aktiveco".


En sia respondo Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, atentigas, ke la estraro ne povas nuligi kampanjon pri kiu decidis la komitato.

- Mi tamen kredas, ke la Komitato mem povas diskuti pri ĝi kaj en Jokohamo voĉdoni por haltigo de ĝi, se troviĝos plimulto por tio.

Renato Corsetti tre bonvenigas novajn porpacajn aktivadojn, sed atentigas ke mankas volontuloj, kaj proponas ke norvegaj esperantistoj ekaktivu tiukampe.

- Mi provis lanĉi tiajn aferojn en la pasintaj jaroj kaj ankoraŭ nun mi pretus, sed mi ne trovis la volontulajn agantojn, kiuj estas bezonataj (pagitajn helpantojn mi nek ŝatas uzi nek UEA povas pagi).

Se el Norvegujo povus veni tiuj porpacaj volontuloj, mi estus feliĉa.
La lasta agado en Kipro por kunmeti grekajn kaj turkajn junajn kipranojn per kurso de Esperanto ne okazis pro tio, malgraŭ la klopodoj de Maritza.

En Orienta Kongo, kie nun estas daŭre milito (la lasta esperantista viktimo helpita estis helpita antaŭ unu monato), estas multaj Esperanto-kluboj, kiuj atendegas volontulojn, kiuj volus instrui Esperanton kaj pri paco. Ni ne sukcesas aranĝi tion.





  : Rec.   : List

301   Julian Modest 의 에스페란토 원작 소설 감상하기- Dani    LEE Jung-kee 2007/05/09 494 4260
300   Sciigo pri varbo de fonduso de Zamenhof-statuo    hirundo 2007/05/06 580 8248
299     [re] Sciigo pri varbo de fonduso de Zamenhof-statuo    LEE Jung-kee 2007/05/06 589 8994
298   프랑스 대통령 후보 Ségolène Royal promesis es...    LEE Jung-kee 2007/05/06 667 12199
297   제 5차 아시아 에스페란토 대회(인도) 안내입니다.    LEE Jung-kee 2007/04/24 346 3453
296   185기 초급 수강생 모집(2007년 5월)/184-a Kurso cxe SEK    LEE Jung-kee 2007/04/23 535 3585
295   Kiel priversi tankaon en Esperanto?    LEE Jung-kee 2007/04/23 660 10233
294   La sekva prezidanto volas reinventi UEA-n [El Libe...    LEE Jung-kee 2007/04/23 629 15223
293   문화원 중급 5월 강의 안내    LEE Jung-kee 2007/04/14 329 2586
292   한국 원불교 청년회, 일본 오오모토교 교류 합의  [2]  LEE Jung-kee 2007/04/10 357 3077
291   일본 오오모토교와 교류차 출국합니다.  [3]  LEE Jung-kee 2007/03/30 340 2811
290   Raportaĵo pri la 17-a Internacia Kurskunveno    LEE Jung-kee 2007/03/30 659 9542
289   새로 들어온 책과 CD를 소개합니다.    LEE Jung-kee 2007/03/26 420 3238
288   서울대 저널 보도기사입니다. (2007 년 3 월 제 83 호) www.snujn.com/art...    LEE Jung-kee 2007/03/22 515 4859
287   에스페란토 팬그램[pangram]을 아시나요?    LEE Jung-kee 2007/03/18 463 3643
286   홍콩 에스페란티스토 방한    LEE Jung-kee 2007/03/14 339 2124
285    184기 초급 수강생 모집(2007년4월)/184-a Kurso cxe SEK    LEE Jung-kee 2007/03/11 548 3494
284   2007년도 국제 에스페란토 禪 연수회 일정입니다.Internacia Meditado    LEE Jung-kee 2007/03/08 569 5697
283   남강 국제 행사 일본측 참가자 명단(간사이 지역)    LEE Jung-kee 2007/03/06 415 3150
282   문화원 3월 중급 강습 안내  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/28 387 2374
281   한일 종교 교류 협의차 4월 6일 일본 방문 예정    LEE Jung-kee 2007/02/26 366 2679
280    제 17차 국제 에스페란토 연수회 개최 안내/La 17-a Internacia Renkonti...  [5]  LEE Jung-kee 2007/02/25 665 6230
279   중국 에스페란토 실업인 대회 안내/ Cxinaj komercistoj  [17]  LEE Jung-kee 2007/02/22 417 5778
278   일본 에스페란티스토 14명 방한 예정  [13]  LEE Jung-kee 2007/02/22 324 2243
277   호주 에스페란티스토 입국 예정  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/22 366 2554
276   92차 세계 에스페란토 대회 개요 (Programo de la 92-a UK)  [18]  LEE Jung-kee 2007/02/15 519 4170
275   Esperanto en ROTARY INTERNATIONAL  [1]  LEE Jung-kee 2007/02/12 639 11190
  UEA revas pri Nobel-premio, norvegoj kontraŭa...  [7]  LEE Jung-kee 2007/02/07 635 10307
273   이중기의 새 이메일 주소! Nova retadreso de LEE Jung-kee  [24]  LEE Jung-kee 2007/02/04 593 6107
272   [퍼온글]Takeuti Yosikazu testamentis al la Esperanto-...  [6]  LEE Jung-kee 2007/02/02 675 11760

    : List   [이전 10개] [1]..[21][22][23][24][25][26][27][28][29] 30 ..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0