초급반/Baza kurso

 Login  Join

:: Kiel utiligi Esperanton por internacia komerco?- Por Simpozio
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-10-14 09:20:26, Hit : 502, Rec. : 74

Kiel utiligi Esperanton por internacia komerco?
   -----Omaĝe al la 250-a kurso de SEK

Kiel prezidanto de IKEF kaj profesia komercisto internacia per Esperanto mi deziras skribi iom precipe rilate al mia okupo por kontribui al la 250-a kurso de SEK, entreprenita de estimata samideano Ŝlosilo LEE Junkee. Ŝlosilo proponis la temon “Kiel utiligi Esperanton por internacia komerco?”. La temo estas ŝajne tikla al Esperanto, ĉar dum la lasta duonjarcento ekzistas miskompreno en Esperantujo, ke la idealo de Esperanto ne estas harmonia ŝajne kun komerco, neglektinte lingvecon de Esperanto. Pro tio unue mi deziras skribi iom rilate al Esperanto kun komerco.

Oni scias, ke Esperanto estas publikita de juna judo Lazaro Ludoviko Zamenhof, finance helpite de lia bopatro, litova komercisto Aleksandro Silbernik. Tio montras, ke Esperanto havas rilaton eĉ komence de sia aperigo kun komercisto. Ankaŭ rerigardante la pasintecon de Esperanto neniam mankas komercistoj aktivantaj en la movado. La fenomeno ne estas hazarda okazo, sed okazo kaŭze de komerca civilizacio baze de moderna demokratio kongrue kun idealo de Esperanto. Ekzemple, dum mia kontakto kun diversaj komercistoj kaj entreprenistoj neniam okazas opono kontraŭ Esperanto. Se mi propagandas al kulturistoj, tuj alvenas kontraŭdiroj. Fakte, nunaj kulturistoj ĝenerale estas naciistoj kredante superecon de la nacieca lingvo, sed plejparte da komercistoj estas internaciistoj dezirante sian merkaton je ajna lingvo trans la landlimo. Esperanto kondutas esence kontraŭ perforto, kaj la komerco okazas formale de interkonsento, eĉ trompo.

Iuj diras, ke mi ne lernu Esperanton, ĉar ĝi ne estas utila. Jes, se vi ne posedas iun ajn lingvon, neniu lingvo estas utila por vi. Principe Esperanto estas utila por tiuj, kiuj posedas ĝin. Vi ne posedas Esperanton, vi pravas ke ĝi ja ne estas utila por vi. Kompreneble, krom denaska lingvo posedo de lingvo ne estas sufiĉa sen uzo, oni ankaŭ devas utiligi la lingvon ne nur rilate al Esperanto. Suspektanto diras, ke Esperanto estas malgranda kompare kun multaj lingvoj. Jes, Esperanto ne estas granda je limigita lando, sed ĝi havas vastecon ol multaj lingvoj. Mi ne povas image komerci per la ĉina lingvo kun Brazilo, sed mi povas komerci per Esperanto kun Brazilo. Praktike la nacia lingvo havas sian avantaĝon, la internacia lingvo Esperanto ankaŭ havas sian avantaĝon. Fakte, mi neniam timas, ke nia negoco mortos depende de iu ŝtato aŭ lando. Tamen mi vidas fakton ke nacilingvaj komercistoj dependas de koncerna nacilingva merkato kun politika konflikto.

Eble iu suspektanto opinias, ke en la mondo ne estas multaj E-komercistoj. Jes, li estas prava. Sed praktike ni ne bezonas multajn, ekz., kvankam ekzistas miliono da komercistoj anglalingvaj en la mondo, tamen al anglalingvaj komercistoj estas sufiĉaj kelkaj pro persona energio kaj tempo. Same, kvankam ekzistas centoj da E-komercistoj tra la mondo, mi ne necesas negoci kun centoj, tamen sufiĉas kelkaj por mi! Fakte, la internacia komerco preferas al kvalito ol nombro. Nombrokompare kun ĝeneralaj civitanoj de nacioj E-komercistoj okupas pli altan procenton en Esperantujo. Se iu ajn esperantisto vere volas uzi Esperanton por la internacia komerco, mi kredas, ke li havas sian sanĉon.

Nun eble suspektantoj silentas, sed E-komercantoj murmuras, ke mi ne gajnas frukton, Esperanto ne estas utila laŭ mia provo. Estas tia fenomeno ke ĉiujare diplomiĝas multe da studentoj el fako de internacia komerco ne trovas laboron, kaj multe da anglaj aŭ nacilingvaj komercistoj laboras jarojn sen frukto, sed neniu opinias ke la angla kaj nacia lingvo estas senutilaj, kaj nur opinias ke al si mankas kapablo aŭ ŝanco. Tamen E-komercantoj neniuj diplomiĝis de E-komerca fakto nuntempe ne ekzistanta en la mondo, eĉ plejpartaj estas amatoroj por internacia komerco nekonata en sia vivo. Kaj la nesukceso estas normala rezulto, ĉar sukceson ne povas garantii eĉ profesiaj komercistoj je 100% de okupado de sia komerco. Pro tio se vi volas utiligi Esperanton por komerco, vi devas havi grandan paciencon pli ol normalaj komercistoj, kiuj laboras ĉiutage malgraŭ diversaj malfaciloj.

Kiel profesia komercisto multajn jarojn mi opinias ke Esperanto estas praktika kaj utila kiel aliaj lingvoj por internacia komerco. Tamen, se Esperanto servas al komerco, ĝia uzanto devas labori laŭ komerca regulo kaj sia stato. Mi jam vidis multajn miskondutojn inter E-komercistoj, kaj mi mem spertis multajn sukcesojn kaj malsukcesojn. Tio estas normala okazo, ĉar Esperantujo estas societo, en kiu aktivas ĉiuspecaj homoj. Malgraŭ ĉio niaj samideanoj devas labori trankvilaj kun ĝojo kaj espero. Ni devas konscii, ke nia utiligo havas grandan signifon kontribuante al granda idealo de Esperanto unika en la homara historio. Kompare kun ordinaraj komercistoj ni komercas ne nur por nia pano ankaŭ por nia idealo.

Laste mi proponas ke interesantoj legu malsuprajn informojn:

"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+subscribe@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/

Dir. Chielismo WANG Tianyi
Xi'an Da Vinci Import and Export Co., ltd
Adr.: Torch Road, Bld 4#, B510. CN-710043 Xi'an, China
Tel/Fax:0086-29-82622952
Mobil:0086-15009245863
Ret: celito@davinci-china.cn



  : Rec.   : List

1141   2월 초급 두번째 강의는 2월 16(토)일 있습니다.    LEE Jungkee 2013/02/08 164 1086
1140   3월 255기 에스페란토 입문 강습 안내    LEE Jungkee 2013/02/04 139 903
1139   에스페란토 입문 교재'의 어휘수(200문장제외) 1444개 -2    LEE Jungkee 2013/01/29 121 879
1138   에스페란토 입문 교재'의 어휘수(200문장제외) 1444개-1    LEE Jungkee 2013/01/29 118 780
1137   253기 초급 마지막 강의에 온 외국 손님들    LEE Jungkee 2013/01/26 99 786
1136   문화원 253기 (1월) 수강생들입니다.    LEE Jungkee 2013/01/26 117 794
1135   254기 (2월) 에스페란토 입문 수강생 모집 안내!    LEE Jungkee 2013/01/25 102 656
1134   가정법 공부 / 시 감상    LEE Jungkee 2013/01/25 93 732
1133   중국 참가자 명단    LEE Jungkee 2013/01/09 93 721
1132   Meditado kaj ISOA    LEE Jungkee 2012/11/05 108 1084
1131    [Unua informilo por la 3-a ISOA]    LEE Jungkee 2012/11/05 109 1089
1130   Sandor Horvath el Awstralio    LEE Jungkee 2012/11/02 98 981
1129   Butan Maria el Rumanio    LEE Jungkee 2012/11/01 90 941
1128   ==================================    LEE Jungkee 2012/11/01 84 632
1127   Grava dato/ Robert Moerbeekr el nederlando    LEE Jungkee 2012/10/26 86 747
1126   TAMOTO Miki el Japanio    LEE Jungkee 2012/10/26 83 617
1125   Gratul-masagxo al Sxlosilo "Homo kun Amo kaj Pregx...    LEE Jungkee 2012/10/22 78 574
1124   Mesaĝo de Paulo Desailly el Aŭstraliio    LEE Jungkee 2012/10/21 69 538
1123   Gratulmesagxo de MATUMOTO Akira    LEE Jungkee 2012/10/16 73 543
1122   Kara kaj respektata amiko el Ĉilio    LEE Jungkee 2012/10/16 78 520
1121   Takashi Kawai el Japanio    LEE Jungkee 2012/10/15 79 480
1120   Mesaĝo de ZEON Gyongdok (Historiisto pri kore...    LEE Jungkee 2012/10/14 77 673
1119   Enkhee el Mongolujo    LEE Jungkee 2012/10/14 74 497
  Kiel utiligi Esperanton por internacia komerco?- P...    LEE Jungkee 2012/10/14 74 502
1117   La nova rekordo de 250a okazigo - Leono Ma Youngt...    LEE Jungkee 2012/10/14 69 594
1116   Gratulmesaĝo memore al la 250-a kurso de SEK-...    LEE Jungkee 2012/10/12 68 575
1115   Mesaĝo de KIM Uson    LEE Jungkee 2012/10/10 67 502
1114   Mesaĝo de OH Soonmo    LEE Jungkee 2012/10/10 67 467
1113   Prof. Chris Krägeloh el Novzelando    LEE Jungkee 2012/10/10 68 446
1112   Eniko Zengo Sereghy el Hungario    LEE Jungkee 2012/10/09 57 419

    : List [1] 2 [3][4][5][6][7][8][9][10]..[40]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0