'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 4401 sciencaj kaj fakaj verkoj en Esperanto!
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-12-13 08:25:51, Hit : 379, Rec. : 104


Por ricevi sian universitatan diplomon studentoj en Hungario devas fari ekzamenon ankaŭ pri iu fremda lingvo.

En baza, bakalaŭra nivelo en multaj universitatoj ankaŭ Esperanto estas akceptata, sed en mastera grado (msc) – laŭ pasintjara leĝo – oni akceptas nur tiujn lingvojn, en kiuj pruveble ekzistas scienca kaj faka literaturo.

Por helpi la studentojn de la koncernaj fakoj en la Esperanto-Centro Eventoj ni kompilis libro-liston pri fakaj verkoj kaj sciencaj libroj eldonitaj aŭ aperintaj en Esperanto – nekonsidere ilian nunan aĉeteblon.

Nia listo enhavas 4401 elementojn de la sekvaj fontoj:

- ĉiuj materialoj de STEB (Scienca kaj Teknika E-Biblioteko) ĉe www.eventoj.hu;
- libroj en la libroservo de UEA en kategorio scienco kaj tekniko;
- libroj kun scienca kaj teknika enhavo en la katalogo de Kolektaĵo Fajszi;
- artikoloj el Scienca Revuo en retejo ĉe Eventoj;
- artikoloj el la scienca revuo Teleskopo;
- artikoloj el Jura Revuo;
- listo pri aperintaj vortaroj en la retejo de UEA;
- enhavo de la verko "Fakverkoj" de Miroslav Malovec;
- librolisto en broŝuro de Rátkai Árpád pri faka aplikado;
- ktp

Ni konscias, ke la listo tute ne estas kompleta, nia celo estis nur helpi la juran agnoskon de Esperanto en hungariaj universitatoj.

La kolektaĵo estas atingebla ĉe la adreso: http://www.eventoj.hu/sciencverkoj/

La nuna fazo (aŭtuno 2012) estas rezulto de plurmonata laboro. Se iu volas daŭrigi kaj plikompletigi la materialon, volonte ni transdonas la fontan xls-dosieron.

Vi povas reagi, kaj aldoni vian komenton en nia nova retpaĝo ĉe: http://www.facebook.com/Ret.Info

Ni ĝojas, se ni povis iom helpi al la prestiĝo de Esperanto.

Szilvási László kaj Mészáros István,
la kompilintoj

--------
Retpoŝta novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.eventoj.hu

.


  : Rec.   : List

689   국제선방과 ISOA 사진입니다. /Jen estas fotoj por Meditado kaj ISOA    LEE Jungkee 2013/01/26 111 409
688   한국에스페란토실업인회 창립 준비 모임 안내    이성우 2013/01/10 106 484
687   Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima    LEE Jungkee 2013/01/03 107 381
686    La 100-a Japana Kongreso --- aligxilo preta    LEE Jungkee 2012/12/31 95 407
685   La teatro-pupoj engaĝiĝas por la Paco// 에스페란토로 인형극을!    LEE Jungkee 2012/12/22 99 400
684   2-a Tutmonda Ekzamensesio    LEE Jungkee 2012/12/16 40 320
683   Verda stelo sur la brusto…estas mi esperantisto!” Kaj mi fieras pri tio!.    LEE Jungkee 2012/12/14 93 372
682   Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto    LEE Jungkee 2012/12/13 42 357
  4401 sciencaj kaj fakaj verkoj en Esperanto!    LEE Jungkee 2012/12/13 104 379
680   Nova retpagxo 'www.adresaro.org'!!!    LEE Jungkee 2012/12/12 95 381
679    5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)    LEE Jungkee 2012/12/02 105 458
678   험프리 톤킨 연설문(2012.11.24)을 들읍시다.    LEE Jungkee 2012/11/30 89 433
677   Lauxlum forlasis nin sed lia animo restos inter ni.    LEE Jungkee 2012/11/11 90 413
676   Biografia noto pri Li Shijun    LEE Jungkee 2012/11/10 44 351
675   중국 쿤밍대 교수 초빙    LEE Jungkee 2012/11/02 100 449
674    일본 '월년 합숙 (Transjara Kurskunveno) 안내    LEE Jungkee 2012/11/02 97 457
673   Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (VI)    LEE Jungkee 2012/10/21 42 337
672   Programenhavoj    LEE Jungkee 2012/10/16 105 420
671   Memora Programo de la 90-Jara Jubileo de la Fondigho de EPA    LEE Jungkee 2012/10/16 107 412
670   por la 90-Jara Jubilea Evento de EPA en junio, 2013    LEE Jungkee 2012/10/16 105 395
669   90차 독일 에스페란토 대회    LEE Jungkee 2012/10/16 102 460
668   Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013    LEE Jungkee 2012/10/14 39 340
667   19-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto    LEE Jungkee 2012/10/05 97 405
666   KAEST 2012 okazos 15/18-nov-2012    LEE Jungkee 2012/10/04 97 403
665   20-a INTERNACIA ESPERANTO – SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO 2012    LEE Jungkee 2012/10/04 41 352
664   11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio    LEE Jungkee 2012/10/04 47 342
663   Karavano al Israelo-2013    LEE Jungkee 2012/10/02 103 410
662   [퍼온글]중국 하이난섬에서 개최되는 에스페란토 학교 [Esperanto-Insulo]에 대한 내용    LEE Jungkee 2012/09/29 102 696
661   98차 세계 에스페란토 대회(2013)/ 아이슬랜드, 레이카비크    LEE Jungkee 2012/09/28 113 469
660   'La 8-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Meditado'/ 제 8회 국제선방이 익산에서 열립니다.    LEE Jungkee 2012/09/28 100 400

    : List [1][2][3][4][5][6][7] 8 [9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0