'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-12-02 08:09:38, Hit : 406, Rec. : 100

Karaj,

Kotonuo estas ne chefurbo de Benino sed granda urbo, haveno, de tiu franclingva shtato, tie loghas la registaro, la ministerioj, la ambasadejoj. La chefurbo estas Porto Novo. En la franca : Cotonou. La vorto ne rilatas al kotono, ghi signifas : loko, kie oni trovas akvon.
Gazo estas shtofo por fari bandaghon. De Gaz-et-o el kotono al gazeto el Kotonuo: jen la organo,  kiu informas vin nun pri la okazonta tutafrika kongreso kaj plu informos vin pri tiu grava evento tra la tuta jaro 2013.

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

KOTONA GAZETO 2012-11-21 numero 1

5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

La 11an de novembro 2012 okaze de ekzamensesio de ILEI/ UEA kunvenis en Kotonuo, Benino, Adjé Adjévi el Lomé, Togolando, kunordiganto de Afrika Komisiono (AK) de UEA, Privas Tchikpe el Kotonuo, prezidanto de Scio Sen Bariloj (SSB) kaj Mirejo Grosjean, membro de SSB. Plie partoprenis Latifou Gbadamassi el Lokossa, Benino, prezidanto de Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).

Faktoj:
Okazadas Tutamerika Kongreso de Esperanto.
Okazadas Azia Kongreso de KAEM.

Demando:
Kial ne okazigi tutafrikan kongreson?
Tia evento endas, nepras, eblas.

SSB pretas organizi tian kongreson en kunlaboro kun Afrika Komisiono (AK) de UEA kaj Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE).

Datoj: de la 29a de decembro 2013 ghis la 4a de januaro 2014

Loko : Kotonuo, Benino

Celoj :
Ebligi kunvenon de minimume po unu persono el chiuj 17 afrikaj landaj asocioj (LA) de UEA.
Ebligi kunvenon (fizikan) de Afrika Komisiono.
Ebligi kunvenon de esperantistoj el la tuta mondo kun afrikanoj.
Ebligi al la beninaj komencantoj rilati kun eksterlandanoj, nutri ilian motivigon en la lernado de Eo.
Ebligi al ne beninanoj viziti Beninon kaj konatighi kun ghia richaspekta kulturo (Porto Novo, Abomey, Ouidah, Ganvié).

Partnerado
Pro la fakto, ke malmulte da afrikanoj povos mem pagi flugon aù busveturadon al Kotonuo, SSB lanchas jenan strategion:
Unu LA el la “nordo” (inkluzive Aùstralio kaj Novzelando) subtenas finance la vojaghon kaj restadon de unu aù pluraj membroj de unu LA en Afriko. Se eblas, tiu norda LA sendas minimume unu membron por ebligi konatighon. Ne nur la LA povas anonci sin por partnerighi kun afrika LA, sed ankau lokaj kluboj au federacioj kiel la rodanalpa federacio en Francio. Kompreneble jam ekzistantaj kontaktoj inter la nordo kaj la sudo povus enkadrighi en tiu strategio.


LKK konsistas el
Prezidanto : Privas Tchikpe
Membroj : Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean, Latifou Gbadamassi
Aliaj membroj ne decidpovaj aldonighos.

Pri Scio Sen Bariloj vidu en eo.wikipedia.org
http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Scio_Sen_Bariloj&stable=0

Kotonuo, la 12an de novembro 2012
Privas Tchikpe, Adjé Adjévi, Mirejo Grosjean

jen foto de tiu memorinda tago en kulturcentro JoCa en Kotonuo. Maldekstre: Adjé Adjévi.
al dekstra flanko: Mirejo, Latifou Gbadamassi kaj Privas Tchikpe.


  : Rec.   : List

689   국제선방과 ISOA 사진입니다. /Jen estas fotoj por Meditado kaj ISOA    LEE Jungkee 2013/01/26 107 378
688   한국에스페란토실업인회 창립 준비 모임 안내    이성우 2013/01/10 100 450
687   Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima    LEE Jungkee 2013/01/03 104 349
686    La 100-a Japana Kongreso --- aligxilo preta    LEE Jungkee 2012/12/31 89 372
685   La teatro-pupoj engaĝiĝas por la Paco// 에스페란토로 인형극을!    LEE Jungkee 2012/12/22 94 373
684   2-a Tutmonda Ekzamensesio    LEE Jungkee 2012/12/16 34 288
683   Verda stelo sur la brusto…estas mi esperantisto!” Kaj mi fieras pri tio!.    LEE Jungkee 2012/12/14 88 336
682   Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto    LEE Jungkee 2012/12/13 37 325
681   4401 sciencaj kaj fakaj verkoj en Esperanto!    LEE Jungkee 2012/12/13 98 344
680   Nova retpagxo 'www.adresaro.org'!!!    LEE Jungkee 2012/12/12 91 348
   5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)    LEE Jungkee 2012/12/02 100 406
678   험프리 톤킨 연설문(2012.11.24)을 들읍시다.    LEE Jungkee 2012/11/30 83 384
677   Lauxlum forlasis nin sed lia animo restos inter ni.    LEE Jungkee 2012/11/11 85 365
676   Biografia noto pri Li Shijun    LEE Jungkee 2012/11/10 37 311
675   중국 쿤밍대 교수 초빙    LEE Jungkee 2012/11/02 96 415
674    일본 '월년 합숙 (Transjara Kurskunveno) 안내    LEE Jungkee 2012/11/02 91 409
673   Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (VI)    LEE Jungkee 2012/10/21 36 302
672   Programenhavoj    LEE Jungkee 2012/10/16 101 377
671   Memora Programo de la 90-Jara Jubileo de la Fondigho de EPA    LEE Jungkee 2012/10/16 101 370
670   por la 90-Jara Jubilea Evento de EPA en junio, 2013    LEE Jungkee 2012/10/16 99 360
669   90차 독일 에스페란토 대회    LEE Jungkee 2012/10/16 98 423
668   Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013    LEE Jungkee 2012/10/14 33 302
667   19-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto    LEE Jungkee 2012/10/05 92 372
666   KAEST 2012 okazos 15/18-nov-2012    LEE Jungkee 2012/10/04 91 358
665   20-a INTERNACIA ESPERANTO – SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO 2012    LEE Jungkee 2012/10/04 35 314
664   11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio    LEE Jungkee 2012/10/04 40 308
663   Karavano al Israelo-2013    LEE Jungkee 2012/10/02 98 365
662   [퍼온글]중국 하이난섬에서 개최되는 에스페란토 학교 [Esperanto-Insulo]에 대한 내용    LEE Jungkee 2012/09/29 95 639
661   98차 세계 에스페란토 대회(2013)/ 아이슬랜드, 레이카비크    LEE Jungkee 2012/09/28 110 434
660   'La 8-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Meditado'/ 제 8회 국제선방이 익산에서 열립니다.    LEE Jungkee 2012/09/28 96 366

    : List [1][2][3][4][5][6][7] 8 [9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall