'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Biografia noto pri Li Shijun
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-11-10 22:07:47, Hit : 325, Rec. : 41

Li Shijun ( plumnomo: Laŭlum) naskiĝis en 1923, lernis Esperanton en 1939, laboris kiel instruisto de la lingvoj ĉina, angla kaj Esperanto en mezaj kaj superaj lernejoj, ĵurnalisto, tradukisto, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, La Mondo kaj la Ĉina Esperanto-Eldonejo, estro de Ĉina Esperanto-Instituto, membro de la Akademio de Esperanto (1983-2019), honora membro de UEA, honora prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj honora komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo.
La ĉefaj verkoj esperantigitaj de li: Aŝma (epopeo), Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang (rakonto en versoj), Aŭtuno en la Printempo kaj Frosta nokto (romanoj de Ba Jin), Qu Yuan (dramo de Guo Moruo), Ĉe Akvorando (ĉina klasika romano), Romano pri la Tri Regnoj (ĉina klasika romano), Pilgrimo al la Okcidento (ĉina klasika romano), Mirrakontoj de Liaozhai (klasika novelaro de Pu Songling), Noktomezo (romano, ĉefverko de Mao Dun), Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento (romano de Lao She) kaj centojn da poemoj, noveloj, fabloj, eseoj kaj recenzoj, kiuj aperis en gazetoj en- kaj eksterlandaj.
Li gvidis diversajn Esperantajn kursojn por komencantoj aŭ instruistoj kaj verkis aŭ kompilis diversajn lernolibrojn de Esperanto. Ekzemple: Lernolibro de Esperanto (1949), Nova Vortaro Esperanto-Ĉina (kune kun aliaj 1959),Esperanta Konversacio (1964), Unua Ŝtupo de Esperanto (1983), Esperanto-Kurso por Memlernado (1984), Nova Kurso de Esperanto (1986), Esperanta Antologio (kune kun aliaj, 1988), Esperanto-Ĉina Vortaro (kune kun aliaj, 1990), 222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj (1994), Pri la Traduka Arto de Esperanto (kurso 1997), 100 Jaroj de Esperanto en Ĉinio (kune kun aliaj, 1999), 250 Rakontoj pri Afanti (en versoj), parte aperis en El Popola Ĉinio kaj Penseo, poemojn, novelojn, dramojn, eseojn kaj recenzojn, kiuj aperis en diversaj gazetoj. Li kompilis Gvidlibron de Esperanta Konversacio (2001), Esperanta Vorareto por Lernantoj (parte aperinta en La Movado, 2002-2003). ilustritan per preskaŭ 4000 versaĵoj por helpi la lernantojn kaj lernolibrojn pri la traduka arto kaj literaturo de Esperanto. Pro siaj kontribuoj en kulturaj kaj literaturaj aktivadoj li ekde 1990 ĝuadas ŝtatan pension, gajnis en 2003 la unuan premion de Fondaĵo Grabowski de UEA, gajnis premion de la Ĉina Tradukista Ligo pro sia kontribuo al la traduka kulturo en 2010, gajnis premion de ĈEL en 2011 pro sia kontribuo al la Esperantomovado kaj lia traduko Ĉe Akvorando gajnis la premion OSIEK en 2011.



  : Rec.   : List

689   국제선방과 ISOA 사진입니다. /Jen estas fotoj por Meditado kaj ISOA    LEE Jungkee 2013/01/26 110 389
688   한국에스페란토실업인회 창립 준비 모임 안내    이성우 2013/01/10 104 460
687   Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima    LEE Jungkee 2013/01/03 106 359
686    La 100-a Japana Kongreso --- aligxilo preta    LEE Jungkee 2012/12/31 91 385
685   La teatro-pupoj engaĝiĝas por la Paco// 에스페란토로 인형극을!    LEE Jungkee 2012/12/22 96 381
684   2-a Tutmonda Ekzamensesio    LEE Jungkee 2012/12/16 37 300
683   Verda stelo sur la brusto…estas mi esperantisto!” Kaj mi fieras pri tio!.    LEE Jungkee 2012/12/14 90 348
682   Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto    LEE Jungkee 2012/12/13 40 336
681   4401 sciencaj kaj fakaj verkoj en Esperanto!    LEE Jungkee 2012/12/13 102 357
680   Nova retpagxo 'www.adresaro.org'!!!    LEE Jungkee 2012/12/12 94 356
679    5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)    LEE Jungkee 2012/12/02 103 419
678   험프리 톤킨 연설문(2012.11.24)을 들읍시다.    LEE Jungkee 2012/11/30 86 394
677   Lauxlum forlasis nin sed lia animo restos inter ni.    LEE Jungkee 2012/11/11 88 378
  Biografia noto pri Li Shijun    LEE Jungkee 2012/11/10 41 325
675   중국 쿤밍대 교수 초빙    LEE Jungkee 2012/11/02 99 426
674    일본 '월년 합숙 (Transjara Kurskunveno) 안내    LEE Jungkee 2012/11/02 94 420
673   Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (VI)    LEE Jungkee 2012/10/21 40 315
672   Programenhavoj    LEE Jungkee 2012/10/16 103 387
671   Memora Programo de la 90-Jara Jubileo de la Fondigho de EPA    LEE Jungkee 2012/10/16 103 384
670   por la 90-Jara Jubilea Evento de EPA en junio, 2013    LEE Jungkee 2012/10/16 103 372
669   90차 독일 에스페란토 대회    LEE Jungkee 2012/10/16 100 432
668   Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013    LEE Jungkee 2012/10/14 35 317
667   19-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto    LEE Jungkee 2012/10/05 95 383
666   KAEST 2012 okazos 15/18-nov-2012    LEE Jungkee 2012/10/04 94 368
665   20-a INTERNACIA ESPERANTO – SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO 2012    LEE Jungkee 2012/10/04 39 328
664   11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio    LEE Jungkee 2012/10/04 42 322
663   Karavano al Israelo-2013    LEE Jungkee 2012/10/02 101 377
662   [퍼온글]중국 하이난섬에서 개최되는 에스페란토 학교 [Esperanto-Insulo]에 대한 내용    LEE Jungkee 2012/09/29 99 659
661   98차 세계 에스페란토 대회(2013)/ 아이슬랜드, 레이카비크    LEE Jungkee 2012/09/28 112 445
660   'La 8-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Meditado'/ 제 8회 국제선방이 익산에서 열립니다.    LEE Jungkee 2012/09/28 99 377

    : List [1][2][3][4][5][6][7] 8 [9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall