'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-10-14 21:34:12, Hit : 262, Rec. : 29


Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013

La unua Indonezia Esperanto-Kongreso okazos de la 5a ĝis la 8a de aprilo 2013 en la kongresejo Wisma Abdi, en Bogor (antaŭe: Buitenzorg). La plej grava celo de la kongreso estas kunigi la esperantistojn el la tuta lando por diskuti pri la landa movado kaj krei lan­dan asocion. Krom tio, estos E-kursoj kaj kaze de sufiĉe da interesiĝo ankaŭ ekzamenoj. La indoneziaj esperantistoj esperas bonvenigi ankaŭ eksterland­anojn por iom internaciigi la etoson kaj helpi ĉe la kursoj, ludoj kaj ekzamenoj (anoncu vin se vi interesiĝas instrui kaj/aŭ ekzameni! eblas ankaŭ antaŭ kaj post la kongreso instrui en la apudaj urboj, se vi volas). Estos ankaŭ ebleco spekti kaj lerni tradiciajn dancojn, eklerni la indonezian lingvon ktp. Postkongresaj ekskursoj dependos de la interesiĝo montrita pri ili.

Iom pri la kongresurbo kaj -ejo: Bogor situas en la okcidenta parto de la insulo Javo, ne for de la ĉefurbo Ĝakarto. La urbo situas je 300 metroj alteco, kaj estas ĉirkaŭita de ne plu aktivaj vulkanoj. Super la urbo tre ofte fulmotondras, tial ĝi estas konata kiel Pluvurbo.
La kongresejo havas ĉion necesan: salonojn, manĝejon, dometojn kun ĉambroj de 2-7 personoj, arbojn, herbejon kaj naĝejon! Do ĉio okazos sur la sama tereno. Ne necesas eniri la urbon aŭ perdi tempon per transporto dum la kongreso. La plej proksima internacia flughaveno situas je ĉ. 85 km.
Pliaj informoj pri la kongreso estos aldonitaj laŭ la tempo en ĝia retejo.  Ekde nun ankaŭ la aliĝilo estas havebla. Sed bonvolu unue legi la informojn en tiu retpaĝo, precipe pri la kotizo. Financa subteno por la okaz­igo de la kongreso bonvenas ĉe la UEA-konto iesa-p. La donacoj estos uzitaj por ke indonezianoj pagu kiel eble plej malaltan kotizon, kaj por helpi tiujn kiuj venas de aliaj insuloj, pagi siajn vojaĝkostojn.

La Loka Kongres-Komitato kaj Heidi Goes
rete atingebla per iek-lkk2013@googlegroups.com


PS: Tiuj kiuj jam antaŭe vidis anoncon pri la unua Indonezia E-Kongreso verŝajne rimarkis ke ĝiaj loko kaj dato ŝanĝiĝis. Estis konsilinde ŝanĝi la daton, ĉar ĝi koincidis kun la Azia Kongreso en Israelo. Kaj la loko ŝanĝiĝis ĉar troveblis en Bogor kongresejo kun pli bonaj kondiĉoj, bedaŭrinde ne kun tiu historia fono kiel la Muzeo de la Konferenco Azio-Afriko, sed certe plaĉa!

Vidu pri la kongreso: https://sites.google.com/site/iek2013bogor/
Vidu pri la movado: https://sites.google.com/site/esperantoenindonezio/


  : Rec.   : List

689   국제선방과 ISOA 사진입니다. /Jen estas fotoj por Meditado kaj ISOA    LEE Jungkee 2013/01/26 102 343
688   한국에스페란토실업인회 창립 준비 모임 안내    이성우 2013/01/10 92 404
687   Mesagxo por la Internacia Virina Tago 2013, Hirosima    LEE Jungkee 2013/01/03 96 307
686    La 100-a Japana Kongreso --- aligxilo preta    LEE Jungkee 2012/12/31 83 329
685   La teatro-pupoj engaĝiĝas por la Paco// 에스페란토로 인형극을!    LEE Jungkee 2012/12/22 89 334
684   2-a Tutmonda Ekzamensesio    LEE Jungkee 2012/12/16 29 246
683   Verda stelo sur la brusto…estas mi esperantisto!” Kaj mi fieras pri tio!.    LEE Jungkee 2012/12/14 83 297
682   Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto    LEE Jungkee 2012/12/13 32 282
681   4401 sciencaj kaj fakaj verkoj en Esperanto!    LEE Jungkee 2012/12/13 89 305
680   Nova retpagxo 'www.adresaro.org'!!!    LEE Jungkee 2012/12/12 86 311
679    5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)    LEE Jungkee 2012/12/02 93 363
678   험프리 톤킨 연설문(2012.11.24)을 들읍시다.    LEE Jungkee 2012/11/30 77 340
677   Lauxlum forlasis nin sed lia animo restos inter ni.    LEE Jungkee 2012/11/11 79 320
676   Biografia noto pri Li Shijun    LEE Jungkee 2012/11/10 33 272
675   중국 쿤밍대 교수 초빙    LEE Jungkee 2012/11/02 90 378
674    일본 '월년 합숙 (Transjara Kurskunveno) 안내    LEE Jungkee 2012/11/02 87 372
673   Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (VI)    LEE Jungkee 2012/10/21 31 262
672   Programenhavoj    LEE Jungkee 2012/10/16 88 335
671   Memora Programo de la 90-Jara Jubileo de la Fondigho de EPA    LEE Jungkee 2012/10/16 95 330
670   por la 90-Jara Jubilea Evento de EPA en junio, 2013    LEE Jungkee 2012/10/16 92 321
669   90차 독일 에스페란토 대회    LEE Jungkee 2012/10/16 90 381
  Anonco pri la unua Indonezia Esperanto-kongreso - aprilo 2013    LEE Jungkee 2012/10/14 29 262
667   19-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto    LEE Jungkee 2012/10/05 86 331
666   KAEST 2012 okazos 15/18-nov-2012    LEE Jungkee 2012/10/04 83 317
665   20-a INTERNACIA ESPERANTO – SEMAJNO DE LA KULTURO KAJ TURISMO 2012    LEE Jungkee 2012/10/04 31 275
664   11-a Novjara Renkontiĝo (NR) de EsperantoLand en Xanten, Germanio    LEE Jungkee 2012/10/04 34 263
663   Karavano al Israelo-2013    LEE Jungkee 2012/10/02 92 318
662   [퍼온글]중국 하이난섬에서 개최되는 에스페란토 학교 [Esperanto-Insulo]에 대한 내용    LEE Jungkee 2012/09/29 89 594
661   98차 세계 에스페란토 대회(2013)/ 아이슬랜드, 레이카비크    LEE Jungkee 2012/09/28 104 397
660   'La 8-a Internacia Esperanto-Renkontigxo de Meditado'/ 제 8회 국제선방이 익산에서 열립니다.    LEE Jungkee 2012/09/28 90 325

    : List [1][2][3][4][5][6][7] 8 [9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall