LEE Jungkee
(Homepage) |
2014-05-11 19:22:35, Hit : 385, Rec. : 52 |
- Download #1 : LA_cirk_2014_05_10_AMO_2_3_IJK.pdf (208.7 KB), Download : 9

Komitatanoj kaj Konsilianoj de UEA, ILEI, TEJO, regionaj komisionoj, listoj kaj unuopuloj
AMO atingis sian printempon!
Karaj,
La unua seminario pri Aktivula Maturigo (AMO-1) ja okazis printempe. Konate, ke AMO ekfloras pleje tiusezone. Sed la proverbo avertas: ¡°Unu hirundo printempon ne alportas¡±. La tri sekvaj seminarioj ja okazos en rapida sinsekvo somere, sekve ili pruvas la klaran alvenon de nia metafora printempo por la AMO-progrAMO. La enhavo de AMO-IJK estas ĵus fiksita. Jen plejlastaj informoj pri la temoj kaj gvidantoj de la tri sekvaj seminarioj pri Aktivula Maturigo, ĉiuj ekstereŭrope okazontaj. Informoj pri la itala seminario (AMO-4 aŭgustofine) sekvos tuj kiam eble.
AMO 2: Sidneo, Kanado, julio 9-10
Temo: Strategio kaj praktiko de Esperanto-informado en Norda Ameriko
Gvidontoj:
Mark Fettes, Humphrey Tonkin, Orlando Raola, Grant Goodall, Hoss Firoonza kaj Ĵenja Amis.
Kelkaj subtemoj:
Informado diverslingva, landnivela, regiona kaj loka. Kiel doni intervjuojn; verki gazetarajn komunikojn, redakti retpaĝojn, uzi sociajn retojn. Kiel trakti la temon de la nuna UK, kiel marki la jubileon de Montevideo.
AMO-IJK: Fortalezo, Brazilo, julio 18-25
Temo: Kiel organizi lokajn grupojn, gvidi teamon?
Gvidontoj kaj subtemoj:
Juliana Evandro (Brazilo) : Hommastrumado, teamlaboro
Rafael Henrique Zerbetto (Brazilo): Kiel efike varbi pri Esperanto?
Veronika Poór (Eŭropo): Celfiksado, strategikreado
Olga Shilyaeva (Rusio): Projektmastrumado, lertoj por gvidantoj;
Kiel krei la mondon? - trejnado pri kreemo
AMO 3: Siano, Ĉinio, aŭgusto 16-23
Temo: Konsciigo, kapabligo, kaj praktiko de nia lingvo
Gvidontoj:
s-ro Wang Tianyi (Chielismo), s-ro Huang Yinbao (Trezoro), Miaohui, Stalino Yuan el Ĉinio kaj s-ro PARK Yongsung (vic-prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio) kaj nomota japana gvidanto.
Kelkaj subtemoj:
Esperanto en orientaj landoj; konsciigo kaj kapabligo; demonstra instruado; Esperantaj kursoj en lernejoj kaj Retaj Kursoj; Esperanto kaj fakoj; retejoj, radio; eldonaĵoj.
================
AMO – nia pluvivigilo!
Ne nur amo pluvivigas la homan specion, ĝi estas la vojo pluen por nia movado kaj lingva komunumo, kiu ja devas konscie krei niajn sekvajn generaciojn. Tro gravas la tasko por lasi tion al hazardo aŭ agemaj unuopuloj – UEA havas mision preni la gvidan rolon. Vi povas helpi nin en tio!
Donaco al la asocio kun indiko
¡®por la AMO-progrAMO¡¯ estos uzata ekskluzive
por pluvivigi kaj kreskigi la programon!
Vidu la alkrochitan PDF-dokumenton por vidi pli belan aranghon de la supra teksto.
ProklAMe,
Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.
|
|
|