'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-05-01 11:34:46, Hit : 292, Rec. : 42

Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?

                                                                                                                                                                               LEE Jungkee (estrarano de UEA)

1. Ĉu Esperanto-movado estas progresanta?

Laŭ la statstiko de la membro-nombro de UEA en la jaro 2012, UEA havas 15,801 siajn individuajn membrojn. Kiel internacia organizaĵo, la nuna nombro de UEA
ne povas tiri atenton de internacia medio. Plie, serioza problemo estas tio, ke ĝia nombro pli kaj pli malmultiĝas ĉiujare.
Kiel ni solvu tiun ĉi seriozan problemon? S-ro Zlatko Isljar, ĝ.sekr. de EEU konfesas tra sia revuo 'Eŭropa Bulteno (Sep. 2013, No130)' tiel, ke Esperanto-movado en Hamburgo, Slovenio, Zagrebo, Londono, Svedio kaj Grekio okulfrape kadukiĝis kaj malfortiĝis pro manko de siaj membroj respekive.
Por solvi tiun ĉi frontitan malfacilan problemon, mi proponas, ke en ĉiu ĉefurbo de lando ni starigu Esperanto-kursejon por naski novajn esperantistojn. Sen semado ni neniel kaj neniam povos rikolti. Jen, surbaze de mia propra sperto mi prezentas konkretan aktualigeblecon de Esperanto-kursejo.

2. Kial mi starigis 'Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK)-n'?

Unue, por instrui Esperanton al civitanoj, kiuj volas lerni Esperanton mi fondis SEK-n en la jaro 1991. Due, SEK volis roli kiel la fenestro de internaciaj kontaktoj pere de Esperanto. Trie, SEK volis prezenti Esperanto-librojn por Esperanto-legemuloj kiel funkciejo de Libro-Servo.

3. Kiaj nivelaj kursoj estas funkciataj?

Elementa kurso daŭras dum unu monato kvarfoje ĉiusabate po tri horoj, sume 12 horoj. Post elementa kurso, daŭras trimonata kurso por meznivela kurso, en kiu oni lernas '200 Bonajn Frazojn' kiuj troviĝas en la lernolibro. Post trimonata kurso, oni ĝuas Esperanto-literaturon legante konatan verkaĵojn, kiujn fame konata Esperanto-verkisto verkis.

4. Kiel sukcese funkciigos Esperanto-kurson?

Unue, por teni longe la kursejon ĝia lukosto devas esti negranda sumo, naure ĝia grandeco ne gravas. Due, la kursejo devas esti en la centra parto de ĉefurbo por facile venigi civitanojn. Trie, la kurso davas okazi daŭre senpaŭze. Kvare, Nombro de kursano ne estas grava, tio signifas, ke kvalito estas pli grava ol kvanto. Kvine, por daŭrigi la kurson longe kaj konstante dekomence kurso-aranĝanto numerigu kurso-vicon por ĉiumonata kurso. (ekz. havu feston en la 50-a kurso, 100-a kurso...)  

5. Por fari fortan UEA-n.
Post laŭvica kurso, la kursanoj devas aliĝi al UEA. Iu,kiu ne lernis Esperanton neniam aliĝos al UEA momvole. Nur Esperantisto, Esperanto-lerninto ekhavos intereson pri internacia organizaĵo, kiu gvidas Esperanto-movadon mondskale.
Ju pli Esperanto-kursoj okazos multe de loko al loko tra la mondo, des pli membro-nombro de UEA multiĝos.
Mi volas emfazi, ke por savi nunan malfacilan movado-staton kaj solvi membro-malkreskon ni starigu Esperanto-kursejon, kiu funkcias konstante kaj senpaŭze.


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 40 318
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 34 272
  Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 42 292
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 36 302
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 37 333
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 38 298
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 39 281
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 33 252
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 35 309
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 35 318
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 34 314
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 24 281
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 32 340
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 37 330
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 32 280
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 36 322
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 39 302
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 74 309
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 30 271
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 32 297
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 86 436
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 38 277
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 33 269
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 27 267
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 33 259
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 34 276
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 32 262
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 29 287
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 32 239
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 32 272

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2017 Zeroboard / skin by Webdimall