'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-02-21 18:29:59, Hit : 372, Rec. : 45

MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO

Tago de la Gepatra Lingvo, 21 februaro 2014:

Mesaĝo de s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko

De dek kvar jaroj Unesko kaj ĝiaj partneroj festas la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Ĉie en la mondo estas organizataj aktivaĵoj, konferencoj, koncertoj, seminarioj, por prilumi la gravecon de la lingva diverseco kaj multlingvismo.

La protektado kaj la antaŭenigo de la gepatraj lingvoj estas bazaj antaŭkondiĉoj por tutmonda civitaneco kaj vera reciproka interkompreniĝo. La kompreno kaj parolkapablo en pluraj lingvoj kondukas al pli bona kompreno de la riĉeco de kulturaj interagoj en nia mondo. La agnosko de lokaj lingvoj permesas al pli da personoj sin esprimi kaj aktive partopreni en la komuna vivo. Tial Unesko faras ĉion eblan por progresigi la harmonian kunvivadon de la 7000 lingvoj parolataj de la homaro.

En tiu ĉi jaro ni speciale direktas nian atenton al la temo Lokaj lingvoj por tutmonda civitaneco: la scienco en la fokuso, por montri kiom lingvoj ebligas la aliron al scio, ties transdono kaj plureco. Male al onidiroj, la lokaj lingvoj estas perfekte kapablaj transdoni la plej modernajn sciencajn sciojn en matematiko, fiziko, teknologio ktp. Agnoski tiujn lingvojn signifas ankaŭ malfermi la pordon antaŭ granda kvanto da diversaj tradiciaj konoj sciencaj ofte ignorataj, kaj pliriĉigi niajn konojn.

Lokaj lingvoj estas la pli granda parto de la parolataj lingvoj de nia planedo en la kampo de sciencoj. Ili estas ankaŭ la pli minacataj. Ekskludi lingvojn signifas senigi iliajn parolantojn je ilia fundamenta homa rajto pri akiro de sciencaj konoj.

Samtempe, la alproksimiĝo de popoloj en "mondan vilaĝon" eĉ pli necesigas la strebadojn por interkultura kompreno kaj dialogo. En la hodiaŭa mondo la normo estas uzo de minimume tri lingvoj, unu loka, unu pli vaste uzata kaj unu internacia lingvo por komuniki sur niveloj loka kaj tutmonda. Tiu diverseco lingva kaj kultura estas probable nia plej granda ŝanco por la futuro: por kreemo, novigo, inkluziveco. Ni ne malŝparu ĝin.

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kontribuis jam de pli ol jardeko al la valorigo de la diversaj roloj de lingvoj en la formado de la pensmanieroj en larĝa senco, kaj al la konstruo de monda civitaneco, kie ĉiu havas la rimedojn por kontribui al la vivo kaj al la defioj de la socioj. Mi alvokas ĉiun membroŝtaton de Unesko, la Internacian Organizaĵon de la Francparolantaro, asociitan al ĉi tiu tago en 2014, la aktivulojn de la civila socio, la edukistojn, la kulturajn asociojn kaj la amaskomunikilojn fari sian maksimumon por daŭre subteni lingvan diversecon en la interesoj de paco kaj daŭrigebla evoluo.

Tradukis Stefano Keller, Estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj



  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 49 366
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 43 327
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 50 349
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 44 356
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 45 391
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 45 351
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 48 332
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 41 310
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 43 365
  MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 45 372
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 44 373
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 32 332
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 45 397
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 46 387
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 40 334
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 45 373
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 51 355
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 89 373
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 40 328
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 39 349
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 102 497
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 48 331
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 40 315
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 34 320
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 39 312
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 40 331
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 39 311
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 34 343
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 39 298
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 38 326

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0