'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-02-05 07:48:32, Hit : 367, Rec. : 44

Kiel mi eklernis Esperanton.

Saluton! Antaŭ unu jaro mi eklernis Esperanton(almenaŭ pli malpli) kaj hodiaŭ mi volas rakonti kiel mi atingis tion. Vere por ekposedi la lingvon mi bezonis nur 3 monatojn. Poste mi malpli aktive okupiĝis pri ĝi.

Mi uzis diversajn kursojn kaj ilojn, kaj mi kredas, ke ili kune donas pli egan efekton por la edukado ol iu sola kurso. Do, mi komencu!

Lernu!
Por komenco lernantojn bezonas iun bazan kurson, kiu estus skeleto por lernado, de kiu lernanto povus ekscii pri la gramatikaj aferoj. Por tio mi povas rekomendi almenaŭ du kursojn:

Lernu.net - bone konata socia reto en la esperanta mondo. Tie ĉi estas troveblaj multe da retaj kursoj, inkluzive kursoj por komencantoj.
Kurso de Esperanto - brazila kurso tradukita al multaj lingvoj. Persone al mi tre plaĉas. Estas nur 12 bone faritaj lecionoj post kiuj vi konos esperantan gramatikon, povos legi, paroli kaj skribi.


Memoru!
Por memoradi vortojn mi uzas Anki. La programo estas kreita por memori ĉion. La ideo estas simpla: vi havas kartaron kun kartoj. Ĉiu karto havas frontan kaj malantaŭan flankojn. Sur la fronta flanko estas skribita demando(ekzemple vorto), kaj sur la malantaŭa estas respondo(ekzemple traduko de la vorto). La programo montras al vi frontan flankon, kaj vi devas mem decidi, ĉu vi konas tion karton? Se vi tute ne konas ĝin, ĝi estos montrita al vi post kelkaj minutoj denove, se vi tre bone konas, la programo montros ĝin al vi post pli longa tempo(ekzemple post kelkaj tagoj, semajnoj, monatoj - tio dependas).

En la reto jam ekzistas multaj kartaroj kreitaj de volontuloj. Mi uzis kartaron nomita “Esperanto 101”.

      
Kartaro  Karto  Malfermita karto  

La programo estas bonega por poŝtelefono! Ĉiu tage mi atingas oficejon per metropoliteno, kaj la vojo daŭras tutan horon, por mi tio estis bona oportuno lerni Esperanton!:) Nun sammaniere mi lernas hispanajn vortojn.

Legu!
Por komenco mi rekomendas “Lasu Min Paroli Plu” de Claude Perion. Estas aro de rakontoj skribita por edukitaj celoj. Ĝi komencas per simpla eta rakonto, kiun povas kompreni ĉiuj. Kaj poste unu post unu la rakontoj gradiĝas kaj novaj vortoj aperas.

Skribu!
Trovu esperantajn amikojn en la sociaj retoj(Lernu.net, Facebook, Vkontakte, Google+, Twitter) kaj komencu korespondi! Tio sufiĉe helpas, kiam ni lernas lingvojn, ĉar korespondi estas ĉiam interese, kaj ni havas pli multe da motivado. Mi starigis tion ĉi blogon por praktiki mian skribkapablon, kaj nun mi iam skribas ion interesan ĉi tie.

Uzu vortarojn!
Inter retaj vortaroj al mi plej plaĉas Glosbe.com. Ĝi havas bonajn tradukojn el/al Esperanto kompare al aliaj vortaroj kaj tradukiloj, kiujn mi sukcesis trovi.

Por poŝtelefono kun Android mi rekomendas PReVo.

Aŭskultu!
Ekzistas multaj esperantistaj radioj en la reto. Muzaika estas mia la plej ŝatata. Mi aŭskultas ĝin preskaŭ ĉiutage dum duonhoro, kutime antaŭ mia endormiĝo. Komence, kiam mi nur lernis la lingvon, mi komprenis nur kelkajn vortojn en granda frazo, sed poste komprenadis pli kaj pli. Cerbo bezonas trejnadon por kompreni rapidan paroladon.

Por Android ekzistas bonega programo “Esperanto-radio” per kiu vi povas aŭskulti ankaŭ aliajn esperantajn radiojn.

    
Muzaiko - raporto ludas  Muzaiko - muziko ludas  

Ankaŭ aŭskultado de muziko ege helpas: mi aŭskultadis kantojn de Persone, Dolĉamar, La Perdita Generacio kaj aliaj muzikistoj. Mi interesiĝis pri tekstojn, tradukis ilin kaj kantis.

Spektu!
Jen 2 bonegajn vidaĵojn en Esperanto por komencantoj:

Mazi en Gondolando - adaptita por Esperanto bone konata kurso pri la angla “Muzzy In Gondoland”.
Pasporto al la tuta mondo - 15 serioj po 30 minutoj de la interesa detektivo originale farita en Esperanto.
Kaj fine.. Parolu!
Trovu esperantajn amikojn en la reto kaj korespondu, organize skajpajn paroladojn. Mi vivas en Ukrainio kaj de tempo al tempo mi havas paroladojn per skajpo kun amikoj en Argentino kaj Brazilo. Estas tre malproksime de mi, kaj niaj landoj estas tute diversaj, do tio estas ege interese:)

Provu trovi esperantan klubon en via urbo, aŭ se ĝi ne ekzistas, organizu ĝin mem! Almenaŭ vi povas provi esperantigi viajn amikojn, kaj praktiki Esperanton kun ili. Ekzemple, mi kaj mia koramikino havas tagojn, kiam ni parolas en Esperanto aŭ en aliaj lingvoj por praktiti ilin.



Mi esperas, ke ĉi tiujn simplaj konsiloj helpos al vi aŭ al viaj amikoj ekposedi Esperanton. Dankon pro la legado!:)



  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 49 363
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 43 324
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 50 345
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 44 350
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 45 386
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 45 348
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 48 329
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 41 306
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 43 359
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 45 366
  Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 44 367
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 32 329
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 45 392
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 46 383
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 40 330
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 45 369
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 51 352
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 89 369
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 40 322
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 39 346
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 102 489
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 48 326
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 40 312
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 34 316
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 39 307
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 40 326
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 39 308
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 34 338
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 39 294
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 38 322

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0