'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Nova vento al Azio!
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-02-05 07:30:25, Hit : 354, Rec. : 36

Karaj aziaj esperantistoj,
Kiel nove elektita estrarano de UEA, mi salutas al vi dankante
viajn subtenon kaj kuraĝigon.
Kun misio kaj respondeco, mi volonte akceptis la taskigitan
laborkampon, nome 'azia movado' kadre de UEA.
La nova teamo de Mark Fettes ĵus lanĉis sian ŝipon en la
Rejkjavika UK kun nova strategio (Konsciigo, Kapabligo,
Komunumo kaj Kunordigo). Kiel unu el la teamanoj jen mi volas
diri miajn opiniojn al karaj aziaj samideanoj por progresigi azian
movadon.
Nova estraro de UEA. De maldekstre s-ro LEE Jung-kee, Barbara Pietrzak,
Martin Schäffer, Mark Fettes, Stefan MacGill, Stefano Keller kaj José
Antonio Vergara.
3
Unue, KAEM devas plenumi sian gvidrolon en Azio
Ĉu la movado en Azio sukcesos aŭ ne, tio dependas de vi
KAEM. KAEM devas cerbumi kiel semi Esperanton en tiuj aziaj
landoj, en kiuj ne troviĝas esperantistoj. Dume KAEM devas havi
atenton kaj daŭran prizorgadon pri la landoj, en kiuj ĝermas
Esperanto-semoj.
Per limigita buĝeto, kiamaniere vi prosperigos azian movadon,
kio estas frontita tasko de nunaj KAEM-anoj? Neniam vi forgesu,
ke la sorto de azia movado sidas sur la ŝultroj de KAEM-anoj.
Mi vidas, ke multe da farendaj kaj farindaj laboroj atendas la
manojn de KAEM.
Due, Ni aliĝu al UEA
Laŭ la statistiko de revuo Esperanto (2013, aprilo), la nombro de
individuaj membroj de UEA estas 5,046 personoj. Laste pro
diversaj kialoj la nombro de UEA malkreskis. Se nuna fluo daŭros,
pli kaj pli la nombro de UEA malgrandiĝos kaj fine UEA frontos je
la sorto, ke ĉu ĝi povus ekzisti aŭ ne.
Mi vidas nunan situacion de UEA tre serioze. Por savi nian
asocion, mi apelacias al aziaj esperantistoj, petante, ke ĉiuj aziaj
esperantistoj aliĝu al UEA por fari nian asocion pliforta. Mi mem
ekkampanjos varbi UEA-anojn en la naciaj kongresoj, japana, korea
kaj ĉina kurantjare. Via aliĝo kontribuos al la tutmonda kresko de
Esperanto kaj nature la voĉo de UEA laŭtiĝos en interncia
neregistara mondo.
Trie, Engaĝiĝu al mondskala movado.
Laste en Rejkjaviko, la komitato de UEA kreis novan
komisionon, kies nomo estas 'Konsilio' kaj kiu kunlaboros kun la
nova estraro pri la plenumo de la Strategia laborplano de UEA.
En la komitata kunsido 14 junaj kaj veteranaj esperantistoj estis
elektitaj, el kiuj nur troviĝas unu aziano, s-ro Trezoro Huang
Yinbao el Ĉinio.
4
Por tutmondigi nian movadon, mi pensas, ke pli da azianoj
devas aliĝi al la Konsilio. Mi vidas, ke baldaŭ estos ŝanco aldoni
novajn konsilianojn, en tiu kazo mi nepre rekomendos plurajn
aziajn aktivulojn al la komitato.
Bv, vi esti pretaj por aniĝi al la Konsilio de UEA. Tiele ni
plifortigu nian movadon en Azio kaj enviciĝu en la mondskalan
movadon.
Fine, mi atendas viajn opiniojn, proponojn kaj kritikojn por
pliprogresigi nian movadon. Por nia movado, se vi havas bonajn
ideojn, senhezite turnu vin al mi per fejsbuko, skajpe aŭ rete.
Sukceson al vi.
Farendaj laboroj por KAEM en 2013.
1. Membro-varbado de UEA por 2014
2. Vigligi movadon en la centra azia regiono (Kirgizio, Kazaĥio,
Uzbekio, Taĝikio)
3. Daŭra zorgado por indonezia movado
4. Subteno por sudazia renkontiĝo (Barato, Bangladeŝo, Srilanko,
Irano, Pakistano, Nepalo)
5. Kunlaborigi sudorient-aziajn landojn (Vjetnamio, Kamboĝo,
Laoso)
6. Semi en la landoj, en kiuj Esperanto ne estas semita (Birmo,
Butano, Afganio)
7. Sisteme organizi movadon en Malajzio, Singapuro, Filipinoj
8. Donaci Esperanto-librojn al tiuj landoj, en kiuj mankas lernolibro
kaj legolibro helpate de Esperanto-eldonejoj.
9. Kuraĝigi junularan movadon (Komuna Seminario inter Ĉina,
Japana, Korea kaj Vjetnama Junularoj)
10. Subteno al regula kunveno de ISOA (ILEI-Seminario de Orienta
Azio)


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 54 396
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 46 351
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 53 372
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 47 385
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 49 419
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 50 376
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 51 356
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 45 340
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 46 395
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 48 395
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 47 399
  Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 36 354
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 49 417
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 50 417
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 43 361
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 49 397
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 55 376
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 92 399
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 43 358
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 46 373
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 105 519
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 52 354
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 44 340
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 38 343
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 42 333
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 43 356
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 43 335
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 38 370
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 43 327
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 42 358

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0