'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Esperanto-movado en Azio
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-01-27 19:20:42, Hit : 340, Rec. : 32

Multas farendaj laboroj de KAEM

                                                                                                                                 LEE Jungkee (Estrarano de UEA)

KAEM estas centra kontrolturo de azia movado, tial atendas multaj farendaj laboroj antaŭ la unu el ĉefaj organizaĵoj de UEA.
Azio estas giganta kontinento, en kiu loĝas du trionoj da terglobanoj, nature en Esperantujo la respondeco de azianoj estas paralele grava kaj peza.
Mi volas analizi nunan azian movadon regione kaj petas vian atenton por verdigi tutazion.

Orienta Azio

Esperantistoj el la kvar landoj en Orienta Azio (Ĉinio, Japanio, Koreio, Mongolio) havas oftajn kontaktojn pro ĝia geografia proksimeco. Laste okazis Azia kongreso en Mongolio, Komuna kongreso inter Japanio kaj Koreio, la 100-a Japana kongreso, 45-a Korea kongreso, 10-a Ĉina kongreso, Komuna Seminario en Pekino jarfine, Transjara Kurskunveno de EPA (Esperanto-Populariga Asocio), Internacia Esperanto-Meditado, ILEI-Seminario en Orienta Azio, Internacia kurskunveno de EPA kaj SEK (Seula Esperanto-Kulturcentro). Enhavriĉa Zamenhofa tago en Pingtung, Tajvano. Tiuj eventoj simbole diras, ke oftas renkontiĝoj kaj kontaktoj ĉu landnivele ĉu individue en tiu ĉi regiono.

Sudorienta Azio

Depost la Hanoja UK en 2012, movado en Vjetnamio viglas enlande kaj eksterlande. Indonezia movado kreskas sane kaj baldaŭ fariĝos la 12-a aliĝonta landa asocio el Azio. Male ankoraŭ movado en Kamboĝo, Laoso, Singapuro, Malajzio, Tajlando kaj Filipinoj estas ne tiel vigla. Por fortigi tiun ĉi regionon Vjetnamio (VEA) devas roli kiel gvidlando kunlabore kun KAEM. VEA devas konsideri por delegi kursgvidantojn kaj transdoni siajn spertojn al tiuj najbaraj landoj.

Suda Azio

Nun movado en Nepalo estas vigla kaj troviĝas kompetentaj junaj esperantistoj, kio estas roza koloro por tiu ĉi regiono. Laste movado en Barato etendas siajn membrojn por retrovi iaman prosperon. Malgraŭ izoliteco pro politika kialo, movado en Pakistano estas sufiĉe forta kaj longan historion ĝi havas. Ankaŭ movado en Bangladeŝo kaj Srilanko ekmoviĝas. Laste la unua Srilanka Kongreso estis planita sed tio ne realiĝis domaĝe.
En nuna momento la rolo de NEspA estas tre grava por vigligi tiun ĉi regionon, kiu fortigis sian potencon tra Himalajaj Renkontiĝoj. Kaj la 2-a SAS, kiu okazos en Pakistano februare, devas esti sukcesa kaj daŭrigos sian okazigo-ritmon senpaŭze.

Okcidenta Azio

Marte okazos la 1-a Irana Esperanto-Kongreso post momenta silentado al ekstermondo, kio povos esti nova signalo en tiu ĉi regiono.
Vigla movado en Irano donos novan internacian kunlabro-etoson al najbaraj landoj, t.e Pakistano, Afganistano kaj landoj en Meza Azio. Mi antaŭvidas, ke baldaŭ IREA retrovos iaman sian gloron, kiu simbole diras, ke de la jaro 1975 ĝis 1984 ĉirkaŭ 52,000 ekzempleroj da Esperanto-libro estis eldonitaj tra 7-fojaj reeldoniĝoj en Irano.

Meza Azio

Iam movado en Meza Azio estis vigla sed laste tiea aktiveco estas ŝrumpita bedaŭrinde. Laste nur eta moviĝo troviĝas en Kazaĥio kaj Uzbekio.
El ceteraj landoj apenaŭ aŭdiĝas novaĵoj malofte. KAEM devas havi atenton pri la movado en Taĝikio, Turkmenio, Armenio kaj Azerbajĝano. Al tiuj landoj KAEM serioze konsideru sendi kurso-gvidanton kaj Esperanto-librojn donace.

Kiel vi vidas, en Azio ankoraŭ troviĝas ne malmultaj landoj, kiuj atendas helpon kaj gvidon de KAEM.
Jen mi proponas tiel, ke respektivaj KAEM-anoj ekhavu atenton ne nur por sia landa movado sed por regiona movado al kiu KAEM-ano mem apartenas.
Se nia movado progresos en tiuj kvin regionoj, nature movado en Azio prosperos kaj tumonda movado evoluos.
Vere la farendaj multaj taskoj atendas la manon de KAEM. Mi esperas, ke KAEM kun misio kaj respondeco jam planu kion ĝi faros en tiu ĉi jaro. Kiel disponigos la jaran buĝeton por ĝia plejefika uzo.
Ni ne devas forgesi la maksimon, ke 'Stagno estas malprogreso!'.
                                                                                                 Sukceson al vi, KAEM.  


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 40 318
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 34 272
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 42 293
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 36 302
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 37 333
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 38 298
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 39 281
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 33 253
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 35 309
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 35 318
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 34 314
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 24 281
  Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 32 340
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 37 330
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 32 280
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 36 322
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 39 302
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 74 309
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 30 271
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 32 297
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 86 436
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 38 277
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 33 269
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 27 267
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 33 259
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 34 276
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 32 262
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 29 287
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 32 240
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 32 272

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2017 Zeroboard / skin by Webdimall