'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-01-27 07:58:47, Hit : 279, Rec. : 32
- Download #1 : P1550293.jpg (237.9 KB), Download : 2

- Download #2 : P1550113.jpg (287.5 KB), Download : 4


9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado

En la Korea Esperanto-Movado estas kelkaj konataj aranĝoj, en kiuj partoprenas ankaŭ eksterlandaj esperantistoj, t.e. Esperanto-Lernejo Namkang okazanta printempe kaj aŭtune kaj la Korea Kongreso de Esperanto.  Laste enviciĝis ankaŭ la Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun ekde 2006 ĉiujare organizas la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) sub la aŭspicioj de la Internacia Fako de la Ĉefsidejo de Ŭonbulismo, koredevena religio.

Kun la tempopaso IERM pli kaj pli altiras atentojn de koreaj kaj eksterlandaj esperantistoj.  Ĉi-jare ĝi okazis de la 17a ĝis la 20a de januaro kaj atingis rekordan nombron de la partoprenantaro eĉ super la kutima limo de 40.  Entute 58 diversreligiaj esperantistoj ĉeestis, inkluzive de 19 eksterlandanoj el Brazilo (1), Ĉinio (6), Hungario (2), Japanio (4), Litovio (1), Rusio (2) kaj Tajvano (3).

En la solena inaŭguro la estrino de la Internacia Fako de Ŭonbulismo persone ĉeestis kaj gratulparolis.  Ŝi diris, ke Zamenhofo kaj Sotesano (fondinto de ŭonbulismo) vivis pioniran vivon por monda paco, kaj petis, ke la ĉeestantoj pli strebu al paca mondo kaj bonfara mondo.  José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka agado, sendis sian mesaĝon kaj aprezis la agadon de EAŬ kaj ĝojis precipe pro tio, ke la sinsekvaj ŭonbulanaj ekleziestroj esprimis sin favore al la ideo kaj praktiko ligitaj al Esperanto.  Lian mesaĝon voĉlegis LEE Jungkee, UEA-estrarano.

Kvankam IERM estas religia renkontiĝo, jam dekomence ĝi tenas tian sintenon, ke ĉiuj partoprenantoj povu doni sian prelegon pri ajna temo kaj dividi siajn sciojn kaj spertojn kun la aliaj.  La sinteno bone montriĝis en tio, ke ĉi-foje 13 prelegoj okazis en du tagoj.  Prelegis CHEN Ya Wen (Kio estas Jogo?), Miaohui (Ĉiutaga meditado, Kontribuo de la majstro Xuanzang), SONG Ping (Tradiciaj pentraĵoj de Ĉinio), Ŝlepĉenko Gennradij (Esperanto-movado en Fora Oriento), Gabor Markus (Komuna fundamento de religioj), CHOE Taesok (Doktrino de ŭonbulismo), MASUI Masanori (Batalarto Waraku), ZHANG Ping (Ĉina ĉarmo en Kunqu-opero), KIM Seon Wook (Sankta Paŭlo: por universalisma etiko), HAN Sook-hee (Gimbapo kaj odeno), CHEN Yi Chou (Akvokristalo kaj piedmasaĝo), Akiko JAMAMOTO (Mia Esperanto-vivo).  Kiel supre vi vidas, la prelegtemoj estis vere buntaj.


Interalie, la ĉina budhana monaĥo Miaohui emfazis: “La bazo de meditado estas abstinado de malbono kaj laŭebla farado de bono, kaj sur tiu bazo ni povas kvietigi kaj purigi nian menson per meditado en niaj ĉiutagaj laboro kaj vivo por havi pli bonan staton en la nuna kaj la estonta vivoj.”  Oni kun granda intereso ĝuis la tempon de komuna farado de gimbapo, kiu estas unu el la plej popularaj koreaj manĝaĵoj.  Sur algo oni sternas spicitan rizon kaj sur la rizon metas jam pretigitajn diversajn ingrediencojn (karoton, ovofritaĵon, kukumon, ŝinkon, krabobastonon ktp).

Inter prelegoj la publikon distris TSENG Shian Fan per diabolo, KANG Li per flutado, SONG Ping per dancado, kaj Avdeev Mikhail per kantado kun gitara akompano.  Sub la gvido de OH Soonmo oni lernis kaj gaje kundancis la korean dancon laŭ la kanto Kangkangsuŭole.  Unuafojajn ĉeestantojn forte impresis 108-foja vespera profunda riverencado kun pento, preĝo, danko kaj bondeziro.

La IERM-anoj ĉeestis kaj spertis la darmkuvenon de la ĉefsidejo de ŭonbulismo kaj salutis la milpersonan ŭonbulanan publikon.  En sia salutparolo al la publiko la monaĥo Miaohui admiris, ke ŭonbulismo aktive utiligas Esperanton por diskonigi siajn instruojn kaj esperis, ke pli kaj pli multiĝos esperantistoj en budhismo, ŭonbulismo, kristanismo, katolikismo, Oomoto kaj aliaj religioj kaj ili kunlaboru por krei pli bonajn estontecon kaj mondon.

Ĉi-foje oni ekskursis al la signifoplena sankta loko Jongsan de ŭonbulismo, kie Sotesano naskiĝis, serĉis la veron, atingis iluminiĝon kaj donis siajn unuajn instruojn.  Oni vizitis la iluminiĝejon, naskiĝdomon, polderon, muzeon kaj aliajn.  La polderon en flusejo kreis Sotesano kun siaj disĉiploj por establi la eklezian ekonomian bazon.  Poste oni daŭrigis la duontagan ekskurson al la historia loko, kie budhismon alportis la barata budhana monaĥo Marananta al la korea dinastio Bekĝe en la jaro 384.  En vespera bankedo oni manĝis ekologiajn manĝaĵojn el la sankta loko kaj gustumis lotusfloran teon.

Kutima ero de la renkontiĝo estas viziti la nuan kaj la emeritan ekleziestrojn, ĉefmajstrojn de ŭonbulismo.  Pluraj ĉeestantoj rakontis al ili siajn impresojn pri la renkontiĝo kaj ŭonbulismo.  La nuna ĉefmajstro Gjongsan klarigis pri unu cirklo, kiun ŭonbulanoj prenas kiel kredobjekton kaj pratikmodelon: “Unu cirklo estas ĝuste same aspekta, kiel vi estas, kiam vi sentas feliĉon, estas ronda kiel simbolo de paco, kaj estas la vero, kiu regas la universon.  Ŭonbulismo celas pacon kaj Esperanto ankaŭ celas pacon.  Nia eklezio klopodu doni pli da subtenoj al la Esperanto-aktivado.”  La emerita ĉefmajstro Ĝŭasan akceptis la esperantistojn per orientmedikamenta teo kaj ginsenga frago.  Li kiel konata fervora pledanto por la Esperanto-movado substrekis, ke neangllingvaj landoj kunlaboru por fari Esperanton komuna mondlingvo, kaj ke ĝi estas la plej granda donaco al la estonta homaro.  Li petis la ĉeestantojn pli aktivi en sia kampo por Esperanto.  

Unu el la bonaj rikoltoj de la ĉi-jara aranĝo estis ke multnombra partopreno de eksterlandaj esperantistoj bone influis kaj konvinkis ekleziajn funkciulojn pri la viveco kaj utileco de Esperanto.  La ekleziaj radio, televido kaj gazetoj tre pozitive raportis pri la aranĝo.  La 10a IERM okazos de a 16a ĝis la 19a de januaro 2015 en Iksan.  La Esperantista Asocio de Ŭonbulismo planas organizi sian fakan kunsidon en la Bonaera UK kaj ankaŭ similan aranĝon de meditado en Eŭropo okaze de la 100a Universala Kongreso de Esperanto.  Interesiĝantoj turniĝu al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net).  

Raportas CHOE Taesok
  Ĉiuj fotoj: JEON Dae-bong


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 40 318
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 34 272
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 42 292
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 36 302
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 37 333
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 38 298
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 39 281
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 33 252
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 35 309
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 35 318
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 34 314
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 24 281
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 32 340
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 37 330
  9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 32 279
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 36 322
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 39 302
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 74 309
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 30 271
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 32 297
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 86 436
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 38 277
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 33 269
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 27 267
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 33 259
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 34 276
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 32 262
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 29 287
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 32 239
720   Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 32 272

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2017 Zeroboard / skin by Webdimall