'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Gazetaraj Komunikoj de UEA
LEE Jungkee  (Homepage) 2013-09-21 09:56:33, Hit : 271, Rec. : 32

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 516
2013-09-20
=================================================================

Enhavo:
1. Kotizoj de UEA por 2014
2. Festu la Internacian Tagon de Paco

* * * * *

KOTIZOJ DE UEA POR 2014

En la retejo de UEA trovighas jam la kotiztabelo de la Asocio por la jaro 2014. Ghi krome estos dissendita kun la oktobra numero de la revuo "Esperanto" en aparta faldfolio, kiu estas uzebla ankau kiel varbilo de novaj membroj. La Centra Oficejo volonte sendos la folion laupete por distribuo en Esperanto-renkontighoj au por dissendo kun landaj kaj klubaj bultenoj.

Post tri jaroj kun samaj kotizoj, tiuj por 2014 estas plejparte iom pli altaj por kompensi la okazintan inflacion. La nova kotiztabelo ekvalidos la 1-an de oktobro. Kiu volas eviti la plialtigon, rajtas (re)membrighi antau la fino de septembro ankorau lau la tarifo de 2013. (Plej facile oni profitas de tiu eblo uzante la retan alighilon; vidu sube.) Por la kotizo de  dumviva membro la chi-jara tarifo validos ghis la fino de decembro.

Chi-jare ankau la kotizo de la plej malmultekosta kategorio, Membro kun Gvidlibro (MG), donis la rajton legi la revuon "Esperanto" rete. Tiel estos ankau en  2014. Por la landoj, kies kotizo estas sama kiel por Nederlando, la MG-kotizo estas 11 euroj. Por la landoj de la tarifo B tiu kotizo restas sama kiel en 2013, nome 5 euroj.

Individuaj membroj povas regajni la kotizon, parte au plene, utiligante sian rajton je 10-procenta rabato che la Libroservo de UEA. Membroj kun Gvidlibro au Jarlibro ricevas la rabaton dufoje dum la jaro. Membroj-Abonantoj, Dumvivaj Membroj kaj Honoraj Membroj ricevas ghin por chiu mendo. Krome, chiuj membroj escepte de Membroj kun Gvidlibro rajtas alighi al la Universala Kongreso kontrau rabatita kotizo.

Kotiztabelo por 2014: http://uea.org/alighoj/alighkotizoj2014_ekde_oktobro.html

Reta membroalighilo: http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php

* * * * *

FESTU LA INTERNACIAN TAGON DE PACO

En la nuna jaro 2013, la Internacia Tago de Paco, la 21-a de septembro, okazas en sabato.  Specialaj agadoj kaj festoj okazos tra la tuta mondo dum la Pactaga Semajnfino, inkluzive festivalojn, koncertojn, tutmondan Pacan Ondon kun momentoj de silento tagmeze en chiu horzono, kaj multajn aliajn aranghojn.

La Internacia Tago de Paco, la tielnomata Pactago, donas okazon al individuoj, organizajhoj kaj nacioj por krei praktikajn agojn de paco je komuna dato.

En la jaro 1981, la Ghenerala Asembleo de Unuighintaj Nacioj unuanime akceptis Rezolucion 36/67, kiu starigis la Internacian Tagon de Paco, kun la celo "dedichi specifan tempon al koncentrado de la klopodoj de UN kaj ghiaj membroj, kune kun la tuto de la homaro, antauenigi la idealojn de paco kaj doni pozitivajn atestojn pri sia sindedicho al paco en chiuj praktikaj manieroj". La unuan Pactagon oni festis en septembro 1982 en la malferma tago de la Ghenerala Asembleo.

En 2002 la Ghenerala Asembleo oficiale deklaris la 21-an de septembro la konstanta chiujara dato por la Internacia Tago de Paco.

Kreante la Internacian Tagon de Paco, UN do dedichis specifan tagon kaj kunlaboran fokuson al tutmonda paco kaj instigis la tutan homaron kunlabori tiucele. Dum la diskutado de la Rezolucio de UN, kiu starigis la Tagon, oni sugestis, ke:

"Pactago estu dedichita al memoro kaj plifortigo de la idealoj de paco en kaj inter chiuj nacioj kaj popoloj... Tiu chi tago rolos kiel memorigo al chiuj popoloj, ke nia organizajho, malgrau chiuj siaj limigoj, konsistigas vivantan instrumenton de servado al paco; ghi rolu por ni chiuj kiuj laboras en la sino de la organizajho kiel sonorilo konstante sonoranta por memorigi nin, ke nia konstanta sindedicho, super chiuj interesoj au diferencoj de kiu ajn speco, estu la sindedicho al paco."

Ekde sia lancho, la Pactago markas nian personan kaj tutplanedan progreson al la paco. Ghi kreskis por enpreni milionojn de homoj en chiuj mondopartoj, kaj chiujare oni organizas aranghojn por memori kaj festi tiun chi tagon. Ili varias ekde privataj renkontighoj ghis publikaj  aranghoj, koncertoj kaj forumoj, kiujn centoj da miloj da homoj partoprenas.

Chiu homo, chie ajn, povas festi la Pactagon. Povas temi pri io tiel simpla kiel lumigi kandelon je tagmezo, sidadi en silenta meditado, au fari ion bonan por iu persono, kiun oni ne konas persone. Au povas temi pri mobilizo de homoj kun kiuj oni laboras, au de organizajho, au komunumo, au registaro chirkau iu granda okazajho. La efiko de solidarigho de milionoj da homoj, kiuj kunvenas por unu tago da paco, estas grandega kaj havas sian efikon.

La Internacia Tago de Paco estas ankau Tago de Pafcheso – persona au politika. Kaptu tiun chi okazon por fari pacon en viaj propraj rilatoj, kaj ankau fronte al la grandaj nuntempaj konfliktoj. Imagu la signifon por la homaro ech de unu tuta Tago de Pafcheso!

(Traduko: Novjorka Oficejo de UEA)


  : Rec.   : List

749   AMO atingis sian printempon!    LEE Jungkee 2014/05/11 40 318
748   Urghas varbi membrojn!    LEE Jungkee 2014/05/02 34 272
747   Kiel funkciigi Esperanto-kursejon?    LEE Jungkee 2014/05/01 42 292
746   ISAE senpage disponigas pli ol 60 jarojn de sia revuo en la Interreto    LEE Jungkee 2014/04/28 36 302
745   Mia impreso en la 1-a Irana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2014/04/07 37 333
744   La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazis en Tehrano    LEE Jungkee 2014/04/05 38 298
743   Tagordo de la 6a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2014/03/17 39 281
742   Dua Sud-Azia Seminario en Lahoro, Pakistano    LEE Jungkee 2014/03/16 33 252
741   Orienta Esperanto-Seminario 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2014/03/11 35 309
740   MESAĜO DE IRINA BOKOVA POR LA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO    LEE Jungkee 2014/02/21 35 318
739   Kiel mi eklernis Esperanton (El Rusio)    LEE Jungkee 2014/02/05 34 314
738   Nova vento al Azio!    LEE Jungkee 2014/02/05 24 281
737   Esperanto-movado en Azio    LEE Jungkee 2014/01/27 32 340
736   Superrigardo pri la Afrika Agado de UEA en la jaro 2013    LEE Jungkee 2014/01/27 37 330
735   9a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2014/01/27 32 279
734   Estu mastro de nia vivo (Prelego de Monahho Miaohui)    LEE Jungkee 2014/01/14 36 322
733   Multas farendaj laboroj de KAEM    LEE Jungkee 2014/01/07 39 302
732   Prelego en la 100-a Japana Kongreso    LEE Jungkee 2014/01/06 74 309
731   Alvoko por la Internacia Virina Tago Hirosima 2014    LEE Jungkee 2014/01/06 30 271
730   La 32-a Komuna Seminario de Aziaj Junularoj    LEE Jungkee 2013/12/25 32 296
729   [추천] 에스페란토로 읽고 듣는 인터넷 잡지    LEE Jungkee 2013/12/16 86 436
728   Forbruligota letero    LEE Jungkee 2013/12/15 38 277
727   Ĉina Ekonomia Kultura Paca Esperanto-Forumo    LEE Jungkee 2013/12/08 33 269
726   Unua Esperanto-Kongreso en Irano    LEE Jungkee 2013/12/08 27 267
725   Orienta Esperanto-Seminario    LEE Jungkee 2013/12/08 33 258
724   Esperanto-biblioteko en Shimonoseki, Japanio    LEE Jungkee 2013/11/19 34 276
723   Aǔstralia Esperanto-Asocio(AEA) kongresos.    LEE Jungkee 2013/11/18 32 262
722   Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso    LEE Jungkee 2013/10/24 29 286
721   Nova direktoro por la Kolekto por Planlingvoj kaj    LEE Jungkee 2013/10/23 32 239
  Gazetaraj Komunikoj de UEA    LEE Jungkee 2013/09/21 32 271

    : List [1][2][3][4][5] 6 [7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2017 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0