LEE Jungkee
(Homepage) |
2014-11-21 09:35:21, Hit : 319, Rec. : 86 |

Afrika Komisiono
Kunordigas la komisionon Adje Adjevi el Togolando. Vic-kunordiganto estas Jean Codjo (Benino, Kanado: revuo, AO, serĉo de mecenatoj). La komisionanoj estas: Emile Malanda Nianga (DR Kongo: rilatoj kun asocioj kaj grupoj), Jérémie Sabiyumva (Burundo: ekstera informado, junularo afrika, regiona agado por Orienta Afriko), Justine-Lala Ralalarisoa (Madagaskaro: instruado), Viktor Lufimpu (DR Kongo: informado kaj regiona agado), Charles Alofa (Benino: instruado, strategio por loka agado).
Afrika Oficejo de UEA
BP 416 Lokossa-Mono Respubliko Benino/République du Benin
Retadreso: afrika.oficejo @ gmail.com.
Taskoj: administri la afrikan e-istaron, respondi informpetojn, instrui koresponde al progresantoj, eldon(ig)i verkojn de afrikanoj, zorgi pri transpagoj inter afrikaj landoj kaj CO, ktp.
|
|
|