'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: letero pri la Jaro Montevideo 60 sendota al la Landaj kaj Fakaj Asocioj
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-09-13 14:22:34, Hit : 371, Rec. : 48
- Download #1 : montevideo60.pdf (990.3 KB), Download : 4

letero pri la Jaro Montevideo 60 sendota al la Landaj kaj Fakaj Asocioj

Estimata,

En decembro 1954, en sia Ĝenerala Konferenco en Montevideo, Unesko akceptis la faman rezolucion, per kiu ĝi agnoskis la kontribuojn de Esperanto al ĝiaj agadkampoj (edukado, scienco kaj kulturo).

UEA nun alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60," por marki tiun signifan datrevenon kaj por elstarigi la rimarkindan progreson de la lingvo sur tiuj kampoj en la lastaj 60 jaroj.  Ni antaŭvidas, ke tra la jaro okazos diversaj projektoj kaj eventoj kun aparta atento al la eduka, scienca kaj kultura valoro de Esperanto. Temas iusence pri tutmonda kultur-festivalo kiu disvolviĝos en multaj diversaj formoj kaj lokoj.

Kiel via propra asocio povos kontribui al tiu ĉi unika evento? Nu, unuavice, per retrorigardo al la pintaj atingaĵoj de la lastaj jardekoj sur via faka tereno aŭ en via lando. Pensu ekzemple pri kontribuoj al la originala kaj tradukita E-literaturo, pri alispeca kultura kaj scienca agado, pri elstaraj instruistoj kaj kursoj, pri la uzado de Esperanto sur novaj terenoj, pri la rolo de la amaskomunikiloj (radioj, podkastoj ks.), pri Interreto. Kiel vi povus resumi tiujn ses jardekojn por la novaj generacioj, kiuj ne travivis ilin? Kiuj laŭ vi estas la plej notindaj kaj neforgesendaj atingaĵoj de tiu periodo? Kiel teni ilin vivantaj kaj alireblaj por la nuntempo?

Due, kiajn aranĝojn vi povas antaŭvidi por la Montevideo-jaro, kies kulmino estos sendube la 100a Universala Kongreso en Lillo, sed kiu povos ampleksi pliajn eventojn kaj projektojn ĝis la fino de la jaro 2015? Ĉu eblas marki la Jaron per speciala seminario, kultura programo, kurso aŭ preleg(ar)o, aŭ per eldono de artikolserio, retpaĝaro, libro aŭ podkasto? Ĉu eblus kunmeti intervjuojn pri la lastaj 60 jaroj kun esper­antistaj veteranoj kaj aktualaj gvidantoj?

La Jaro servu por konsciigi/klerigi membrojn de la E-komunumo pri niaj tradicioj kaj atingaĵoj, por stimuli la organizadon de novtipaj aranĝoj kaj projektoj, kaj por montri tiujn atingaĵojn al ne­esperantista publiko, aparte informante kaj invitante Unesko-respondeculojn al la koncernaj eventoj. La informoj divastiĝu ne nur en E-revuoj, sed ankaŭ ĉe televidkanaloj, radiostacioj kaj retradioj - ne sole E-lingvaj.

Por kontribui al la realigo kaj kunordigo de la Jaro, ni petas, ke via asocio ĝis la fino de septembro elektu respondeculon kaj anoncu tiun al ni. Ni antaŭvidas, ke el la reciproka informado kaj kunplanado de aktivuloj el la tuta mondo la Jaro povos ludi unikan rolon en nia kultura evoluo. Tiu procezo jam nun komenciĝas, do ni petas vin senprokraste elekti vian propran reprezentanton en tiu procezo.

Kompreneble en la planado partoprenos multaj aliaj homoj, kaj tio postulos tempon. Ni instigas vin celi al tio, ke ghis la fino de oktobro jam estu iu listo de kelkaj prioritatoj, projektoj kaj eventoj, pri kiuj via asocio okupighos en la kadro de la Jaro. Pli detala laborplano sekvu en la postaj semajnoj, plej malfrue ghis la 10 de decembro.

Aparta artikolo kun pliaj detaloj pri la Jaro „Montevideo 60” aperos en la oktobra numero de la revuo „Esperanto”, kaj postaj numeroj raportos pri diversaj agadoj kadre de la Jaro.

Atendante vian baldaŭan reagon
kore vin salutas

Mark Fettes, prezidanto de UEA
Barbara Pietrzak, UEA-estrarano pri la Jaro „Montevideo 60”  



  : Rec.   : List

779   La lingvo por ni. (kanto)    LEE Jungkee 2014/11/24 88 339
778   Vizito al UNESKO    LEE Jungkee 2014/11/23 29 290
777   Afrika Komisiono    LEE Jungkee 2014/11/21 86 316
776   Pri la urĝeco helpi al la unua Afrika AMO-programo    LEE Jungkee 2014/11/20 30 287
775   유익한 에스페란토 관련 누리집 모음    LEE Jungkee 2014/11/17 31 314
774   Morto en melburna tramo    LEE Jungkee 2014/11/12 29 300
773    Esperanto povus eviti Alzheimer (sperto de Bialystok)    LEE Jungkee 2014/10/20 98 369
772   8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno    LEE Jungkee 2014/10/20 37 311
771   무료 에스페란토 책 내려받기    LEE Jungkee 2014/10/16 104 431
770   Montevideo 60    LEE Jungkee 2014/10/11 44 310
769   Raporto pri la E-instruvojaĝo al Kamboĝo kaj Vjetnamio aŭguste 20...    LEE Jungkee 2014/10/09 39 327
768   .Kial esperantistoj fidas al nekonatoj? - Zlatko Tišljar .    LEE Jungkee 2014/10/04 103 350
767   La zagreba metodo - Zlatko Tišljar - Esperanto    LEE Jungkee 2014/10/04 104 378
766   S-roj Martin Schaffer kaj Clay Magalhaes vizitos Koreion oktobre.    LEE Jungkee 2014/09/25 106 381
765   Esperanto-movado en Kamboĝo    LEE Jungkee 2014/09/24 36 299
764   세계 협회 가입 원서    LEE Jungkee 2014/09/14 100 409
  letero pri la Jaro Montevideo 60 sendota al la Landaj kaj Fakaj Asocioj    LEE Jungkee 2014/09/13 48 371
762   에스페란토 홍보 유튜브    LEE Jungkee 2014/09/12 108 393
761   Tago de Komunumo por fermo (Raportaĵo de LEE Jungkee en ferma ceremonio de ...    LEE Jungkee 2014/08/26 46 320
760   제33차 Komuna Seminario en Vjetnamio/ 한/중/일/베트남 청년 세미나리오    LEE Jungkee 2014/08/26 105 405
759   에스페란토 단편 영화제 / Teo kaj Amo    LEE Jungkee 2014/08/14 47 373
758   8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno    LEE Jungkee 2014/08/14 111 388
757   Faka kunsido de 'Esperanto-Centroj' en la Bonaera UK    LEE Jungkee 2014/08/10 46 333
756   Anastasio López Luna    LEE Jungkee 2014/07/24 55 371
755   Kurso en Sian, Chinio    LEE Jungkee 2014/07/01 61 368
754   Pri KAEM (verkita de s-ino TAHIRA)    LEE Jungkee 2014/06/09 129 445
753   Kunsido de VEJO antaŭ SOREN-2 en Vjetnamio    LEE Jungkee 2014/06/06 41 377
752   La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo    LEE Jungkee 2014/06/02 45 353
751   Raporto pri la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto!    LEE Jungkee 2014/05/27 47 347
750    Prez. de Indonezia Esperanto-Asocio vizitis Koreion.    LEE Jungkee 2014/05/24 48 358

    : List [1][2][3][4] 5 [6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0