'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Tago de Komunumo por fermo (Raportaĵo de LEE Jungkee en ferma ceremonio de 99-a UK)
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-08-26 22:48:45, Hit : 311, Rec. : 43

Tago de Komunumo por fermo

Nia kongreso entute bele kontribuis al la koherigo de nia komunumo.

Rimarkindaj vesperaj aranĝoj okazis tra la semajno: Nacia vespero en dimanĉo, bankedo kaj balo lunde; du koncertoj marde havis kontrastajn muzik-stilojn, novaĵo okazis ĵaŭde per okazigo de internacia futbalmatĉo, kiu eble fariĝos kongresa tradicio. Aprezita estis altnivela, bunta mult-artista Internacia Vespero sub gvido de Mirejo Grosjean, en kiu la legenda rolulo Ĉarli Ĉaplan malkovris Esperanton, kaj kies altpinto verŝajne estis Esperantlingva prezento de la renoma kanto ‘Ne ploru por mi Argentino’.

La Tago de Komunumo estis komencita per seminario, kies daŭrigo okazis kun du laborgrupoj, unu sub gvido de Jose Antonio Vergara pri la utiligo de interreto por la revigligo kaj modernigo de komunumaj kontaktoj, cele al pli efika faka agado pere de Esperanto. Ni tuŝis la utilon de Vikipedio kaj rilataj projektoj. Mi mem gvidis paralelan sesion pri Esperanto-centroj.

Estas notinde, ke pli kaj pli la graveco de Esperanto-centroj grandiĝas por ekspansiigi la kampon de la movado de Esperanto kadre de UEA. Ju pli multe da Esperanto-centroj ekzistos, des pli ili kontribuos por disvastigi nian movadon en diversaj terenoj konservante sian propran karakteron kaj movadmanieron.
En interreta erao, neeviteble elŝpruco de diversaj opinioj kaj agado-manieroj estas natura fenomeno. UEA garantios ilian agadon kaj plie stimulos kaj kuraĝigos ilian viglan aktivecon.
Aliflanke, estas emfazinde, ke por kreskigi la membro-nombron de UEA Esperanto-centroj okazigu Esperanto-kursojn diversmaniere por civitanoj, kiuj ankoraŭ ne konas ESperanton. Tio devas esti unu el la gravaj taskoj de Esperanto-centroj.
La tagfina forumo faris utilajn rekomendojn, kiujn la komitato akceptis.

La Strategia Forumo en vendredo traktis grandparte kongresajn demandojn: kiel ni pli plene evoluigu ilin kulture kaj organize. Utila FLAM-analizo helpis al la publiko kristaligi siajn pritaksojn de unuflanke la Fortoj de la Kongresoj kaj aliflanke la Lamaĵoj de la UK; tio estas, aspektoj kiuj bezonus bonigon, aŭ enkondukon de novaĵoj.

Do, la Universalaj Kongresoj, kiuj ludas esencan rolon por fortigi nian komunumon, nuntempe pasas tra periodo de reformo kaj modernigo.


  : Rec.   : List

779   La lingvo por ni. (kanto)    LEE Jungkee 2014/11/24 86 327
778   Vizito al UNESKO    LEE Jungkee 2014/11/23 27 283
777   Afrika Komisiono    LEE Jungkee 2014/11/21 84 306
776   Pri la urĝeco helpi al la unua Afrika AMO-programo    LEE Jungkee 2014/11/20 27 278
775   유익한 에스페란토 관련 누리집 모음    LEE Jungkee 2014/11/17 28 303
774   Morto en melburna tramo    LEE Jungkee 2014/11/12 27 292
773    Esperanto povus eviti Alzheimer (sperto de Bialystok)    LEE Jungkee 2014/10/20 95 358
772   8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno    LEE Jungkee 2014/10/20 34 302
771   무료 에스페란토 책 내려받기    LEE Jungkee 2014/10/16 102 419
770   Montevideo 60    LEE Jungkee 2014/10/11 41 301
769   Raporto pri la E-instruvojaĝo al Kamboĝo kaj Vjetnamio aŭguste 20...    LEE Jungkee 2014/10/09 36 317
768   .Kial esperantistoj fidas al nekonatoj? - Zlatko Tišljar .    LEE Jungkee 2014/10/04 101 341
767   La zagreba metodo - Zlatko Tišljar - Esperanto    LEE Jungkee 2014/10/04 101 370
766   S-roj Martin Schaffer kaj Clay Magalhaes vizitos Koreion oktobre.    LEE Jungkee 2014/09/25 103 368
765   Esperanto-movado en Kamboĝo    LEE Jungkee 2014/09/24 34 293
764   세계 협회 가입 원서    LEE Jungkee 2014/09/14 98 399
763   letero pri la Jaro Montevideo 60 sendota al la Landaj kaj Fakaj Asocioj    LEE Jungkee 2014/09/13 46 365
762   에스페란토 홍보 유튜브    LEE Jungkee 2014/09/12 106 381
  Tago de Komunumo por fermo (Raportaĵo de LEE Jungkee en ferma ceremonio de ...    LEE Jungkee 2014/08/26 43 311
760   제33차 Komuna Seminario en Vjetnamio/ 한/중/일/베트남 청년 세미나리오    LEE Jungkee 2014/08/26 102 395
759   에스페란토 단편 영화제 / Teo kaj Amo    LEE Jungkee 2014/08/14 44 366
758   8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno    LEE Jungkee 2014/08/14 109 373
757   Faka kunsido de 'Esperanto-Centroj' en la Bonaera UK    LEE Jungkee 2014/08/10 44 325
756   Anastasio López Luna    LEE Jungkee 2014/07/24 52 361
755   Kurso en Sian, Chinio    LEE Jungkee 2014/07/01 58 360
754   Pri KAEM (verkita de s-ino TAHIRA)    LEE Jungkee 2014/06/09 126 437
753   Kunsido de VEJO antaŭ SOREN-2 en Vjetnamio    LEE Jungkee 2014/06/06 38 368
752   La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo    LEE Jungkee 2014/06/02 42 346
751   Raporto pri la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto!    LEE Jungkee 2014/05/27 45 337
750    Prez. de Indonezia Esperanto-Asocio vizitis Koreion.    LEE Jungkee 2014/05/24 45 350

    : List [1][2][3][4] 5 [6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0