'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 에스페란토 단편 영화제 / Teo kaj Amo
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-08-14 22:27:38, Hit : 389, Rec. : 49

Kiel nia lingvo Esperanto, teo povas roli kiel perilo por amo kaj geedziĝo. Bonvolu rakonti per filmeto pri teo kaj amo, vi havos ŝancon senpage vojaĝi al Ĉinio.

Foje diris Julio Baghy: "Amo kreas pacon, paco konservas humanecon, kaj humaneco estas la plej alta idealismo." Amo estas la kerno de nia lingvo Esperanto. Kaj Teo, kiun trinkas ĉiutage du trionoj de la monda loĝantaro, estas la magia trinkaĵo, kiu vekas energion kaj iniciatas la vivmanieron de paco kaj amo. Tion celas ankaŭ nia lingvo Esperanto. Do, aliĝu! Rakontu pri teo kaj amo per mallongaj filmoj! Ni estas pretaj gastigi vin en Ĉinio!
  
v Dek unuaj premioj: 10 reprezentantoj de filmfarantoj de la 10 premiotaj filmoj senpage 5-tage vojaĝos al Ĉinio kaj partoprenos en Esperanto-Filmfestivalo, kiu okazos aprile, 2015.
Ni pagos veturkoston, loĝadon kaj nutraĵon de la 10 personoj, kiuj reprezentas la filmfarantojn de la 10 premiotaj filmoj dum la festivalo, se al la filmfestivalo partoprenos aliaj filmfarantoj de la premiotaj filmoj, ni nur pagos nutraĵon kaj loĝadon dum la festivalo (5 tagoj).
v Dek duaj: Atestilo kaj premi-donaco
v Dek triaj: Atestilo kaj premi-donaco
v Dek premioj de la publiko: Atestilo kaj premi-donaco
v Anonco de la rezulto de la konkurso okazos en Esperanto-Filmfestivalo, aprile, 2015, Ĉinio.
v La rezulto de la konkurso estos publikigita en la retejo de Ĉina Radio Internacia: http://esperanto.cri.cn/filme/(esperante)
http://esperanto.cri.cn/filmc/ (ĉine)


v Partoprenos ĉiuj!
Amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, amaskomunikilistoj, studentoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo
v La aliĝo al la konkurso estas senpaga
v Limdato estas la 30a de Novembro 2014 laŭ la pekina tempo
v Ĉiu filmo devas rilati al la temo "Teo kaj Amo", teo kaj amo devas esti ligitaj
v Ĉiu filmo estu minimume 2 kaj maksimume 10 minutojn longa
v La filmo estu en la formato MP4
v Estas permesataj desegnofilmoj, muzikfilmoj, dokumentaj filmoj, teatraj filmoj kaj iuj aliaj
v Uzeblas iu ajn aparato por filmado, ekz. poŝtelefono, filmkamerao kaj (iu alia) similaj
v Ĉiu lingvo de la mondo povas esti uzata
Se la filmo estos farita ne en Esperanto, la filmfarantoj sin turnu al sia loka aŭ nacia Esperanto-asocio, aŭ al Ĉina Radio Internacia, por ke la filmo estu esperantigata subtitole.
v Filmfarantoj ne aldonu subtitolon, nur skribu subtitolon en la aliĝilo
v La partoprenanto estas la persono, kies nomo estas enskribita en la aliĝilo.
v Se estas filmgrupo, unu reprezetanto el ĝi anoncu sin en la aliĝilo.
v La konkursaĵo kaj la aliĝilo estu sendita al

   A  la retpoŝto 1150158647@qq.comfilmkonkurso2014@163.com
   B  la durdisko de servilo ftp.cri.com.cn
        Bonvolu malfermi iun ajn dokument-pakaĵon en via komputilo kaj skribi ftp.cri.com.cn en la adresa kampo.
        Tiam aperas dialogujo, kaj tie vi enmetu la   nomon espradioup kaj la sekretan kodon criesp.
        Post tio vi sendu la aliĝilon kaj la filmon
   C  Youtube
       Publikigu la filmon en Toutube, skribu en aliĝilo la retadreson
       kaj sendu la aliĝilon al la retpoŝtadreso 1150158647@qq.com aŭ   filmkonkurso2014@163.com

v La partopreno en la konkurso signifas komprenon kaj akcepton de ĉiuj punktoj de ĉi tiu regularo
v Demandoj rilataj al la konkurso estu senditaj al
   A   la retpoŝto          amo@cri.com.cn
   B   Skype                esperanto.film
        Facebook          espradio@cri.com.cn
   C  telefone             0086-10-68891795
v Elŝuti la Regularon kaj Aliĝilon


v Juĝo konsistas el Aljuĝo de ĵurio kaj Interreta Voĉdonado
v Aljuĝo de ĵurio:Naskiĝo de dek unuaj premioj, dek duaj kaj dek triaj
   A  Unuan juĝadon respondecas Ĉina Film-Artista Asocio
   B  Finan juĝadon respondecas la ĵurio, konsistanta el Mark Fettes, prezidanto de UEA, kaj fakuloj el kampoj de tekulturo kaj filmfarado.
v Interreta Voĉdonado: 10 Premioj de la publiko
   A  Por la premio de publiko, la publiko voĉdonos por sia plej ŝatata filmo en la retejo, sen difinita kriterio.
   B  La voĉdonanto devas liveri necesajn informojn por okaze ricevi donaceton.
       Dum la voĉdonado naskiĝos unu gajnanto de donaceto unusemajne.
   C  La voĉdonado daŭros de januaro ĝis marto,2015.
v Jura traktado de la rezulto ne eblas. Se Ĉina Radio Internacia ne ricevos sufiĉe multajn filmetojn, ĝi rezervas al si la rajton, nuligi iun premion.


Subtenantoj•Ĉina Internacia Te-Kultura Instituto

•Monda Film-Unio

Aŭspiciantoj• Universala Esperanto-Asocio
• Ĉina Teo-Scienca Societo
• Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia
• Ĉina Film-Literatura Asocio
• Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato
• Zhejiang-a Filmista Asocio
• Hangzhou-a Asocio por Popularigi Te-Markon
• Mark-Akcela Asocio


Asistantoj• Zhejiang-a Filmista Asocio
• Akademio Kultura sub Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato
• Hangzhou-a Asocio por Popularigi Te-Markon

http://esperanto.cri.cn/filme/


  : Rec.   : List

779   La lingvo por ni. (kanto)    LEE Jungkee 2014/11/24 89 355
778   Vizito al UNESKO    LEE Jungkee 2014/11/23 33 311
777   Afrika Komisiono    LEE Jungkee 2014/11/21 88 333
776   Pri la urĝeco helpi al la unua Afrika AMO-programo    LEE Jungkee 2014/11/20 32 306
775   유익한 에스페란토 관련 누리집 모음    LEE Jungkee 2014/11/17 33 334
774   Morto en melburna tramo    LEE Jungkee 2014/11/12 30 318
773    Esperanto povus eviti Alzheimer (sperto de Bialystok)    LEE Jungkee 2014/10/20 100 389
772   8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno    LEE Jungkee 2014/10/20 40 329
771   무료 에스페란토 책 내려받기    LEE Jungkee 2014/10/16 107 452
770   Montevideo 60    LEE Jungkee 2014/10/11 46 329
769   Raporto pri la E-instruvojaĝo al Kamboĝo kaj Vjetnamio aŭguste 20...    LEE Jungkee 2014/10/09 41 346
768   .Kial esperantistoj fidas al nekonatoj? - Zlatko Tišljar .    LEE Jungkee 2014/10/04 107 368
767   La zagreba metodo - Zlatko Tišljar - Esperanto    LEE Jungkee 2014/10/04 108 397
766   S-roj Martin Schaffer kaj Clay Magalhaes vizitos Koreion oktobre.    LEE Jungkee 2014/09/25 108 404
765   Esperanto-movado en Kamboĝo    LEE Jungkee 2014/09/24 39 318
764   세계 협회 가입 원서    LEE Jungkee 2014/09/14 103 425
763   letero pri la Jaro Montevideo 60 sendota al la Landaj kaj Fakaj Asocioj    LEE Jungkee 2014/09/13 49 391
762   에스페란토 홍보 유튜브    LEE Jungkee 2014/09/12 110 410
761   Tago de Komunumo por fermo (Raportaĵo de LEE Jungkee en ferma ceremonio de ...    LEE Jungkee 2014/08/26 49 341
760   제33차 Komuna Seminario en Vjetnamio/ 한/중/일/베트남 청년 세미나리오    LEE Jungkee 2014/08/26 107 426
  에스페란토 단편 영화제 / Teo kaj Amo    LEE Jungkee 2014/08/14 49 389
758   8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno    LEE Jungkee 2014/08/14 114 408
757   Faka kunsido de 'Esperanto-Centroj' en la Bonaera UK    LEE Jungkee 2014/08/10 47 349
756   Anastasio López Luna    LEE Jungkee 2014/07/24 58 391
755   Kurso en Sian, Chinio    LEE Jungkee 2014/07/01 64 385
754   Pri KAEM (verkita de s-ino TAHIRA)    LEE Jungkee 2014/06/09 131 487
753   Kunsido de VEJO antaŭ SOREN-2 en Vjetnamio    LEE Jungkee 2014/06/06 46 409
752   La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo    LEE Jungkee 2014/06/02 47 375
751   Raporto pri la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto!    LEE Jungkee 2014/05/27 48 365
750    Prez. de Indonezia Esperanto-Asocio vizitis Koreion.    LEE Jungkee 2014/05/24 50 377

    : List [1][2][3][4] 5 [6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0