'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Anastasio López Luna
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-07-24 12:30:21, Hit : 371, Rec. : 55

Anastasio López Luna

LÓPEZ LUNA, Anastasio. 1914-1995. Argentinano. Naskiĝis kaj forpasis en Bonaero (Buenos Aires). Verkis tridekon de volumetoj. La plej konata estas Varsovio 1887 romanigita biografio de Zamenhof, plurfoje reeldonita kaj tradukita en aliajn lingvojn, lastatempe reeldonita en Koreio.
/Retmesaĝo de R. Sartor.

Verkoj:
Doktoro Bovoro (1980)
Varsovio 1887 (biografia romano, 1986)
Pandemonio (1987)
Generalo Kozo (1988)
Mi rakontas.. (1991)
Nun kune (1993)
Aventuroj de Petreto (romaneto, 1994)
========================================
El la biblioteko 13 – Anastasio López Luna
artikolo aperinta en La Brita Esperantisto, n-ro 931, majo-junio 1996

Lastatempe mi iom prilaboris la katalogon de la Pruntokolekto kun la celo ke ĝi estu pli konciza kaj pli facile manipulebla. Baldaŭ ĉiu listo havos proks. 30 paĝojn anstataŭ 60, kaj estos pli facile fotokopii ĝin, enpoŝtigi ĝin, kaj, pli grave, konsulti ĝin.

Tamen restas la problemo, ke ĝi estas simpla listo. Ĝi diras al la uzanto kiujn librojn ni havas, sed ne kiajn. Certe la laŭ-tema listo iom helpas, sed ĝi ne distingas inter sciencaj kaj popularaj, inter longaj kaj mallongaj, inter geniaj kaj fuŝaj.

Do mi helpu vin, verkante artikolojn aŭ duonartikolojn pri kelkaj el la libroj. Multaj ne bezonas rekomendon – Esperanta antologio, verkoj de Kalocsay, Auld, Baghy, k.t.p.; do mi atentos ĉefe la malpli konatajn verkojn kaj la malpli konatajn aŭtorojn. Baldaŭ mi volus iom longe mediti, verŝajne en du fojoj, pri Maria kaj la Grupo, de Baranyai1, sed mi komencos per unu el niaj plej fekundaj tamen plej unuanime prisilentataj aŭtoroj, Anastasio López Luna.

En la Pruntokolekto estas du verkoj de López Luna2, kaj sekvos aliaj; en la tuta biblioteko ekzistas dudeko da verkoj, kaj laŭ sia diro, li verkis multe pli en la hispana lingvo ol en Esperanto. Se mi devus seke difini liajn stilon kaj temaron, mi dirus, ke li verkas pri praktika filozofio de la ĉiutaga vivo, kun speciala atento al la sociaj interrilatoj. Li mem tre malŝatus tiun priskribon, ĉar li verkas simplastile sen imponaj vortoj kaj lia tuta celo estas kontraŭlabori bombaston, hipokritecon, pretendemon kaj sistemecan doktrinemon.

Eble pro tio li estas ignorata; unuaimprese, kiam oni vidas liajn libretojn, ili estas malmultekoste tajpitaj kaj ofsetitaj, kaj tute havas la aspekton de tiuj mizeraj pamfletoj de fanatikuloj kaj obseditoj, kiujn oni en Esperantujo aparte ŝatas presigi, pri aferoj obskure mistikismaj aŭ strangidee politikaj. La libretoj de López Luna tamen apenaŭ enhavas strangajn ideojn. Nekonvenciajn tamen jes; jen kelkaj liaj vortoj -

Ni devas mallerni malbonajn kutimojn, inklinojn – korpajn kaj spiritajn – ŝtoniĝintajn pensojn, kaj anstataŭi ilin per freŝaj ideoj. Ni devas kutimiĝi havi proprajn pensojn kaj ne pensi kiel aliaj deziras ke ni pensu, nome, kiel oni instruis al ni pensi. Ni devas purigi nian menson pri la mensogoj de l’ socio. Sekve, ni devas per ĉiuj niaj fortoj lerni mallerni, nome, forgesi kelkajn laŭŝajnajn verojn. Ni devas fariĝi liberaj homoj. Malkorektaj pensoj, zelotismoj, k.s. faras el ni verajn sklavojn.

Oni imagus, do, ke ĉe la Esperantistoj li havus tre favoran aŭskultantaron (!) sed, mi ripetas, li restas nekonata. Niaj revuoj ne plu recenzas pamfletojn de stranguloj, kaj haste laboranta redaktoro facile miskonjektus, ke la verkoj de López Luna estas ĝuste tiaj. Intence ili estas sensisteme verkitaj, ne en ĉapitroj sed en numeritaj alineoj, kiuj malofte rilatas sinsekve inter si. La lingvaĵo de la verkoj estas foje malpli bona ol la ideoj.

Ĉe aŭtoro fekunda la ĉefa demando estas ofte, de kie komenci. Ĉe López Luna tio ne multe gravas; ĉiam oni trovos interesaĵon. La Eliksiro Lopeluna enhavas represitajn fragmentojn el diversaj verkoj, do estas utila ekirpunkto. Kelkaj el liaj plej originalaj pensoj troviĝas en la Arto de Mallernado, ĉar tiu “mallernado” de ricevitaj ideoj estas unu el liaj ĉefaj temoj.

Kiel dirite, ne gravas kie vi komencas; la verkoj Eliksiro Lopeluna kaj En serĉo de la feliĉo, kaj baldaŭ ankaŭ aliaj, estas facile haveblaj per nia Pruntokolekto. Ili certe interesos, ofte amuzos, foje iom kolerigos vin.

1Postnoto (2007.04.15); pasis dek unu jaroj, kaj tiu artikol[par]o restas verkota.

2intertempe ŝajne forigitaj el la tre reduktita Pruntokolekto

P.S. Iu samlandano de ALL, notante, ke liajn verkojn eldonas “Amigos de López Luna” deklaris, ke tiuj amikoj konsistas verŝajne el nur li mem. Kion li faris por meriti tian mallaŭdon? – GK






  : Rec.   : List

779   La lingvo por ni. (kanto)    LEE Jungkee 2014/11/24 88 339
778   Vizito al UNESKO    LEE Jungkee 2014/11/23 29 290
777   Afrika Komisiono    LEE Jungkee 2014/11/21 86 316
776   Pri la urĝeco helpi al la unua Afrika AMO-programo    LEE Jungkee 2014/11/20 30 287
775   유익한 에스페란토 관련 누리집 모음    LEE Jungkee 2014/11/17 31 314
774   Morto en melburna tramo    LEE Jungkee 2014/11/12 29 300
773    Esperanto povus eviti Alzheimer (sperto de Bialystok)    LEE Jungkee 2014/10/20 98 369
772   8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno    LEE Jungkee 2014/10/20 37 311
771   무료 에스페란토 책 내려받기    LEE Jungkee 2014/10/16 104 431
770   Montevideo 60    LEE Jungkee 2014/10/11 44 310
769   Raporto pri la E-instruvojaĝo al Kamboĝo kaj Vjetnamio aŭguste 20...    LEE Jungkee 2014/10/09 39 327
768   .Kial esperantistoj fidas al nekonatoj? - Zlatko Tišljar .    LEE Jungkee 2014/10/04 103 350
767   La zagreba metodo - Zlatko Tišljar - Esperanto    LEE Jungkee 2014/10/04 104 378
766   S-roj Martin Schaffer kaj Clay Magalhaes vizitos Koreion oktobre.    LEE Jungkee 2014/09/25 106 381
765   Esperanto-movado en Kamboĝo    LEE Jungkee 2014/09/24 36 299
764   세계 협회 가입 원서    LEE Jungkee 2014/09/14 100 409
763   letero pri la Jaro Montevideo 60 sendota al la Landaj kaj Fakaj Asocioj    LEE Jungkee 2014/09/13 48 372
762   에스페란토 홍보 유튜브    LEE Jungkee 2014/09/12 108 393
761   Tago de Komunumo por fermo (Raportaĵo de LEE Jungkee en ferma ceremonio de ...    LEE Jungkee 2014/08/26 46 321
760   제33차 Komuna Seminario en Vjetnamio/ 한/중/일/베트남 청년 세미나리오    LEE Jungkee 2014/08/26 105 406
759   에스페란토 단편 영화제 / Teo kaj Amo    LEE Jungkee 2014/08/14 47 373
758   8-a Mezorienta Esperanto-Kunveno    LEE Jungkee 2014/08/14 111 388
757   Faka kunsido de 'Esperanto-Centroj' en la Bonaera UK    LEE Jungkee 2014/08/10 46 333
  Anastasio López Luna    LEE Jungkee 2014/07/24 55 371
755   Kurso en Sian, Chinio    LEE Jungkee 2014/07/01 61 368
754   Pri KAEM (verkita de s-ino TAHIRA)    LEE Jungkee 2014/06/09 129 445
753   Kunsido de VEJO antaŭ SOREN-2 en Vjetnamio    LEE Jungkee 2014/06/06 41 377
752   La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo    LEE Jungkee 2014/06/02 45 353
751   Raporto pri la 1-a Srilanka Kongreso de Esperanto!    LEE Jungkee 2014/05/27 47 347
750    Prez. de Indonezia Esperanto-Asocio vizitis Koreion.    LEE Jungkee 2014/05/24 48 358

    : List [1][2][3][4] 5 [6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0