'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Kio okazos en Esperantujo en 2015?
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-01-03 06:51:48, Hit : 325, Rec. : 28

Kio okazos en Esperantujo en 2015?

Ĵus komenciĝis la nova jaro, aparte interesa por la esperantistoj. En 2015 decidiĝos la sorto de UEA, ĉar la estraro devos elekti posteulon de Osmo Buller, la ĝenerala direktoro – kerna posteno por la tuta Esperantujo. Tiu decido pli ol aliaj influos la estontecon de la asocio kaj la movado. Krom tio okazos la jubilea, 100-a Universala Kongreso kaj TEJO donos (aŭ ne?) la ŝancon por okazigi la unuan IJK en Afriko. Kio ankoraŭ atendas nin en 2015?

150101_kio-okazos

La 15-an de decembro 2014, en la Zamenhofa tago, La Ondo de Esperanto anoncis rezulton de la tradicia konkurso “Esperantisto de la Jaro”. La merita laŭreato estas Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI kaj kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo. La oficiala anonco aperos en la januara numero de LOdE kaj la kutima intervjuo en februaro. Tiam pli vasta publiko verŝajne ekscios iom pli pri la aktualaj laboroj en nia instruista asocio. Ankaŭ ĝiaj planoj por la estonteco estas gravaj, ĉefe por tiu proksima – post kelkaj monatoj devus okazi la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto, pri kiu dum kelka tempo aŭdiĝis neniuj novaĵoj.

En la sama februara kajero de La Ondo aperos – kiel ĉiujare depost la malapero de Hungara Vivo – resumo pri la libroproduktado en Esperantujo. Kun la furorlisto de la Libroservo de UEA el la marta Esperanto en la manoj eblos juĝi pri la aktuala stato de la Esperanta libromerkato. Laŭ la statistikoj pri la antaŭa jaro la produktado iomete kreskis, sed la vendoj daŭre falas. En la unua kvaronjaro ni scios ĉu la plej grava branĉo de la Esperanto-ekonomio falegas aŭ nur daŭre ŝrumpas. Tiujn datumojn ni ne rajtas neglekti, ĉar la libroj estas esenca parto de la Esperanto-kulturo kaj sen amaseto da novaj interesaj legaĵoj ĉiujare Esperantujo iĝus malpli interesa – same por la esperantistoj, kiel ankaŭ por la potencialaj novuloj. Ni ne lasu nian kulturon forvelki (= aĉetu librojn! kaj laŭeble ankaŭ legu ilin…).

En marto aŭ aprilo devus okazi la estrara kunveno de UEA. En la tagordo certe troviĝos la demando pri la nova ĝenerala direktoro. La emeritiĝontan Osmo Buller estos malfacile anstataŭigi per taŭga homo. La postulataj kvalifikoj kaj kompetentoj ne staras en ekvilibro kun la laborkondiĉoj, kaj la modernigema teamo certe tion bone komprenas. Estas neniuj duboj, ke la pensiiĝo de Buller signifos ne nur personan ŝanĝon en UEA, sed ankaŭ modifon de la nuna strukturo. En 2015 pasos 60 jaroj ekde la translokigo de la Centra Oficejo al Roterdamo kaj espereble la ŝanĝo de la direktoro ne estos okazo por pliaj diskutoj pri translokigo, kiun ni tute ne bezonas.

La estraranoj verŝajne traktos ankaŭ la elekton de kongresurbo de la 102-a UK (2017). Pri la decido ni ekscios eble nur la 1-an de aŭgusto (en la solena fermo de la ena n Lillo), sed estus bone por la tuta movado, se oni farus ĝin jam en Roterdamo. Nur ĝi metos finon al la akra konkurado inter Montrealo kaj Seulo, kiu iĝis tute publika kaj transiris al Facebook. Nun Montrealo (804) superis Seulon (665) en la nombro de paĝ-ŝatantoj, sed tio ne nepre influos la finan rezulton. Ankaŭ el la retaj disputoj venas neniuj konkludoj. Neniam antaŭe la streboj iĝi organizanto de UK estis tiom publikaj kiom nun kaj neniam antaŭe ili tiom dividis la esperantistojn. Kelkaj eble ĝojas, ke la decidoprocezo estas pli travidebla, sed la reguloj pri la elekto de kongresurbo fakte ne ŝanĝiĝis kaj la koncernaj Facebook-paĝoj donis nur furaĝon por la klaĉoj kaj malafablaj komentoj en Facebook. Interese, inter la decidantoj estas Mark Fettes (Kanado) kaj Lee Jungkee (Korea Resp.) – du estraranoj de UEA el ambaŭ respektivaj kandidataj landoj.

La Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado de Esperanto estas planita por la 13–16-a de majo, kiel agado de ILEI iniciatita de Mireille Grosjean, ĝia nuna prezidanto kaj Esperantisto de la Jaro 2014. Ĝi eble ne havas ŝancon arigi dekojn da registaraj reprezentantoj, kiuj decidos pri vasta instruado de Esperanto en la publikaj lernejoj, sed ĝi estos bona okazo por prezenti la lingvon kaj movadon al kelkaj diplomatoj kaj ŝtataj reprezentantoj. Ni ne fiksiĝu je eksteraj celoj, sed laŭeble koncentriĝu al nia propra profito. Mi ne malkovros la radon, se mi skribos, ke la plej bona maniero varbi kaj elmontri la utilon de la lingvo estas uzi ĝin.

De la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto okazos la 100-a Universala Kongreso en Lillo (Francio). Jam nun ĝi vekas pli grandan intereson de esperantistoj ol la UK-oj en la lastaj jaroj. Je la fino de 2014 estis jam 1017 aliĝintoj. Antaŭ ni interesa aranĝo! Ĝi signos ankaŭ du trionojn de la oficperiodo de la nuna estraro kaj estos taŭga momento por resumo pri la ĝisnunaj atingoj kaj takso kiomgrade estas realigita la Strategia Laborplano, la ruĝa libreto de Fettes. Supozeble en Lillo okazos la lastaj interparoloj kun la kandidatoj por la posteno de ĝenerala direktoro de UEA, aŭ eble eĉ estos fiksita kaj anoncita la nomo de la persono kiu transprenos la postenon en 2016.

Tuj post la UK, de la 2-a ĝis la 8-a de aŭgusto, okazos la 71-a IJK en Wiesbaden (Germanio) – la espero de TEJO post tri malpli grandaj kongresoj (Hanojo 2012, Nazareto 2013, Fortalezo 2014). Ke ĝi sukcesos ripeti la sukceson de Liberec el 2009 verŝajne neniu plu kredas, sed reveno al pli decnombraj IJK-oj estas bonvena. Mi aparte atendas la kulturan kaj movadan partojn de la programo. En la kongreso la komitato de TEJO elektos la novan estraron (por la oficperiodo 2015–2017); la sola certa afero estas foresto de Veronika Poór, kiu jam nun superas la TEJO-aĝon. Pri la konsisto zorgas la trikapa elekta komisiono, kompletigita en decembro 2014 per reta voĉdonado. Ĝis la fino de la jaro al la germana IJK aliĝis 62 personoj.

La junularan kongreson sekvos la 88-a SAT-Kongreso, kiu ĉi-jare okazos de la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto en Nitra (Slovakio) – la kongresurbo de la 101-a UK en 2017. Tiuj, kiuj ĉeestos la kongreson de SAT havos en la posta jaro unu kialon malpli por veni al la Universala Kongreso, kio povos riveliĝi per subtraho de deko aŭ du dekoj da aliĝintoj al la UK. Optimisto povus konstati, ke temas pri ĝenerala provo antaŭ la pli granda UK… Male ol UEA, SAT jam kongresis en Slovakio (Bratislavo 2004), sed ĉi-foje temas aldone pri la kunlaboro kun E@I, kiu manifestiĝis en la formo de la reta PIV.

Ĉar la UK ĉi-jare estos eĉ pli grava evento ol kutime, mi esperas, ke ĝi ne restos nerimarkita de Fabrício Valle, la redaktoro de la revuo Esperanto. Ĉu en 2015 la septembra numero denove estos prikongresa, kiel antaŭe, male ol pasintjare, kiam la sudamerika redaktoro apenaŭ donis spacon al la sudamerika UK? Aŭ ĉu en septembro Valle ne plu redaktos la oficialan organon de UEA kaj la legantoj ne plu restos sen bazaj informoj pri la asocia vivo?

Inter septembro kaj novembro devus okazi la unua kunveno de la nova estraro de TEJO. Post la oficperiodo 2013–2015 ĝi heredos la strategion, kiun necesos finrealigi. Tio estos bona gvidlinio kiel agadi. Inter la defioj estos la decido ĉu okazigi IJK en Afriko. Tio povas esti glora, historia momento, sed ankaŭ granda kolapso kaj plia hontigo de la junulara asocio. La grundo por tiu kongreso jam estas pretigata kaj ankaŭ la afrika-eŭropa trejnado – en kiu partoprenos la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski – estos plia okazo por esploroj.

La fino de la jaro estos la fina ekzameno por la estraro de Fettes. Tiam nigra-blanke videblos la membronombroj de UEA kaj la realigo de la planita ĉiujara 10%-a kresko de la membraro estos kontrolebla. Ĝis tiam multo povas okazi, precipe lige kun la 100-a UK en Lillo, tial estus malsaĝe taksi nun la ŝancojn surbaze de la membronombroj de 2014. La membronombroj de la 31-a de decembro 2015 estos signifaj ankaŭ el formala vidpunkto, ĉar ili decidos la nombron de la komitatanoj B en UEA (oficperiodo 2016–2019) kaj TEJO (oficperiodo 2016–2018).


  : Rec.   : List

809   Pri BRIKS    LEE Jungkee 2015/01/31 31 297
808   아시아 회지를 내려 받아 보시기 바랍니다. N-ro 86 (Januaro, 2015)    LEE Jungkee 2015/01/29 81 316
807   La 6-a Internacia Esperanto-Festivalo en Zaozhuang    LEE Jungkee 2015/01/28 87 328
806   10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2015/01/28 30 302
805   Vojo al 'Region-bloka movado' LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)    LEE Jungkee 2015/01/26 82 318
804   'Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado' .    LEE Jungkee 2015/01/26 82 353
803   Kio en Azio en 2015? (2015년도 아시아 행사 일정표)    LEE Jungkee 2015/01/23 103 391
802   Movado sen nomo--추천!    LEE Jungkee 2015/01/20 87 327
801   Juna amiko 총 모음집을 활용합시다!    LEE Jungkee 2015/01/15 85 333
800   국제 에스페란토 영화제 인터넷 투표 안내    LEE Jungkee 2015/01/11 86 339
799   제 2차 이란 에스페란토 대회 안내    LEE Jungkee 2015/01/06 83 325
  Kio okazos en Esperantujo en 2015?    LEE Jungkee 2015/01/03 28 325
797   la sepa AMO-seminario en Afriko    LEE Jungkee 2015/01/02 32 305
796   NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA    LEE Jungkee 2015/01/01 77 345
795   UNESKO kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 93 328
794   Unesko kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 79 359
793   Novjara mesaĝo de prez. de UEA    LEE Jungkee 2014/12/29 90 324
792   매일 한쪽 읽기    LEE Jungkee 2014/12/24 97 353
791   자멘호프에 관한 모든 자료가 있는 누리집    LEE Jungkee 2014/12/22 90 337
790   Sinteza Historio de Rotario Internacia    LEE Jungkee 2014/12/19 27 308
789   "Oni komprenas gravecon tra proverboj !"    LEE Jungkee 2014/12/17 83 351
788    Kunlaboro inter kontinentoj, Afriko kaj Azio por nova libro    LEE Jungkee 2014/12/15 96 356
787   Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2014/12/09 31 317
786   백설공주-에스페란토판    LEE Jungkee 2014/12/09 89 377
785   50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO    LEE Jungkee 2014/12/09 27 313
784   DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO    LEE Jungkee 2014/12/09 24 298
783   Esperanto en angla lingvo    LEE Jungkee 2014/11/29 89 362
782   구글 에스페란토    LEE Jungkee 2014/11/29 85 357
781   Esperanto-movado en Maroko.    LEE Jungkee 2014/11/27 90 339
780   에스페란토 텔레비젼/ 프라하 영상    LEE Jungkee 2014/11/25 84 335

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0