'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-01-01 16:47:23, Hit : 343, Rec. : 77

NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA

Turopintoj kaj turnopunktoj

Ni esperantistoj shatas festojn. Mi aprezas tiun econ; ghi montras ion gravan pri la spirito de la lingvo kaj movado, iajn vivoghojon kaj dankemon, kiuj certe helpis al ni travivi la lastan defioplenan jarcenton.

Tial estas tauge malfermi chi tiujn jarmalfermajn pensojn per aludo al la 100-a Universala Kongreso, kiu post nur kelkaj monatoj bonvenigos homojn el la tuta mondo al Lillo, Francio. Tiu gaja evento estos ankau la pinto de la Jaro Montevideo 60, okazo por prifieri diversmaniere nian sesdekjaran kunlaboron kun Unesko. Ambaurilate, ni havas multajn kauzojn por ghojo, multajn kauzojn por dankemo. Pensu nur pri tio, kiom kreskis nia kulturo dum tiuj jardekoj, au kiom pli tutmonda estas nia komunumo, ol ghi estis en 1905!

Temas do pri festa jaro, jaro animaltiga, kiun bele simbolas la Lilla turopinto en la kongresa emblemo. Sed atendas nin ankau laboro, char ni trovighas ankorau longe for de niaj revoj kaj aspiroj. Gravas ne nur agnoski la atingitajn pintojn, sed ankau elserchi la eblajn turnopunktojn, kiuj povus malfermi novajn shancojn por niaj lingvo kaj movado.

Tiurilate indas noti, ke 2015 estos grava jaro por Unuighintaj Nacioj, kiam diversaj plurjaraj streboj (pri edukado, pri evoluigo, pri klimatshangho) atingos sian kulminon. Interalie, la Jarmilaj Evoluigaj Celoj atingos sian limdaton kaj bezonos renovigon. Temas pri kolekto de la chefaj prioritatoj por la UN-sistemo kiel tuto; inter la Jarmilaj Celoj trovighas i.a. la universaligo de baza edukado, la reduktado de infanaj mortoj kaj la provizado per pura trinkakvo. En la lastaj jaroj, la neceso interkonsenti pri novaj celoj post 2015 spronis vastan debaton pri la prioritataj direktoj de la evoluiga politiko, en kiu rolas konsideroj pri homoj rajtoj, dauripovo, enurbigho, migrado, kaj aliaj nuntempaj tendencoj.

Se ni rigardus dudek jarojn antauen, kiel oni klopodas fari nun en UN, kion ni shatus vidi? Sendube mondon, en kiu oni pli serioze traktas la defiojn de multlingveco. Mondon, en kiu Esperanto estas pli vaste rigardata kiel valora rimedo por kunlaboro kaj interkomprenigho, kiel vojo al pli egalecaj kaj solidaraj rilatoj inter homoj el malsamaj landoj kaj kulturoj. Mondon, en kiu ni nombras la membrojn de UEA ne per miloj sed per centmiloj.

Tiuj celoj estas interligitaj. Ne eblas atingi la lastan, sen progresi pri la aliaj. Tial UEA tiel insistas en la rondoj de UN pri lingvaj rajtoj, pri lingva egaleco, pri la protektado de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj. Organizo, kiu flankenmetas tiajn demandojn, certe ne estos preta serioze konsideri la rolon de nia lingvo en la streboj por pli justa mondo.

Nu, se ni rigardas la nunan debaton pri evoluigo, ne tuj trovighas multaj kialoj por optimismo. Lingvo preskau tute mankas kiel temo en la prepardokumentoj por la evoluigaj celoj post 2015. La fakto, ke tiuj dokumentoj aperis nur en la angla, estas plia signo de tiu malzorgo pri lingvaj demandoj. En la tuta kompleksa sistemo de UN, kun dekoj da diversfakaj branchoj kaj organoj, shajne trovighas neniu memkonscia championo de la multlingvismo, nek pledantoj por kohera lingvopolitiko bazita sur klaraj principoj kaj realisma analizo.

Aliflanke, disvastighis la konscio, ke la ghisnunaj evoluigaj modeloj estas mankohavaj, ghuste char ili ne traktas la profundajn radikojn de socia malegaleco, sed koncentrighas al simptomoj (kiel ekzemple la manko de pura akvo, kiu ja estas ege grava, sed rezultas el historie kreskintaj strukturoj de ekonomia kaj ekologia maljusteco). Tiaj kritikoj venas ne nur de akademiaj esploristoj kaj funkciuloj de UN, sed ankau de homoj en influaj pozicioj en la internacia politiko, char ili vidas kion diras la raportoj kaj statistikoj. Do, kreskas la preteco konsideri sistemajn, strukturajn shanghojn, ech se tio ankorau ne etendighis al la lingva kampo.

Por plene partopreni en tiaj diskutoj, tamen, ni esperantistoj devas esti simile malfermitaj al novaj ideoj, novaj perspektivoj. Se ni havas ion valoran kaj unikan por kontribui pri la lingva dimensio de la socia evoluo, aliaj movadoj povas nemalheveble kontribui pri aliaj dimensioj. Ni ne imagu, ke "la lingva problemo" povos iam solvighi aparte de aliaj gravaj demandoj. Fakte ne ekzistas unusola "lingva problemo", sed lingvaj aspektoj de tre multaj diversaj sociaj problemoj, al kiuj ni kiel esperantistoj povas rilati kun intereso kaj simpatio, sed kiujn Esperanto sola ne povas solvi.

Do, kvankam mi komencis chi tiun mesaghon parolante pri fiero, mi nun volas substreki la ekvilibrigan valoron de humileco. Ni havu memfidon, sed ne tro. Ni ne timu prezenti Esperanton kiel valoran rimedon por homa komunikado, kunlaboro kaj interkomprenigho; aliflanke ni komprenu, ke ghi devas trovi sian lokon en pli vasta strebaro por dauripova estonteco. Se ni predikas dialogon, ni praktiku dialogon. Se ni serchas la subtenon de aliaj, ni estu pretaj reciproke subteni ilin.

Kie trovighas la neutraleco en chio chi? Nu, tro ofte oni pensas, ke por esti neutrala oni devas agi tute sendepende kaj memcentre, kiel homo kun alta muro chirkau sia domo, au firmao, kiu okupighas nur pri la propra profito. Sed ni prefere kondutu kiel homo, kiu volas teni bonajn rilatojn kun chiuj najbaroj, kaj kiu investas parton de sia laboro por la bonfarto de la komunumo. Nuntempe, tiu komunumo tre evidente devas inkluzivi la naturon en ghia plena diverseco. Do, al la homaj rajtoj kiel bazo por nia agado, ni devas hodiau aldoni ekologian justecon, kune kun la zamenhofaj valoroj de toleremo, respekto kaj inkluziveco.

En tiu spirito, mi deziras al chiuj esperantistoj justan kaj dialogo-plenan novan jaron!

Mark Fettes


  : Rec.   : List

809   Pri BRIKS    LEE Jungkee 2015/01/31 31 295
808   아시아 회지를 내려 받아 보시기 바랍니다. N-ro 86 (Januaro, 2015)    LEE Jungkee 2015/01/29 81 314
807   La 6-a Internacia Esperanto-Festivalo en Zaozhuang    LEE Jungkee 2015/01/28 87 327
806   10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2015/01/28 30 300
805   Vojo al 'Region-bloka movado' LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)    LEE Jungkee 2015/01/26 82 317
804   'Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado' .    LEE Jungkee 2015/01/26 82 352
803   Kio en Azio en 2015? (2015년도 아시아 행사 일정표)    LEE Jungkee 2015/01/23 103 389
802   Movado sen nomo--추천!    LEE Jungkee 2015/01/20 87 326
801   Juna amiko 총 모음집을 활용합시다!    LEE Jungkee 2015/01/15 85 332
800   국제 에스페란토 영화제 인터넷 투표 안내    LEE Jungkee 2015/01/11 86 338
799   제 2차 이란 에스페란토 대회 안내    LEE Jungkee 2015/01/06 83 324
798   Kio okazos en Esperantujo en 2015?    LEE Jungkee 2015/01/03 28 324
797   la sepa AMO-seminario en Afriko    LEE Jungkee 2015/01/02 32 304
  NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA    LEE Jungkee 2015/01/01 77 343
795   UNESKO kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 93 327
794   Unesko kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 79 358
793   Novjara mesaĝo de prez. de UEA    LEE Jungkee 2014/12/29 90 323
792   매일 한쪽 읽기    LEE Jungkee 2014/12/24 97 351
791   자멘호프에 관한 모든 자료가 있는 누리집    LEE Jungkee 2014/12/22 90 335
790   Sinteza Historio de Rotario Internacia    LEE Jungkee 2014/12/19 27 306
789   "Oni komprenas gravecon tra proverboj !"    LEE Jungkee 2014/12/17 83 349
788    Kunlaboro inter kontinentoj, Afriko kaj Azio por nova libro    LEE Jungkee 2014/12/15 96 355
787   Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2014/12/09 31 316
786   백설공주-에스페란토판    LEE Jungkee 2014/12/09 89 375
785   50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO    LEE Jungkee 2014/12/09 27 312
784   DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO    LEE Jungkee 2014/12/09 24 297
783   Esperanto en angla lingvo    LEE Jungkee 2014/11/29 89 361
782   구글 에스페란토    LEE Jungkee 2014/11/29 85 355
781   Esperanto-movado en Maroko.    LEE Jungkee 2014/11/27 90 337
780   에스페란토 텔레비젼/ 프라하 영상    LEE Jungkee 2014/11/25 84 333

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0