'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Sinteza Historio de Rotario Internacia
LEE Jungkee  (Homepage) 2014-12-19 10:01:46, Hit : 306, Rec. : 27

Sinteza Historio de Rotario Internacia
d-ro Alejandro Gaston JANTUS, membro de RC Romo Ĉefurbo (Distrikto 2080- Italio), ĵurnalisto, prezidanto kaj respondeca direktoro de la internacia revuo “World and Pleasure” (Mondo kaj Plezuro).

Servi preter ĉia persona intereso: jen la celo de la rotarianoj. La spirito de tiu ĉi internacia asocio restis tiu de ĝia fondinto, la usona advokato Paul Percy Harris. Lia devizo estis: renkontiĝi por kunhelpi en pli bona servado al la socio. Ankoraŭ hodiaŭ amikeco kaj toleremo kuntenas la rotarianojn, kiuj en la mondo estas pli ol unu miliono. Esti membro de Rotario, do, ne estas nur status-simbolo, sed ankaŭ kaj ĉefe sindevigo por la proksimuloj.

La unua Rotaria Klubo estis fondita en Ĉikago de advokato Paul Percy Harris, kiu atingis tiun profesion doktoriĝinte en Princeton kaj laborinte en diversaj kampoj: ĵurnalisto, aktoro kaj eĉ migra komizo. Harris, naskiĝinta en Vermonto, decidis plani sian estontecon en Ĉikago, metropolo rava sed senkompata. La 23an de februaro 1905 li venigis en sian oficejon tri junajn negocistojn: Silvester Schiele, Gustavus Loehr kaj Hirma Shorey. Ali siaj tri amikoj Harris elmontris la ideon, ke oni fondu novan klubon por negocistoj, en kiu estu reprezentataj ĉiuj ekonomiaj kaj profesiaj agadkampoj de komunumo. Harris volis ĉirkaŭ si kaj ankaŭ ĉe aliaj tiun homan varmon, kiu estis malfacile trovebla en Ĉikago en tuj plumbaj jaroj. La celo devis esti servi la socion per persona engaĝo por plibonigi la komunumon, establante la principojn de senriproĉa honesteco en negocado kaj en la profesia agado kaj subtenante la tutmondan pacon. La internacieco de la klubo estis fundamenta por Harris, laŭ li nepra rimedo por plifortigi la intepopolan komprenon, ebligante kulturajn internaciajn interŝanĝojn.

La elektita devizo estis «Service above self. He profits most who serves best» (Servado super si mem. Pli multe profitas kiu servas la aliajn).

Iom post la unua kunsido estis elektita kiel nomo “Rotario”, ĉar la unuaj klubanoj kutimis kunveni vice, do rotacie, en siaj laborejoj. Kiam la nombro kreskis, oni serĉis sidejon kaj la kunvenoj iĝis “dummanĝaj”.

La membroj decidis renkontiĝi po unu fojon semajne por komuna tag- aŭ vesper-manĝo, kutime en restoracio. La koncepto de rotacio restas ĉiam valida, ĉar la oficoj alternas regule, kaj al ĝi aludas ankaŭ la insigno, kiun ĉiuj anoj rajtas kaj devas surporti en butontruo: eta dentrado, komuna, nun kiel tiam, al milionoj da homoj atingintaj la pinton de siaj profesiaj karieroj kaj engaĝitaj por socia progreso kaj por la komuna bono.

Italujo,kun la Milana Klubo – la unua fondita en nia lando – estis la sepa eŭropa lando, kiu akceptis la ideon di Paul Percy Harris, 18 jarojn post la fondo en Ĉikago de la unua Rotaria Klubo. La Rotariaj idealoj rapide disvastiĝis en Italujo: nur 2 jarojn post la fondo de la unua itala klubo, 11 estis la italaj kluboj de Rotario Internacia; inter la membroj estis ankaŭ princoj de la reĝa familio.

En la 20aj kaj 30aj jaroj, aparteno al Rotario en Italujo estis status-simbolo  por «privilegiitoj”. Ĝin atingi estis preskaŭ neeble. En 1938 tamen la agado de la asocio estis interrompita, kaj ĝi rekomenciĝis la 24an de februaro 1948, kiam okazis la unua postmilita kunveno ĉe hotelo Excelsior en Romo: ĉeestis la ĉefministro, Alcide De Gasperi. Kaj poste multaj italaj eminentuloj membriĝis.

En la lastaj jaroj Rotario laŭgrade malfermiĝis al la socio, iĝante peranto de novaj kontribuoj ideaj kaj praktikaj, ĉiam aktiva en la atento al la sociaj postuloj: de la protekto de la medio ĝis la batalo por la sano. Aparte grava estis la Rotaria kontribuo al la lukto kontraŭ poliomjelito, kiu ĝis antaŭ kelkaj jardekoj estis minaco por la infanoj de la tuta mondo. Rotario Internacia plue daŭrigas sian kampanjon por distribuado de la vakcino. La celo estas la tuta forigo de la malsano.

Ekde 1989 la organizo estas malfermita ankaŭ al la inoj, kiuj antaŭe povis membriĝi nur al Rotaract, la junulara sekcio por gejunuloj inter 18 kaj 30 jaroj. La nomo estas kombino de la vortoj ROTARy kaj ACTion.


  : Rec.   : List

809   Pri BRIKS    LEE Jungkee 2015/01/31 31 295
808   아시아 회지를 내려 받아 보시기 바랍니다. N-ro 86 (Januaro, 2015)    LEE Jungkee 2015/01/29 81 314
807   La 6-a Internacia Esperanto-Festivalo en Zaozhuang    LEE Jungkee 2015/01/28 87 327
806   10a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado    LEE Jungkee 2015/01/28 30 300
805   Vojo al 'Region-bloka movado' LEE Jungkee (estrarano de UEA pri Azia movado)    LEE Jungkee 2015/01/26 82 317
804   'Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado' .    LEE Jungkee 2015/01/26 82 352
803   Kio en Azio en 2015? (2015년도 아시아 행사 일정표)    LEE Jungkee 2015/01/23 103 389
802   Movado sen nomo--추천!    LEE Jungkee 2015/01/20 87 326
801   Juna amiko 총 모음집을 활용합시다!    LEE Jungkee 2015/01/15 85 332
800   국제 에스페란토 영화제 인터넷 투표 안내    LEE Jungkee 2015/01/11 86 338
799   제 2차 이란 에스페란토 대회 안내    LEE Jungkee 2015/01/06 83 324
798   Kio okazos en Esperantujo en 2015?    LEE Jungkee 2015/01/03 28 324
797   la sepa AMO-seminario en Afriko    LEE Jungkee 2015/01/02 32 304
796   NOVJARA MESAGHO DE LA PREZIDANTO DE UEA    LEE Jungkee 2015/01/01 77 344
795   UNESKO kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 93 327
794   Unesko kaj Esperanto    LEE Jungkee 2014/12/31 79 358
793   Novjara mesaĝo de prez. de UEA    LEE Jungkee 2014/12/29 90 323
792   매일 한쪽 읽기    LEE Jungkee 2014/12/24 97 352
791   자멘호프에 관한 모든 자료가 있는 누리집    LEE Jungkee 2014/12/22 90 336
  Sinteza Historio de Rotario Internacia    LEE Jungkee 2014/12/19 27 306
789   "Oni komprenas gravecon tra proverboj !"    LEE Jungkee 2014/12/17 83 349
788    Kunlaboro inter kontinentoj, Afriko kaj Azio por nova libro    LEE Jungkee 2014/12/15 96 355
787   Informilo de la UN-oficejo de Universala Esperanto-Asocio    LEE Jungkee 2014/12/09 31 316
786   백설공주-에스페란토판    LEE Jungkee 2014/12/09 89 375
785   50-A DATREVENO DE MONTEVIDEO    LEE Jungkee 2014/12/09 27 312
784   DEKLARO OKAZE DE LA 50-A DATREVENO DE LA REZOLUCIO DE UNESKO    LEE Jungkee 2014/12/09 24 297
783   Esperanto en angla lingvo    LEE Jungkee 2014/11/29 89 361
782   구글 에스페란토    LEE Jungkee 2014/11/29 85 355
781   Esperanto-movado en Maroko.    LEE Jungkee 2014/11/27 90 337
780   에스페란토 텔레비젼/ 프라하 영상    LEE Jungkee 2014/11/25 84 333

    : List [1][2][3] 4 [5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0