'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Oka Mezorienta Kunveno –multkontakta kun urbanoj
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-03-30 20:14:48, Hit : 255, Rec. : 38



El la ok ĝis nun okazigitaj Mezorientaj Kunvenoj (MK), tiu nun disvolviĝanta en Tunizio estas la plej granda kaj plej multnacia. Tiuj kunvenoj apartenas al la regiono en UEA nun nomata MONA – Mez-Oriento kaj Norda Afriko. Tiu rekorda MK, okazigita en la pitoreska apudmara urbo Hamameto, aŭguras spuretojn pri progreso kaj potencialo en la regiono.

La aranĝo arigis 71 aliĝintojn, sed pro lastaj eventoj, la alvenintoj nombris ĉ. 45. Unu tuta grupo estis malhelpata alveni pro nuligitaj flugoj. Tamen, la naciecoj ege buntas: Laŭ loĝlandoj: Alĝerio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Maroko, Nederlando, Rusio, Svislando, Tunizio kaj Turkio, Se enkalkuli naskiĝlandojn, aldonu Kubon, Nov-Zelandon kaj Pollandon.

Komence de la malfermo la ĉeforganizanto, s-ino Dorota Parzyszek, donis programajn, ejajn kaj praktikajn informojn. Sekvis interkona horo, laŭ iom tro ŝablona formulo, sinprezentoj diverslongaj laŭvice en rondo. Vespere, la kolektivo promenis kune al la fortikaĵo kaj malnova urbo por kune kun urbanoj festi la mondan kampanjon ‘Horo por la Tero’ – dum tiu horo la plimulto de la urban lumoj estis estingitaj.

La postan matenon ni dediĉis al vizito tagluma al tiu urbomezo, organizita kunlabore kun la tunizia asocio por la protekto de la medino (malnova urbo). Post akcepto en fama kafejo, manko de perdiĝo en la medino – nur pro la gvidado – la esperantistoj estis gastoj (kune kun pli granda nombro da urbanoj) en la sidejo de tiu protekta asocio; tie videblis foto- kaj pentraĵ-ekspozicioj kaj ampleksa bunte eksponita manĝo – plena je hejmfaritaj pladoj, tipaj ekzemple por geedziĝfestoj, do ne tiuj, kiujn spertas simplaj turistoj en hoteloj. La tuta mateno donis abundajn eblojn prezenti nin kaj nian lingvon al la urbanoj kaj aliaj vizitantoj – nia medina vizito okazis kune kun juna grupo de studentaĝaj urbanoj, kiuj spontane distris sin – kaj regalis nin –  per aŭtentikaj kantoj, ĉantoj, malfrapado kaj ululado.

Posttagmeze, malfermis la prelegan sesion Aleksandr Melnikov, kiu prezentis la vastajn eblojn por vortŝerci en Esperanto. Paralele okazis en koridora rondo tre vigla paroliga kurso sub gvido de Rafael Mateos González, hispan-devena sed plurmondangula loĝanto kaj vaganta instruisto. Li sukcesis bone aktivigi la rondon de ĉ. 20 personoj, spite ilian tre varian nivelon de lingvo-scio.  La dua prezentaĵo konigis la novan programon de UEA pri Aktivula Maturigo (AMO), laŭ lumbildoj, kiuj sumigis la programon tra 2014. Sekvis diskuto pri AMO, kiu tamen transiris al bonnivela diskutado pri plej diversaj aspektoj de la movada nuntempo – la bezono por rejunigo, la transformo de nia taskaro pro la retepoko, la rolo de UEA en movada evoluigo, la ebloj starigi projektojn kun celoj pli vastaj ol nur Esperanto (ekzemple interkulturaj studoj kaj vizitoj) por kiuj eblas altiri eksterajn rimedojn.

Pli da informoj pri Tunizio kaj la 8a MK estas troveblaj ĉe:
https://www.facebook.com/pages/Bonvenon-en-Tunizio/1440899129512807

Partoprenantoj estas invititaj meti siajn fotojn ĉe:
https://www.facebook.com/events/1422908351332054/

La kunveno daŭros tra du pliaj tagoj kaj finiĝos merkrede, la unuan de aprilo, kun turismocela ‘postkongreso’. Nova mondparto por multnacia kunvenado – malfermo al nova ekstero – alia ol tiu, kiun ni kutime konas.

(Aldonita PDF prezentas kvin fotojn el la kunveno. Teksto aprobita de la organizintoj. )

Kore


Stefan MacGill


  : Rec.   : List

839   SEULO GASTIGOS LA 102-AN UK    LEE Jungkee 2015/04/29 86 285
838   -um 공부하기    LEE Jungkee 2015/04/15 110 372
837   요코하마 에스페란토 회지를    LEE Jungkee 2015/04/09 98 334
836   Tagordo de la 7a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2015/04/07 38 283
835   KVARDEKSES JAROJ DE BUDAPEŜTA MEDICINA ESPERANTO-FAKGRUPO    LEE Jungkee 2015/04/03 41 258
834   Intervjuo de Mark Fettes    LEE Jungkee 2015/04/01 102 322
833   Esperanto-youtube    LEE Jungkee 2015/04/01 98 305
  Oka Mezorienta Kunveno –multkontakta kun urbanoj    LEE Jungkee 2015/03/30 38 255
831   Vizito al Koreio de prof.Saeed Ahmad    LEE Jungkee 2015/03/29 34 256
830   Finnlanda ekzameno    LEE Jungkee 2015/03/27 35 270
829   Buĝeto por Orienttimoro    LEE Jungkee 2015/03/23 101 288
828   Manila Declaration 1980    LEE Jungkee 2015/03/23 29 283
827   Subtenpeto: helpu al orienttimoranojn unuan fojon ĉeesti E-kongresojn    LEE Jungkee 2015/03/23 34 240
826   Raporto de elspezo 2014 de KAEM.    LEE Jungkee 2015/03/23 109 314
825   Raportaĵo de KAEM por Estrara Raporto en 2014.    LEE Jungkee 2015/03/23 31 235
824   Informoj pri azia movado    LEE Jungkee 2015/03/22 32 277
823   Jarraporto de Afriko en 2014    LEE Jungkee 2015/03/22 95 280
822   GAZK 8 Kompilejo.    LEE Jungkee 2015/03/22 24 248
821   Esperanto-Vortaro    LEE Jungkee 2015/03/22 85 366
820   JAM PLI OL 2000 ALIGHIS AL LA 100-A UK    LEE Jungkee 2015/03/12 83 338
819   Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto    LEE Jungkee 2015/03/05 29 287
818   NASK REVENAS AL NORD-KAROLINO    LEE Jungkee 2015/02/21 36 265
817   Superrigardo pri agadoj de la Afrika Komisiono en 2014    LEE Jungkee 2015/02/21 33 289
816   La 48-a Esperanto-Seminario, Tendoo    LEE Jungkee 2015/02/18 93 327
815   문장과 함께 듣는 에스페란토 방송    LEE Jungkee 2015/02/13 100 392
814   Raporto de la komisiono MONA por la jaro 2014    LEE Jungkee 2015/02/12 95 337
813   에스페란토를 배우는 20가지 이유    LEE Jungkee 2015/02/10 100 365
812   Alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60"    LEE Jungkee 2015/02/04 40 287
811   어린이를 위한 '빗물 순환' 그림 (에스페란토 판)    LEE Jungkee 2015/02/02 112 384
810   Kiel veni al Herzberg, Urbo de Esperanto    LEE Jungkee 2015/01/31 34 297

    : List [1][2] 3 [4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0