'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Subtenpeto: helpu al orienttimoranojn unuan fojon ĉeesti E-kongresojn
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-03-23 06:34:18, Hit : 254, Rec. : 37


Saluton,
en januaro 2015 mi dissendis la suban peton al diversaj listoj en Esperantujo, por kunfinanci partoprenadon de orienttimoranojn al pluraj E- kongresoj en Eŭropo. Kompreneble ne eblas sendi ilin al ĉiuj listoj, ĉar mi ne volas spami. Sed tamen eble estas iu(j) inter vi kiuj ne jam legis ĝin kaj ege ŝatus helpi ke orienttimoranoj unuan fojon spertu internaciajn kongresojn.
Intertempe la mesaĝo jam havis iom da sekvoj: Preskaŭ sufiĉas la sumo de la jam kolektita mono por du personoj. Nun mi ŝatus ke ni certigu ke efektive du povas veni kaj eĉ provi venigi trian personon.
Mi faris buĝeton (legebla ĉi-tie). Por demandoj, bv. kontakti Heidi Goes (heidi.goes (ĉe) gmail.com) sed unue legu la suban mesaĝon...
Koran antaŭdankon!
Heidi



Saluton!

Plej certe vi jam legis pri mia agado en Orienta Timoro, pro artikoloj en Esperanto en Azio (oktobro 2014), IPR (2014/4), kaj/aŭ Esperanto (ĉi-monate). Mi sukcesis instrui, disdoni librojn al bibliotekoj, aperigi artikolojn en pluraj gazetoj, renkonti du fojojn José Ramos-Horta (Nobel-premiito pri paco), kunfondi klubon kaj ricevi respondon al miaj leteroj de Xanana Gusmão, la nuna ĉefministro.  Unu el la ĝojigaj sekvoj de mia instruado estas ke dum la ĵus pasinta Aŭstralia Esperanto-Kongreso partoprenis por la unua fojo orienttimora esperantisto: Teofilo José Maria de Jesus, danke al la subteno de Melburna Esperanto-Asocio.
Nun estus bone se li kaj unu aŭ du aliaj lernantoj povus iri al Eŭropo en julio-aŭgusto kaj partopreni SES, ILEI-konferencon, UK, kaj IJK. Bedaŭrinde la salajroj de orienttimoranoj tute ne permesas ke ili pagu flugon al Eŭropo, surlokan transporton kaj la kotizojn, tranoktadojn ktp. Tamen mi certas ke la semoj kiujn mi ekplantis povos kreski nur kiam ili povos ĝui plian instruadon, kaj partopreni internaciajn kongresojn por sperti la etoson (same kiel tio okazis en 2011 kaj 2012 kun indonezianoj).Se vi volas helpi por pagi tiujn kostojn por ke por la unua fojo venu orienttimoranoj al ES, ILEI-konferencon, UK, kaj IJK, bv. ĝiri vian kontribuon al la konto 'timoro'. Pri pagmanieroj bv. vidi http://uea.org/alighoj/pagmanieroj.
Mi povas diri ke jam venis iom da mono, kaj ke nur iom pli jam povas certigi venon de unu persono sed ne jam partoprenkostojn al ĉiuj kongresoj...

Multan antaŭdankon!Heidi


  : Rec.   : List

839   SEULO GASTIGOS LA 102-AN UK    LEE Jungkee 2015/04/29 88 303
838   -um 공부하기    LEE Jungkee 2015/04/15 113 392
837   요코하마 에스페란토 회지를    LEE Jungkee 2015/04/09 102 350
836   Tagordo de la 7a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2015/04/07 40 320
835   KVARDEKSES JAROJ DE BUDAPEŜTA MEDICINA ESPERANTO-FAKGRUPO    LEE Jungkee 2015/04/03 43 279
834   Intervjuo de Mark Fettes    LEE Jungkee 2015/04/01 104 339
833   Esperanto-youtube    LEE Jungkee 2015/04/01 99 323
832   Oka Mezorienta Kunveno –multkontakta kun urbanoj    LEE Jungkee 2015/03/30 40 273
831   Vizito al Koreio de prof.Saeed Ahmad    LEE Jungkee 2015/03/29 36 276
830   Finnlanda ekzameno    LEE Jungkee 2015/03/27 36 288
829   Buĝeto por Orienttimoro    LEE Jungkee 2015/03/23 103 311
828   Manila Declaration 1980    LEE Jungkee 2015/03/23 32 308
  Subtenpeto: helpu al orienttimoranojn unuan fojon ĉeesti E-kongresojn    LEE Jungkee 2015/03/23 37 254
826   Raporto de elspezo 2014 de KAEM.    LEE Jungkee 2015/03/23 114 337
825   Raportaĵo de KAEM por Estrara Raporto en 2014.    LEE Jungkee 2015/03/23 33 251
824   Informoj pri azia movado    LEE Jungkee 2015/03/22 35 296
823   Jarraporto de Afriko en 2014    LEE Jungkee 2015/03/22 100 305
822   GAZK 8 Kompilejo.    LEE Jungkee 2015/03/22 26 265
821   Esperanto-Vortaro    LEE Jungkee 2015/03/22 88 386
820   JAM PLI OL 2000 ALIGHIS AL LA 100-A UK    LEE Jungkee 2015/03/12 85 356
819   Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto    LEE Jungkee 2015/03/05 32 304
818   NASK REVENAS AL NORD-KAROLINO    LEE Jungkee 2015/02/21 40 281
817   Superrigardo pri agadoj de la Afrika Komisiono en 2014    LEE Jungkee 2015/02/21 36 307
816   La 48-a Esperanto-Seminario, Tendoo    LEE Jungkee 2015/02/18 94 347
815   문장과 함께 듣는 에스페란토 방송    LEE Jungkee 2015/02/13 102 411
814   Raporto de la komisiono MONA por la jaro 2014    LEE Jungkee 2015/02/12 97 356
813   에스페란토를 배우는 20가지 이유    LEE Jungkee 2015/02/10 102 382
812   Alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60"    LEE Jungkee 2015/02/04 56 307
811   어린이를 위한 '빗물 순환' 그림 (에스페란토 판)    LEE Jungkee 2015/02/02 114 411
810   Kiel veni al Herzberg, Urbo de Esperanto    LEE Jungkee 2015/01/31 35 313

    : List [1][2] 3 [4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0