'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-03-05 06:54:50, Hit : 285, Rec. : 29

Jubileaj eventoj dum APERo-9
Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto
4 Marto 2015 de AlKo
Louis de BeaufrontNia trezoro

La voĉdonado de 1894 dividis kaj krizigis la esperantistaron, la ĉeso de Esperantisto (1895) lasis la adeptojn de l’ nova lingvo sen la sola komuna ligilo, kaj la malaktiviĝo de la lingvoaŭtoro Zamenhof (1896-97) faris la situacion preskaŭ senespera. Unu post unu fermiĝis la pioniraj societoj…

Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la rusa Societo “Espero” estis mortanta kaj la klubo en Upsal, ĝi ankaŭ tre malforta, ne povis plu daŭrigi la eldonadon de nia organo “Lingvo Internacia”. Tamen tiuj ĉi grupoj prezentis la plej bonan parton de niaj fortoj, kaj estis la solaj postvivintoj de l’ grupoj, pli malpli efemeraj, kiujn ni estis posedintaj. Per ili oni divenas la staton de l’ Esperantistoj izolitaj. Senkuraĝigitaj, senigitaj je ĵurnalo, kaj sekve ne havantaj plu ligilon, ni estis en morta danĝero. Tial doktoro Zamenhof sin turnis al Francujo, kiu jam estis pruvinta sian sindonemon al la afero, kaj li insiste petis, ĉirkaŭ la fino de 1897, ke ni eldonu almenaŭ folieton iom anstataŭontan “Lingvo Internacia”n, kiu tiam estis malaperanta.[1]

– skribis Louis de Beaufront [Bofrón] pri la senglora fino de la unua periodo de la historio de Esperanto.

Lia biografio estas malklara, interalie, pro liaj propraj nedokumentitaj (mis)informoj (deveno, nomo, nobeleco, vivo en Hindio ktp).

Laŭ informoj, kiujn ne ĉiuj centprocente akceptas, li naskiĝis la 3an de oktobro 1855 kiel Louis Eugène Albert Chevreux en Parizo (aŭ en Sivry-Courtry apud Melun) kiel filo de neriĉa francino kaj de nekonato, kiun li prezentis francdevena nobelo brita. Fine de la 1870aj jaroj li eklaboris kiel hejma instruisto ĉe riĉaj familioj, interalie, ĉe la familio Bertrand (Rumont apud Fontainebleau), ĉe grafo de Lavallière (Saint-Sulpice, apud Tuluzo) kaj ĉe grafo de Maigret (Epernay, dep. Marno). Ekde 1887 li uzis la aristokratecan nomon de Beaufront, kaj ekde 1901 nomis sin markizo.

Eble, Beaufront (№46 en la Adresaro) ne estis la unua esperantisto en Francio, ĉar ankaŭ Auguste Demonget kaj Raphaël Blanchard estis proponitaj por tiu rolo, sed certe li estis la unua Esperanto-aktivulo franca. Pro Esperanto li rezignis sian lingvoprojekton Adjuvanto (laŭ liaj propraj vortoj). Beaufront varbis abonantojn por La Esperantisto k promesintojn por la Adresaro, verkis artikolojn por La Esperantisto kaj en unu el ili proponis verdan stelon kiel la simbolon de Esperanto. En 1892 li reverkis la Zamenhofan libron france, en 1893 tradukis romkatolikan preĝlibron kaj eldonis ĝin kun la helpo de la ĉefepiskopo de Reims.

Tiujn faktojn pri lia aktivado kompletigas Gaston Waringhien:

Bedaŭrinde, lia karaktero ne egalis liajn altnivelajn sciojn; li estis, funde, ordonema kaj dogmema, sed kaŝis tiun aŭtokratecon sub la ŝajnoj de ia jezuita humileco; inter li kaj la vero regadis kvazaŭ familia malkonkordo. Majstro en la arto de la dusencaj frazoj, de la trompaspektaj formuloj, de la evitemaj respondoj, li pasigis sian vivon en skriba batalo kontraŭ atencantaj herezuloj, neniam citante rekte la celaton, kaj aludante la faktojn kaj la homojn nur oblikve, preskaŭ hipokrite. Sed plej grava estis lia fantaziemo, kiun pli severaj nomus mensogemo; eĉ pri la plej sensignifaj aferoj de la ĉiutaga vivo, oni ne povis fidi lian raporton; la realo alprenis, tra lia cerbo, fremdajn kolorojn; la psikiatroj vidus en li perfektan tipon de mitomaniulo. Kaj tiu lerninto ĉe jezuita kolegio estis kapabla je surdaj, harditaj, senpardonaj malamoj, kiuj fojfoje liberiĝis en liaj privataj leteroj, per vulgaraj, malnoblaj insultoj.[2]

kaj priskribo de Roland Jossinet:

Ĉie, oni longatempe memoradis de Beaufront kiel tre afablan viron, agrable konversacieman; lia sinteno estis vere nobeleca, duberuĝaj malmultaj haroj – poste blankaj – kronis lian kapon, barbeto, nazumo; li parolis laŭ tute pastra maniero per voĉo akuta, en kiu oni estus eble povinta diveni iom da ambicio. <…> li perfekte sciis doni al si dignan personecon kaj fortan aŭtoritatecon, kio estis tre utila por la seriozeco kaj la sukceso de la juna Esperanto-propagando.[3]

Beaufront akiris fidon de Zamenhof pro la rezigno pri Adjuvanto, lingva kompetenteco kaj kontraŭreformemo, kaj, kun la beno de la Majstro li ekgvidis la movadon, pli ĝuste – li fondis novan movadon ekster la vegetanta resto de pioniroj en la okcidento de Ruslando.

En januaro 1898 Beaufront fondis la Societon por la Propagando de Esperanto (SPPE, Société pour la Propagation de l’Espéranto) kaj ĝian dulingvan organon L’Espérantiste. Li komprenis, ke la homfratigaj ideoj de la slavaj kaj judaj pioniroj ne povas progresigi Esperanton en Eŭropo kaj preferis silenti pri reunuiĝo de l’ homaro kaj pri paciga rolo de Esperanto por eviti akuzojn pri la duobla utopio lingva kaj idea. Li akcentis la lingvajn ecojn kaj la praktikan utiligeblon de la internacia lingvo.

Por promocii Esperanton, Beaufront decidis varbi influajn personojn. Kaj li sukcesis. Inter liaj varbitoj (kaj inter varbitoj de liaj varbitoj) estis profesoroj, redaktoroj, verkistoj, sciencistoj, politikistoj, juristoj, eĉ nobeloj. Inter la novgeneraciaj esperantistoj estis: universitata rektoro kaj filozofo Émile Boirac; profesoroj Carlo Bourlet kaj Théophile Cart, generalo Hippolyte Sebert k. m. a.

La dulingveco de L’Espérantiste ebligis al eŭropaj kleruloj esti informitaj pri Esperanto. SPPE kreskis rapide, ĝi okazigis kursojn kaj starigis filiojn, kaj fine de 1902 al ĝi kotizis ĉ. 1 mil 800 personoj, inkluzive de 380 nefrancoj.

BeaufrontLia organiza laboro ne ombris la prilingvan. En 1900 aperis liaj Esperanta-franca vortaro kaj Commentaire sur la Grammaire de la Langue Internationale Esperanto – la plej aŭtoritata gramatiko de Esperanto. Zamenhof konfidis al Beaufront tralegi en la monda ekspozicio en Parizo (1900) sian raporton Esenco kaj estonteco de Lingvo Internacia.

BeaufrontEn julio 1901 Bourlet aranĝis kontrakton inter Zamenhof kaj la fama Pariza eldonejo Hachette & Cie. Laŭ tiu kontrakto Hachette komencis eldonadon de Kolekto Aprobita de d-ro Zamenhof. Beaufront reprezentis Zamenhofon ĉe Hachette, kiu ne deziris rekte rilati kun orienteŭropa nekonato. Per tio Beaufront ricevis la povon kontroli la Esperantan literaturon kaj ankaŭ procentaĵon de ĉiu vendata libro.

BeaufrontSPPE en 1903 ŝanĝis sian titolon al SFPE (Societo Franca por Propagando de Esperanto), kaj ĝia membraro daŭre kreskis: 2543 en 1903, 3619 en 1904, 4052 en 1905. En tiu jaro funkciis en Francio 102 lokaj grupoj, okazis 144 kursoj de Esperanto. Precipe aktiva estis la Pariza grupo, kiun prezidis Bourlet.

Esperanto penetris el Francio en la franclingvajn Belgion kaj Svislandon, poste en Italion, Hispanion, Brition… Multiĝis la nombro da lokaj grupoj. Kiam Beaufront ekagis, da ili estis 6, sed 44 en 1902, 113 en 1903, 186 en 1904. En 1900 aperis en Esperanto nur du gazetoj (L’Espérantiste kaj Lingvo Internacia), sed en junio 1905 ekzistis jam ĉirkaŭ tridek gazetoj.

Danke al la lerta propagando, redaktado de L’ Espérantiste kaj al siaj verkoj, Louis de Beaufront ricevis la popolan nomon “la dua patro de Esperanto”. Sed dum la popolo admiris sian duan patron, ties pozicio ŝanceliĝis, ĉar la nova generacio de aktivuloj – profesoroj, redaktoroj, sciencistoj – havis pli da organizaj kapabloj kaj socia influo ol la hejma instruisto kun dubinda nobeleco. Pro insisto de Bourlet en 1903 Beaufront perdis la fidon de Hachette, kiu ekuzis la servojn de Bourlet. Jarfine la du ekskolegoj ĉesigis la interrilatojn.

La situacio precipe akriĝis en 1905, kiam Hachette malpermesis al Presa Esperantista Societo (PES) eldoni grandan francan-Esperantan vortaron surbaze de la vortaro de Beaufront, planita por eldono ĉe Hachette kaj aprobita de Zamenhof. Cart, gvidanto de PES kaj vicprezidanto de SFPE, helpe de Paul Fruictier ekkampanjis kontraŭ la monopolemo de Hachette, do kontraŭ Bourlet kaj nerekte kontraŭ Zamenhof.

Pro la malkonkordoj inter la gvidantoj Zamenhof proponis fondi Tutmondan Ligon Esperantistan en la unua mondkongreso esperantista en Bulonjo-ĉe-Maro (aŭgusto 1905), tamen tie neniu solvo estis trovita. Beaufront, kiu kontraŭis la ideon pri la Ligo, eĉ ne venis al la kongreso. Zamenhof vizitis lin, sed neniu el ili poste informis, pri kio ili interparolis.

Ĉi tiu sekreta renkontiĝo donis al Zamenhof sufiĉe da pensmaterialo, kaj post la kongreso en septembro 1905 Zamenhof skribis al Bourlet, ke li “fine trovis la fonton de ĉiuj malpacoj, atakoj, suspektoj, kaŝate disvastigataj falsaj famoj k.t.p., kiuj en la lasta tempo donis tiom multe da maljustaj ofendoj, tiel erarigis la publikan opinion de la tuta esperantistaro kaj enportis tiel grandan malordon en nian aferon”[4]. Kaj en la sekva letero kun la moto “Konfidencie!!” li klarigis, ke tiu fonto estas ne Cart kaj Fruictier, sed Beaufront.

Siaflanke Beaufront en L’Espérantiste oponis ne nur la organizajn strebojn de Zamenhof, sed ankaŭ ties socireligian doktrinon, kiu aperis komence de 1906 kiel hilelismo-homaranismo. Unue, li, romkatoliko, ne povis akcepti la bizarajn teozofiajn kaj kultajn ideojn de l’ homaranismo. Due, li protestis kontraŭ la Zamenhofa aserto, ke Esperanto kaj la homaranismo estas parencaj, kaj emfazis, ke “Esperanto estas nek partio, nek religio, nek sistemo societa aŭ filozofia, sed pura lingvo, nur lingvo <…>. Fari el ni, pli aŭ malpli, la realigistojn de religia kunfandiĝo, de novaj filozofismo aŭ socialismo estas grandega nesingardo”[5]. Trie, li insistis, ke Zamenhof restu por la mondo nur kiel la aŭtoro de Esperanto, ne kiel aŭtoro kaj protektanto de religia kreaĵo, ĉar “li estas kvazaŭ la enkorpiĝo de l’ esperantistoj, laŭ kiu oni kreas imagon pri la tuta esperantistaro”.

Laŭ Waringhien:

Tiu ĉi – evidente profunda – ofendo, farita de la Homaranisma afero al liaj katolikaj sentoj, por la unua fojo kontraŭstarigis Beaufront al Zamenhof en publika k akra opozicio.[6]

Post la polemiko en L’Espérantiste la du patroj renkontiĝis en Ĝenevo, kie la 27an de aŭgusto – la 5an de septembro 1906 okazis la 2a Universala Kongreso de Esperanto. En la ferma ceremonio okazis kurioza sceno: Beuafront sur la podio rakontis, ke li vizitis la faman filozofon Ernest Naville, kiu esprimis sian admiron pri Esperanto, kaj ke ili interkisiĝis ĉe la adiaŭo. Laŭ li, Naville dufoje kisis lin, kaj Beaufront publike transdonis la duan el la kisoj al d-ro Zamenhof en jena maniero:

Tiam la doktoro kaj S-ro de Beaufront sin interkisas kelkajn fojojn kaj interpremas longe, en nedireblaj aplaŭdado kaj aklamado.[7]

Ĉi tiu kiso restis en la historio de Esperanto kiel “Judasa kiso”.

Sen informi Zamenhofon, Beaufront fine de 1906 aliĝis al la teamo okupiĝanta pri reformado de Esperanto kaj proponis al la sekretario de la Delegacio por Alpreno de Internacia Helplingvo, Louis Couturat, utiligi Adjuvanton. Couturat faris sian reformprojekton de Esperanto kaj donis ĝin por redaktado al Beaufront. En majo 1907 Beaufront redaktis la projekton de Cuoturat kaj subskribis ĝin “Ido”.

La Komitato de la Delegacio kunvenis en oktobro 1907 en Parizo por elekti la plej taŭgan lingvon. Al la sesio estis invititaj la aŭtoroj de la ĉefaj lingvoj. Zamenhof ne venis kaj delegis Beaufront-on reprezenti Esperanton.

La 24an de oktobro la Komitato elektis Esperanton kun kondiĉo de modifoj efektivigotaj de la Konstanta Komisiono en la direkto difinita per la konkludoj de l’ Raporto de la Sekretarioj kaj per la projekto de Ido. Beaufront “pro sia speciala kompetenteco” estis kooptita kiel ano de la sespersona Konstanta Komisiono. Kompromisa solvo inter la reformistoj kaj esperantistoj ne estis trovita. Komenciĝis nova krizo, poste nomita Ido-skismo.

En la maja nomero de L’Espérantiste (1908) Beaufront identigis sin kun Ido, kvankam la reala Ido estis Couturat. En septembro li demisiis la prezidantecon kaj membrecon de SFPE – la plej granda kaj aktiva esperantista asocio en la mondo. L’Espérantiste – la plej influa gazeto esperantista – poste idistiĝis kaj ŝanĝis la titolon.

La 26 lastajn jarojn de sia vivo Beaufront loĝis en la vilaĝo Grivesnes apud Amiens. Li verkis plurajn gravajn lingvistikajn kaj didaktikajn studojn pri Ido, sed restis malestimata de la esperantistoj kiel personigo de perfido.

Louis de Beaufront mortis la 8an de januaro 1935 en Thézy-Glimont (apud Amiens) pro pulma sang-alfluo. Entombigita en Marestmontiers.

Referencoj

1. Zamenhof L. Leteroj de L.-L. Zamenhof. Vol. 1 / Komp., koment. Gaston Waringhien. Paris, 1948, p. 4-5. [Poste: LZ]

2. LZ 1, p. 5-6.

3. Jossinet R. La franca savinto de Esperanto // Gonin H., Amouroux J. Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. Vol 1. Paris: UFE, 1998, p. 45.

4. Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. Vol. 2 / [Komp. Itô Kanzi]. Tokyo, 1990, p. 1581.

5. L’Espérantiste, 1906, №3, p. 66.

6. LZ 1, p. 278.

7. LZ 1, p. 290.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2015).

Oni povas represi la supran tekston nur kun la permeso de la atŭoro.

© Aleksander Korĵenkov 2015.

Konstanta referenco


  : Rec.   : List

839   SEULO GASTIGOS LA 102-AN UK    LEE Jungkee 2015/04/29 86 283
838   -um 공부하기    LEE Jungkee 2015/04/15 109 366
837   요코하마 에스페란토 회지를    LEE Jungkee 2015/04/09 98 333
836   Tagordo de la 7a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2015/04/07 38 283
835   KVARDEKSES JAROJ DE BUDAPEŜTA MEDICINA ESPERANTO-FAKGRUPO    LEE Jungkee 2015/04/03 41 258
834   Intervjuo de Mark Fettes    LEE Jungkee 2015/04/01 102 318
833   Esperanto-youtube    LEE Jungkee 2015/04/01 98 301
832   Oka Mezorienta Kunveno –multkontakta kun urbanoj    LEE Jungkee 2015/03/30 38 255
831   Vizito al Koreio de prof.Saeed Ahmad    LEE Jungkee 2015/03/29 34 256
830   Finnlanda ekzameno    LEE Jungkee 2015/03/27 35 269
829   Buĝeto por Orienttimoro    LEE Jungkee 2015/03/23 101 286
828   Manila Declaration 1980    LEE Jungkee 2015/03/23 29 283
827   Subtenpeto: helpu al orienttimoranojn unuan fojon ĉeesti E-kongresojn    LEE Jungkee 2015/03/23 34 240
826   Raporto de elspezo 2014 de KAEM.    LEE Jungkee 2015/03/23 108 313
825   Raportaĵo de KAEM por Estrara Raporto en 2014.    LEE Jungkee 2015/03/23 31 235
824   Informoj pri azia movado    LEE Jungkee 2015/03/22 32 277
823   Jarraporto de Afriko en 2014    LEE Jungkee 2015/03/22 94 278
822   GAZK 8 Kompilejo.    LEE Jungkee 2015/03/22 24 248
821   Esperanto-Vortaro    LEE Jungkee 2015/03/22 85 362
820   JAM PLI OL 2000 ALIGHIS AL LA 100-A UK    LEE Jungkee 2015/03/12 83 335
  Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto    LEE Jungkee 2015/03/05 29 285
818   NASK REVENAS AL NORD-KAROLINO    LEE Jungkee 2015/02/21 36 265
817   Superrigardo pri agadoj de la Afrika Komisiono en 2014    LEE Jungkee 2015/02/21 33 289
816   La 48-a Esperanto-Seminario, Tendoo    LEE Jungkee 2015/02/18 93 326
815   문장과 함께 듣는 에스페란토 방송    LEE Jungkee 2015/02/13 100 391
814   Raporto de la komisiono MONA por la jaro 2014    LEE Jungkee 2015/02/12 95 336
813   에스페란토를 배우는 20가지 이유    LEE Jungkee 2015/02/10 100 361
812   Alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60"    LEE Jungkee 2015/02/04 40 287
811   어린이를 위한 '빗물 순환' 그림 (에스페란토 판)    LEE Jungkee 2015/02/02 112 382
810   Kiel veni al Herzberg, Urbo de Esperanto    LEE Jungkee 2015/01/31 34 296

    : List [1][2] 3 [4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0