'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60"
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-02-04 23:52:25, Hit : 263, Rec. : 35

Alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60"

Estimata Korea Esperanto-Asocio,​

Estimata Korea Esperanto-Junularo,

     En decembro 1954, en sia Ĝenerala Konferenco en Montevideo, Unesko akceptis la faman rezolucion, per kiu gi agnoskis la kontribuojn de Esperanto al ĝiaj agadkampoj (edukado, scienco kaj kulturo).

    UEA nun alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60," por marki tiun signifan datrevenon kaj por elstarigi la rimarkindan progreson de la lingvo sur tiuj kampoj en la lastaj 60 jaroj.  Ni antaŭvidas, ke tra la jaro okazos diversaj projektoj kaj eventoj kun aparta atento al la eduka, scienca kaj kultura valoroj de Esperanto. Temas iusence pri tutmonda kultur-festivalo kiu disvolvigos en multaj diversaj formoj kaj lokoj.

   Kiel via propra asocio povos kontribui al tiu ĉi unika evento? Nu, unuavice, per retrorigardo al la pintaj atingajoj de la lastaj jardekoj sur via faka tereno aŭ en via lando. Pensu ekzemple pri kontribuoj al la originala kaj tradukita E-literaturo, pri alispeca kultura kaj scienca agado, pri elstaraj instruistoj kaj kursoj, pri la uzado de Esperanto sur novaj terenoj, pri la rolo de la amaskomunikiloj (radioj, podkastoj ks.), pri la Interreto. Kiel vi povus resumi tiujn ses jardekojn por la novaj generacioj, kiuj ne travivis ilin? Kiuj laŭ vi estas la plej notindaj kaj neforgesendaj atingajoj de tiu periodo? Kiel teni ilin vivantaj kaj alireblaj por la nuntempo.

   Due, kiajn aranĝojn vi povas antaŭvidi por la Montevideo-jaro, kies kulmino estos sendube la 100a Universala Kongreso en Lillo, sed kiu povos ampleksi pliajn eventojn kaj projektojn ĝis la fino de la jaro 2015? Ĉu eblas marki la Jaron per speciala seminario, kultura programo, kurso aŭ preleg(ar)o, aŭ per eldono de artikolserio, retpaĝaro, libro aŭ podkasto? Ĉu eblus kunmeti intervjuojn pri la lastaj 60 jaroj kun esper­antistaj veteranoj kaj aktualaj gvidantoj?

   La Jaro servu por konsciigi/klerigi membrojn de la E-komunumo pri niaj tradicioj kaj atingajoj, por stimuli la organizadon de novtipaj aranĝoj kaj projektoj, kaj por montri tiujn atingajojn al ne­esperantista publiko, aparte informante kaj invitante Unesko-respondeculojn al la koncernaj eventoj. La informoj divastigu ne nur en E-revuoj, sed ankaŭ ĉe televidkanaloj, radiostacioj kaj retradioj - ne sole E-lingvaj.

   Por kontribui al la realigo kaj kunordigo de la Jaro, ni petas, ke via asocio ĝis la mezo de oktobro elektu respondeculon kaj anoncu tiun al ni. Ni antaŭvidas, ke el la reciproka informado kaj kunplanado de aktivuloj el la tuta mondo la Jaro povos ludi unikan rolon en nia kultura evoluo. Tiu procezo jam nun komencigas, do ni petas vin senprokraste elekti vian propran reprezentanton en tiu procezo.

   Aparta artikolo kun pliaj detaloj pri la Jaro „Montevideo 60” aperas en la oktobra numero de la revuo „Esperanto”.

Atendante vian baldaŭan reagon  

kore vin salutas,

       Mark Fettes, prezidanto de UEA

       Barbara Pietrzak, UEA-estrarano pri la Jaro „Montevideo 60”


  : Rec.   : List

839   SEULO GASTIGOS LA 102-AN UK    LEE Jungkee 2015/04/29 83 265
838   -um 공부하기    LEE Jungkee 2015/04/15 105 345
837   요코하마 에스페란토 회지를    LEE Jungkee 2015/04/09 94 307
836   Tagordo de la 7a Junulara Seminario de Esp-o    LEE Jungkee 2015/04/07 33 254
835   KVARDEKSES JAROJ DE BUDAPEŜTA MEDICINA ESPERANTO-FAKGRUPO    LEE Jungkee 2015/04/03 35 227
834   Intervjuo de Mark Fettes    LEE Jungkee 2015/04/01 96 296
833   Esperanto-youtube    LEE Jungkee 2015/04/01 93 277
832   Oka Mezorienta Kunveno –multkontakta kun urbanoj    LEE Jungkee 2015/03/30 35 225
831   Vizito al Koreio de prof.Saeed Ahmad    LEE Jungkee 2015/03/29 31 236
830   Finnlanda ekzameno    LEE Jungkee 2015/03/27 32 248
829   Buĝeto por Orienttimoro    LEE Jungkee 2015/03/23 86 255
828   Manila Declaration 1980    LEE Jungkee 2015/03/23 26 256
827   Subtenpeto: helpu al orienttimoranojn unuan fojon ĉeesti E-kongresojn    LEE Jungkee 2015/03/23 30 217
826   Raporto de elspezo 2014 de KAEM.    LEE Jungkee 2015/03/23 98 285
825   Raportaĵo de KAEM por Estrara Raporto en 2014.    LEE Jungkee 2015/03/23 27 214
824   Informoj pri azia movado    LEE Jungkee 2015/03/22 27 245
823   Jarraporto de Afriko en 2014    LEE Jungkee 2015/03/22 83 256
822   GAZK 8 Kompilejo.    LEE Jungkee 2015/03/22 21 223
821   Esperanto-Vortaro    LEE Jungkee 2015/03/22 82 341
820   JAM PLI OL 2000 ALIGHIS AL LA 100-A UK    LEE Jungkee 2015/03/12 76 306
819   Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto    LEE Jungkee 2015/03/05 26 265
818   NASK REVENAS AL NORD-KAROLINO    LEE Jungkee 2015/02/21 31 238
817   Superrigardo pri agadoj de la Afrika Komisiono en 2014    LEE Jungkee 2015/02/21 30 263
816   La 48-a Esperanto-Seminario, Tendoo    LEE Jungkee 2015/02/18 87 302
815   문장과 함께 듣는 에스페란토 방송    LEE Jungkee 2015/02/13 95 365
814   Raporto de la komisiono MONA por la jaro 2014    LEE Jungkee 2015/02/12 91 313
813   에스페란토를 배우는 20가지 이유    LEE Jungkee 2015/02/10 96 337
  Alvokas al komuna festado de la Jaro "Montevideo 60"    LEE Jungkee 2015/02/04 35 263
811   어린이를 위한 '빗물 순환' 그림 (에스페란토 판)    LEE Jungkee 2015/02/02 105 356
810   Kiel veni al Herzberg, Urbo de Esperanto    LEE Jungkee 2015/01/31 30 271

    : List [1][2] 3 [4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0