'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: 1. Regularo de la programo “Ni semas”
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-08-19 07:03:12, Hit : 235, Rec. : 32

1. Regularo de la programo  “Ni semas”
Celoj
La subvenciprogramo Ni semas celas subteni etajn projektojn de unuopuloj, kluboj, E-centroj, Landaj aŭ Fakaj Asocioj aŭ aliaj grupiĝoj, kiuj kontribuas en konkreta maniero al la realigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiuj daŭras relative mallonge, kaj kiuj malmulte kostas.

Financado
La buĝeto por la programo estas aparte indikita kadre de la ĉapitro “Movada Evoluigo” en la ĝenerala buĝeto de UEA, ekde la buĝeto por la jaro 2016. La buĝeto ebligu minimume kvar subvenciojn po €100, sed povas esti pli alta.

Petoj
Petojn oni faras per formularo, al kiu oni rajtas aldoni suplementajn dokumentojn. La formularo estas elŝutebla el la retejo de UEA kaj eventuale ankaŭ plenigebla enrete. Petoj devas esti senditaj elektronike aŭ per papera poŝto al la Centra Oficejo. Alvenintaj petoj estos pritaksataj post la plej proksima limdato laŭ trimonata ritmo: la 31a de marto, la 30a de junio, la 30a de septembro kaj la 31a de decembro.

Pritaksado, rekomendoj, kaj decidoj
La pritaksan kaj administran laboron plenumos juĝkomisiono konsistanta el tri anoj de la Konsilio de UEA. Ĝi rajtas peti de kandidatoj suplementajn informojn, kaj ankaŭ konsiliĝi kun aliaj homoj pri siaj pritaksoj. Ene de 21 kalendaraj tagoj post ĉiu limdato, la komisiono sendas al la Ĝenerala Sekretario de UEA sian rekomendon. Ĝi rajtas rekomendi subvencii neniun projekton, nur unu projekton, aŭ pli ol unu projekton. En tiu lasta kazo, ĝi prezentu kialojn por la donado de pli ol unu subvencio, aŭ motivojn por elekti inter la kandidatoj. La finan decidon faras la Estraro de UEA, laŭeble rapide post ricevo de la rekomendo.

Postraportado
Pri ĉiu subvenciita projekto, la proponinto sindevontigas raporti pri la disvolviĝo kaj rezultoj ene de monato post ĝia kompletigo. Se projekto daŭras pli ol ses monatojn, la proponinto devas koncize raporti pri la progreso ĉiun sesan monaton ekde la aljuĝo de la sumo. Manko de raporto, post ripeta atentigo, povus sekvigi repostulon de la donita subvencio.

Akceptita de la Estraro de UEA en majo 2015. Ĝi fariĝas Estrara Regularo.


  : Rec.   : List

869   Formularo por peti financan subtenon de la programo Ni semas    LEE Jungkee 2015/08/19 94 291
  1. Regularo de la programo “Ni semas”    LEE Jungkee 2015/08/19 32 235
867   Programo Ni semas -- klarigoj    LEE Jungkee 2015/08/19 26 227
866   Kongreso de Tyûgoku kaj Sikoku 2015    LEE Jungkee 2015/08/19 95 269
865   Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon? -Afriko    LEE Jungkee 2015/08/18 25 195
864   3-a Sudazia seminario de Esperanto-Aliĝilo    LEE Jungkee 2015/08/17 87 250
863   Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE    LEE Jungkee 2015/08/16 28 211
862    3a Sud-Azia Seminario en Sxrilanko    LEE Jungkee 2015/08/16 105 299
861   Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon?    LEE Jungkee 2015/08/13 27 202
860   Bele raportita de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA pri la ferma ceremonio de...    LEE Jungkee 2015/08/09 24 228
859   세계 에스페란토 협회 기관지 8월호 (Aŭgusta numero de UEA)    LEE Jungkee 2015/07/08 632 1032
858   Ostenda ILEI-mendilo    LEE Jungkee 2015/07/07 103 327
857   제 100차 세계 에스페란토 대회 한국어판 홍보 자료    LEE Jungkee 2015/07/05 87 345
856   제 279기 에스페란토 수강을 환영합니다.    LEE Jungkee 2015/06/30 94 306
855   1-a Oomoto-Kurso per Esperanto    LEE Jungkee 2015/06/29 96 318
854   Nubo 의 에스페란토 블로그    LEE Jungkee 2015/06/24 94 318
853   En Esperanto. Artikolo de S-ro Zeon.    LEE Jungkee 2015/06/21 32 250
852   전경덕 역사 연구가의 글 ㅡ한무협 문선집에서    LEE Jungkee 2015/06/21 89 623
851   Trilanda Kongreso de Esperanto kaj Somerkursaro'    LEE Jungkee 2015/06/12 120 323
850   호주 언어 축제 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2015/06/12 97 333
849    Paroliga Kurso en OraPonto    LEE Jungkee 2015/05/30 102 332
848   한국 청년을 위한 참가 추천 중국, 일본모임    LEE Jungkee 2015/05/30 108 350
847   Kio okazos en Azio en la jaroj 2015 - 2017 ?    LEE Jungkee 2015/05/30 99 349
846   중국 청두 합숙 가입서및 주소    LEE Jungkee 2015/05/30 106 362
845   Skribaĵo en Libera Folio pri Kongresejo    LEE Jungkee 2015/05/24 101 311
844   에스페란토 사전 설치    LEE Jungkee 2015/05/23 94 522
843   En 2015 NASK revenas al Universitato William Peace    LEE Jungkee 2015/05/18 94 302
842   Esperanto (ĉi tiu grupo): www.facebook.com/groups/esperanto.grupo    LEE Jungkee 2015/05/16 42 260
841   Plurlingvula renkontiĝo en Berlino    LEE Jungkee 2015/05/08 39 255
840   Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado    LEE Jungkee 2015/04/30 36 263

    : List [1] 2 [3][4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0