'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon? -Afriko
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-08-18 07:45:54, Hit : 115, Rec. : 11


Raporto pri la progreso de la akvo-projekto en Kalima.

Dum la grandioza 100-jara Universala Kongreso en Lille, Manfred Westermayer kaj mi dufoje prezentis la akvo-projekton: dum la Movada Foiro kaj dum la jarkunveno de AVE.


Oni persone kontribuis al ni 995 eŭrojn. Ĉu aliaj enpagis kontribuojn en la UEA-konton de AVE, kiu estas avex-z, ni ne jam scias pri tio. La plej grandan kontribuon (500 eŭroj) donacis Esperantistoj de Ŭonbulismo, kiu estas membroj de korea devena religia eklezio .
Tamen ĉiuj grandaj aŭ malgrandaj kontribuoj kaj apogaj vortoj kuraĝigis/as/os nin.

Nome de Kamparana Solidareco mi elkore dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kontribuontoj.

Oni demandis nin pri la jenaj temoj:
Ĉu la akvo-projekto estas ankaŭ favora al Esperanto?

Etienne Katchelewa la prezidanto de Kamparana Solidareco kaj sia plej proksima kunlaboranto Alphonse Waseka estas Esperantistoj.


Etienne maldekstre Alphonse dekstre ĉe la malsanulejo, kiu ricevis puran akvon en 2013.

Esperanto estas nia laborlingvo.
Etienne kaj Alphonse loĝante en DR-Kongolando, kaj Manfred kaj mi loĝante en diversaj eŭropaj landoj kredas je la ideo de la ronda familio.
Ĝis nun Etienne estas verŝajne la sola Esperantisto en Kalima; Alphonse loĝante en Goma instruas la lingvon.
La helpo de Esperantistoj certe donas kaj donos al ne-Esperantistoj tie la konscion, ke Esperantisto estas bona afero.
Poste sed ne promese ni esperu, ke multe da Kalimanoj eklernu Esperanton.


Kial la DR-Kongolanda registraro ne respondecas pri la akvo-provizo?

La akvo-provizo en DR-Kongolando estas la respondeco de la sendepende de la registraro-firmao/ organizo Regideso.
Laŭ la informado de Alphonse tiu iomete aktiviĝas en Goma, sed nek en Kalima nek en aliaj partoj de Maniema Provinco.

El persona vidpunkto mi tre ege indignas pri la afero. Monstre estas, ke oni postulas al privataj personaj, ke ili apogu de propra poŝo la provizon de io, kiun ĉiuj homoj en la tuta mondo rajtus ricevi. Tamen la fakto estas, ke mankas al 358 milionoj da homoj nur en Afriko la aliro al pura akvo. Ni ne povas helpi ĉiujn el ili, sed ni kapablas helpi kelkajn el ili - ekzemple la 136,000 homojn en Kalima. Laŭ mia opinio, ni ne fermu la okulojn aŭ la orelojn, kiam ili petas al ni la helpon.

Post la konstruo de la akvo-kranaro, kiu respondecas pri ĝi prizorgado?

Etienne planos komencigi komitaton virinan en Kalima, kiu respondecos monate kolekti etan monsumon por la prizorgado de la kranaroj de 2014 kaj 2015.

Ni daŭre kolektos monon por la projekto ĝis la mezo/fino de Novembro.



La demando estas, ĉu Kalimanoj trinkus akvon de tiu-ĉi?





Aŭ ĉu ili havos la rajton trinki akvon de tia kranaro?


Google fotaro Kalima.

Jen denove la kontnumero de la UEA-konto de AVE:
avex-z
Bonvolu skribi la jenan: Akvo-projekto de Kalima.

P.S. Jen dana proverbo: Multaj riveretoj faros la riveregon.



  : Rec.   : List

869   Formularo por peti financan subtenon de la programo Ni semas    LEE Jungkee 2015/08/19 78 208
868   1. Regularo de la programo “Ni semas”    LEE Jungkee 2015/08/19 17 157
867   Programo Ni semas -- klarigoj    LEE Jungkee 2015/08/19 13 148
866   Kongreso de Tyûgoku kaj Sikoku 2015    LEE Jungkee 2015/08/19 81 181
  Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon? -Afriko    LEE Jungkee 2015/08/18 11 115
864   3-a Sudazia seminario de Esperanto-Aliĝilo    LEE Jungkee 2015/08/17 69 167
863   Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE    LEE Jungkee 2015/08/16 13 135
862    3a Sud-Azia Seminario en Sxrilanko    LEE Jungkee 2015/08/16 89 213
861   Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon?    LEE Jungkee 2015/08/13 12 123
860   Bele raportita de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA pri la ferma ceremonio de...    LEE Jungkee 2015/08/09 12 145
859   세계 에스페란토 협회 기관지 8월호 (Aŭgusta numero de UEA)    LEE Jungkee 2015/07/08 608 933
858   Ostenda ILEI-mendilo    LEE Jungkee 2015/07/07 90 244
857   제 100차 세계 에스페란토 대회 한국어판 홍보 자료    LEE Jungkee 2015/07/05 71 236
856   제 279기 에스페란토 수강을 환영합니다.    LEE Jungkee 2015/06/30 80 230
855   1-a Oomoto-Kurso per Esperanto    LEE Jungkee 2015/06/29 79 229
854   Nubo 의 에스페란토 블로그    LEE Jungkee 2015/06/24 82 246
853   En Esperanto. Artikolo de S-ro Zeon.    LEE Jungkee 2015/06/21 21 176
852   전경덕 역사 연구가의 글 ㅡ한무협 문선집에서    LEE Jungkee 2015/06/21 73 463
851   Trilanda Kongreso de Esperanto kaj Somerkursaro'    LEE Jungkee 2015/06/12 90 233
850   호주 언어 축제 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2015/06/12 82 232
849    Paroliga Kurso en OraPonto    LEE Jungkee 2015/05/30 86 235
848   한국 청년을 위한 참가 추천 중국, 일본모임    LEE Jungkee 2015/05/30 93 270
847   Kio okazos en Azio en la jaroj 2015 - 2017 ?    LEE Jungkee 2015/05/30 79 265
846   중국 청두 합숙 가입서및 주소    LEE Jungkee 2015/05/30 91 233
845   Skribaĵo en Libera Folio pri Kongresejo    LEE Jungkee 2015/05/24 86 222
844   에스페란토 사전 설치    LEE Jungkee 2015/05/23 81 440
843   En 2015 NASK revenas al Universitato William Peace    LEE Jungkee 2015/05/18 80 223
842   Esperanto (ĉi tiu grupo): www.facebook.com/groups/esperanto.grupo    LEE Jungkee 2015/05/16 26 176
841   Plurlingvula renkontiĝo en Berlino    LEE Jungkee 2015/05/08 24 176
840   Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado    LEE Jungkee 2015/04/30 22 188

    : List [1] 2 [3][4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2018 Zeroboard / skin by Webdimall