'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Bele raportita de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA pri la ferma ceremonio de la 100-a UK
LEE Jungkee  (Homepage) 2015-08-09 08:03:56, Hit : 208, Rec. : 24

Bele raportita de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA pri la ferma ceremonio de la 100-a UK en Lillo.
===============================
Estrara Komuniko: EKO 2015-37 sendita el Wiesbaden, la 4an de aŭgusto. EKO-UKO numero 10
Surprizoj en la fermo de nia jubilea kongreso
Denove plenis la salono Zamenhof por la Solena Fermo de la centa Universala Kongreso. Post bonvenigo, prezento de podianoj kaj agnosko pri la ĉeesto de la slovaka ambasadoro al Belgio kaj la urbestro de Nitro, nia sekvajara kongresurbo, okazis silenta ekstaro pro forpasintaj Honoraj Membroj kaj membroj de la Honora Patrona Komitato kaj pliaj aktivuloj. Sekvis raportoj de estraranoj pri la kongresaj okazaĵoj laŭ la kategorioj de la Strategia Plano plus junulara resumo:
Konsciigo (Keller): Pri kunsido de la laborgrupo pri eksteraj rilatoj (KRIO), la konsciiga forumo kaj planoj konigi la kongreson tra la mondo.
Kapabligo (MacGill): Pri la Tago de Lernado, la kapabliga forumo, la Kleriga Lundo, Internacia Kongresa Universitato (IKU), ekzamenoj kaj kursoj dum UK.
Komunumo (Lee Jungkee): Pri Movada Foiro, la kuriero, kultura programo, fakaj kunsidoj, la scienca kafejo, film-festivalo kaj futbalmatĉo, ĉesigita mezvoje pro ŝteloj de ludintoj.
Kunordigo (Fettes): Pri la aldono de nova landa asocio el Indonezio, rilatoj kun TEJO kaj ILEI, informaj laboroj ĉirkaŭ la kongreso, retejoj, kotizreformoj kaj markado de la dudeka datreveni de la Manifesto de Prago (Prago +20).
Junularo (Mandirola): Pri la junulara programo, la graveco de sendependeco de TEJO, kunlaboro kun UEA pri Aktivula Trejnado, kampo subvenciata pere de programo Erasmus+ , invito al la 71a IJK (kie la raportinto antaŭ kelkaj horoj iĝis la prezidanto de TEJO).
Barbara Pietrzak anoncis la gajnintojn en Belarta Konkurso kaj pri la ricevanto de la Premio Diana Aitai. Stefan MacGill laŭtlegis diploman tekston pri Premio Deguĉi kaj skizis la vivhistorion de la ricevinto, s-ino Éva Farkas-Tatár el Hungario. José Antonio Vegara transdonis diplomojn pri Elstara Agado kaj Elstara Arta Agado, kies listigo aperas en Gazetara Komuniko 584. Kompletige, la Ĝenerala Sekretario, Martin Schaeffer transdonis diplomojn pro 40- kaj 50-jaroj da kontinua membreco en UEA.
Post muzika paŭzo, s-ro Usui Hiroyuki (JP) prezentis la kongresteman teamon: Elizabeth Schwarzer (DE) kaj Paŭlo Viana, (BR). Li skizis la prezentaĵojn en la sesioj de la kongresa temo, inter ili de Ilona Koutny (PL) kaj Giridhar Rao (IN). S-ro Usui laŭtlegis la proponatan Kongresan Rezolucion kiu estis konfirmita per aplaŭdo. La teksto disiris ene de Gazetara komuniko 584. El tio ni eksciis, ke la fina aliĝnombro estis 2695 kongresanoj el 82 landoj.
Kvardeko da infanoj kaj prizorgintoj de la Internacia Infana Kongreseto (IIK) venis podien kaj faris kantajn kaj aliajn salutojn.
Denove stare kaj sen notoj estis liverita la ferma alparolo de prezidanto Mark Fettes, komencita per klarigo, ke la fermo malsamas al la Inaŭguro, ĉar estas pli klare ‘nia familia afero’. Li aludis al tiu sento de proksimeco kiu estiĝis, kaj kiu iru kun la kongresintoj hejmen. Li skizis sian historion ĉe UK kun la unua partopreno en Vankuvero en 1984, komentante ke ĉe tia nova sperto povas esti pene orientiĝi en la bunto. Sed unua kongreso estas grava paŝo de eniro en nian komunumon. Kiel novulo, li tendencis esti senpacienca – volis enkonduki multon novan por sproni la aktivularon. Li restas senpacienca kaj konservas ambiciajn celojn por la Asocio, kaj ĝuste tio pelis lin al kandidatiĝo por la gvida rolo de prezidanto: “Gravas adapti nin al la bezonoj kaj fluoj de la dudekunua jarcento”. Kun la paso de jaroj, li pli aprezas la kongresan tradicion, la kuniĝon de amikoj. Kiel diris la rezolucio: ‘proksimiĝo ne nur de la kapoj, sed ankaŭ de la koroj.’ Estis elementoj novaj kaj unikaj en la nuna kongreso – amalgamo de tradicio kaj novigoj. Forto de UEA, iusenca miraklo – kiel pri Esperanto mem – estas ĝia kapablo oferti tegmenton por vasta gamo da deziroj, por samideanoj kaj malsamideanoj. Personigita ekzemplo de la teno de tiuj valoroj, estas nia nuna, emeritiĝonta Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller. Li havas enciklopedian konon de UEA kaj la movado. Fettes agnoskis apreze lian oficistecon tra 30 jaroj, el kiuj 17 kiel Ĝenerala Direktoro, prezentante al li florbukedon kaj la ĵus aperintan libron pri la Historio de la E- Literaturo. Ferme, li anoncis monkolektadan apelacion kadre de la fermo por la sesa Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), okazonta en Burundo en aŭgusto 2016. La fina saluto: “Ĝis revido en Nitro!”
Clay Magalhäes (KKS) dankis al la Loka Kongresa Komitato (LKK), kaj vokas ilin sur la podion. Ĉiu ricevis rozon kaj portis samspecajn kongresmemorajn pajlajn ĉapelojn. LKK-prezidanto Xavier Dewidehen resumis la multajn atingojn de la UK. La nomoj de centoj da helpantoj tute plenigis la gigantan malantaŭpodian ekranon; ankaŭ ili estis invititaj iri podien.
Okaze de la transdono de la flago surprizis la salutoj la urbestro de Nitro, s-ro Jozef Dvonč kaj la ambasadoro de Slovakio en Belgio, s-ro Stano Valo. Ambaŭ salutis amplekse en tute laŭdinde bona Esperanto. La Prezidanto de la sekva LKK, Petro Baláż parolis pri la historio de Esperanto en Slovakio, sed plej grandan surprizon li konservis al la fino, kiam li vokis plurjaran kunlaborantinon Dorota Rodzianko al la podio kaj antaŭ maksimuma publiko faris geedziĝproponon, kiu estis eternigita vidbende en la reto ĉe ligo donita jam en EKO 36.
Post kanto de la Himno, la prezidanto proklamis la centan UK fermita.
Venis al fino tiu laŭdinda realigo de nia centa, jubilea kongreso.


  : Rec.   : List

869   Formularo por peti financan subtenon de la programo Ni semas    LEE Jungkee 2015/08/19 94 280
868   1. Regularo de la programo “Ni semas”    LEE Jungkee 2015/08/19 32 226
867   Programo Ni semas -- klarigoj    LEE Jungkee 2015/08/19 26 219
866   Kongreso de Tyûgoku kaj Sikoku 2015    LEE Jungkee 2015/08/19 95 247
865   Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon? -Afriko    LEE Jungkee 2015/08/18 24 186
864   3-a Sudazia seminario de Esperanto-Aliĝilo    LEE Jungkee 2015/08/17 87 240
863   Alvoko por partoprenigo de afrikanoj al la 6-a AKE    LEE Jungkee 2015/08/16 28 203
862    3a Sud-Azia Seminario en Sxrilanko    LEE Jungkee 2015/08/16 105 290
861   Ĉu multaj riveretoj faros la riveregon?    LEE Jungkee 2015/08/13 27 194
  Bele raportita de Stefan MacGill, vicprezidanto de UEA pri la ferma ceremonio de...    LEE Jungkee 2015/08/09 24 208
859   세계 에스페란토 협회 기관지 8월호 (Aŭgusta numero de UEA)    LEE Jungkee 2015/07/08 631 1022
858   Ostenda ILEI-mendilo    LEE Jungkee 2015/07/07 103 318
857   제 100차 세계 에스페란토 대회 한국어판 홍보 자료    LEE Jungkee 2015/07/05 87 311
856   제 279기 에스페란토 수강을 환영합니다.    LEE Jungkee 2015/06/30 94 297
855   1-a Oomoto-Kurso per Esperanto    LEE Jungkee 2015/06/29 96 307
854   Nubo 의 에스페란토 블로그    LEE Jungkee 2015/06/24 94 310
853   En Esperanto. Artikolo de S-ro Zeon.    LEE Jungkee 2015/06/21 32 240
852   전경덕 역사 연구가의 글 ㅡ한무협 문선집에서    LEE Jungkee 2015/06/21 89 607
851   Trilanda Kongreso de Esperanto kaj Somerkursaro'    LEE Jungkee 2015/06/12 120 312
850   호주 언어 축제 참가를 추천합니다.    LEE Jungkee 2015/06/12 97 303
849    Paroliga Kurso en OraPonto    LEE Jungkee 2015/05/30 102 306
848   한국 청년을 위한 참가 추천 중국, 일본모임    LEE Jungkee 2015/05/30 108 342
847   Kio okazos en Azio en la jaroj 2015 - 2017 ?    LEE Jungkee 2015/05/30 99 339
846   중국 청두 합숙 가입서및 주소    LEE Jungkee 2015/05/30 106 306
845   Skribaĵo en Libera Folio pri Kongresejo    LEE Jungkee 2015/05/24 101 299
844   에스페란토 사전 설치    LEE Jungkee 2015/05/23 94 513
843   En 2015 NASK revenas al Universitato William Peace    LEE Jungkee 2015/05/18 94 292
842   Esperanto (ĉi tiu grupo): www.facebook.com/groups/esperanto.grupo    LEE Jungkee 2015/05/16 41 250
841   Plurlingvula renkontiĝo en Berlino    LEE Jungkee 2015/05/08 39 245
840   Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado    LEE Jungkee 2015/04/30 35 254

    : List [1] 2 [3][4][5][6][7][8][9][10]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0