'자료집/ Materialoj

 Login  Join

:: Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio
LEE Jungkee  (Homepage) 2012-05-03 18:19:35, Hit : 332, Rec. : 59

Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio
3 Majo 2012 de AlKo


Bone disvolviĝas nova projekto de la Itala Esperantista Federacio, lanĉita de la konata esperantisto Brunetto Kassini, pri establo de la Internacia Centro de Interkulturo en Mediteraneo en la urbo Mazara del Vallo (Mazaradelvalo) ĉe la okcidenta bordo de la insulo Sicilio.

Ekde januaro 2012 Esperanto estas instruata en deko da lernejoj, du liceoj (scienca kaj arta), al instruistaro de la urbo kaj oficistoj de la urbodomo. Pli ol 500 personoj estas lernantaj la internacian lingvon en la urbeto. La prepara laboro, varbado, reklamo estis grandiozaj. La skipo de instruistoj-volontuloj estas internacia, nun estas laborantaj hungarino Márta Kovács kaj rusino Svetlana Smetanina kun organiza helpo de Kassini.

La infanoj estas ĉarmaj, bedaŭrinde multege pli bruaj kaj maldisciplinemaj ol ni atendis, sed talentaj kaj scivolemaj. Rekta metodo de instruado de fremdaj lingvoj ne estas konata ĉi tie, pro tio estas tre granda intereso flanke de instruistaro kaj aliaj plenkreskuloj, kiuj miras pri entuziasmo de esperantistoj-instruistoj.

La rilato flanke de lernejoj, instruistaro kaj direktoraro estas ege afabla kaj respektoplena, ili estas helpopretaj kaj dankemaj, malgraŭ magra ekipo de lernejoj. En preskaŭ ĉiuj klasoj krom dudeko-trideko da infanoj, tabulo kaj kreto estas nenio — neniuj teknikaĵoj kaj aliaj helpomaterialoj. Granda ŝoko por mi estis, ekzemple, foresto de interlecionaj paŭzoj kaj konstanta restado de infanaro en la klasĉambroj dum la tuta lernoperiodo. Des pli agrable estas vidi, senti kaj aŭdi la rezultojn post tiom malfacila, streĉa kaj peniga laboro!

Antaŭnelonge 75 miaj infanoj en la lernejo Boscarino sukcese ekzameniĝis kaj ricevis diplomojn de Itala Esperanto-Instituto. Fine de la lernojaro atendatas ankoraŭ kelkaj centoj da ekzamenotoj.

La projekto estas perfekta! Bezonatas granda kaj konstanta laboro de italaj esperantistoj pri ellaboro de unuecaj lernoprogramoj por ĉiu aĝogrupo, pri livero de bezonataj lernomaterialoj, pri plua laboro kun lernejanoj, pri starigo de internaciaj kontaktoj, organizo de reciprokaj vizitoj, plifortigo de laboro de la respondeca teamo de ĉi projekto.

En aŭgusto 2012 en ĉi tiu belega urbo ĉe Mediteraneo okazos la 79a kongreso de italaj esperantistoj, al kiu jam aliĝis centoj da esperantistoj el la tuta mondo. Ĝi estos nova instigo por la urbanoj plu lerni la lingvon, certiĝi pri funkciado de Esperanto, ekhavi amikajn kontaktojn, montri sian kulturon kaj historion.

Svetlana Smetanina

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №6.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2012/05/212sicilio/


  : Rec.   : List

599   2-an de julio(lun), 2012 / Nova monato Julio    LEE Jungkee 2012/07/03 56 336
598   30-an de junio(sab), 2012 / Naskiĝo de Sonorilo kiel nova esperantisto    LEE Jungkee 2012/06/30 54 311
597   28-an de junio(ĵaŭ), 2012 / Renkontiĝo kun Sunera    LEE Jungkee 2012/06/29 57 304
596   27-an de junio(mer), 2012 / Renkontiĝo kun s-ro Ogaŭa    LEE Jungkee 2012/06/28 57 311
595   26-an de junio(mar), 2012 / Meza kurso    LEE Jungkee 2012/06/26 52 325
594   25-an de junio(lun), 2012 / Kurso por progresantoj    LEE Jungkee 2012/06/25 50 345
593   23-an de junio(sab), 2012 / Kun konatoj en la nova domo    LEE Jungkee 2012/06/25 44 321
592   22-an de junio(ven), 2012 / Pritaksado de unu semestra lernado de Esperanto    LEE Jungkee 2012/06/22 51 330
591   21-an de junio(Ĵaŭ), 2012 / En la publika kunveno por Esperanto-prezen...    LEE Jungkee 2012/06/22 49 344
590   20-an de junio(mer), 2012 / Lasta kurso en Ŭonkŭang    LEE Jungkee 2012/06/21 53 351
589   19-an de junio(mar), 2012 / Mezkursanoj    LEE Jungkee 2012/06/19 56 332
588   18-an de junio(lun), 2012 / Por la 250-a projekto    LEE Jungkee 2012/06/18 44 317
587   16-an de junio(sab), 2012 / Vizito de Nepre    LEE Jungkee 2012/06/17 49 322
586   15-an de junio(ven), 2012 / Esperanto-ekzameno ĉe Kyunghee.    LEE Jungkee 2012/06/15 58 340
585   14-an de junio(ĵau), 2012 / Vespermanĝi kun Kosma    LEE Jungkee 2012/06/14 49 349
584   13-an de junio(mer), 2012 / Lasta kurso ĉe Univ.Ŭonkŭang    LEE Jungkee 2012/06/14 54 334
583   12-an de junio(mar), 2012 / Meza kurso kun s-ro Hans.    LEE Jungkee 2012/06/13 47 347
582   11-an de junio(lun), 2012 / Vizito de s-ro Hans el Nederlando    LEE Jungkee 2012/06/11 52 365
581   9-an de junio(sab), 2012 / Dua kurso de la 246-a klaso    LEE Jungkee 2012/06/10 49 320
580   8-an de junio(ven.), 2012 / Kurso en Kyunghee    LEE Jungkee 2012/06/09 54 324
579   7-an de junio(ĵaŭ.), 2012 / Libera tago    LEE Jungkee 2012/06/07 55 321
578   6-an de junio(mer.), 2012 / Tago de Rememoro    LEE Jungkee 2012/06/06 55 338
577   5-an de junio(mar.), 2012 / Kun prof. Chris el Novzelando.    LEE Jungkee 2012/06/05 58 328
576   4-an de junio(lun.), 2012 / Klaso de progresantoj    LEE Jungkee 2012/06/04 56 371
575   3-an de junio(dim.), 2012 La naskiĝo-festeto por dua bofilo    LEE Jungkee 2012/06/03 54 312
574   2-an de junio(sab.), 2012 La 246-a kurso komenciĝis.    LEE Jungkee 2012/06/02 58 352
573   1-an de junio(ven.), 2012 La tria nepo naskiĝis.    LEE Jungkee 2012/06/02 49 316
572   =============================================================================    LEE Jungkee 2012/05/17 50 435
571   Nova rondo 'Verdulo' naskigxos septembre.    LEE Jungkee 2012/05/03 53 343
  Sukcesa instruado de Esperanto en Sicilio    LEE Jungkee 2012/05/03 59 332

    : List   [이전 10개] [1].. 11 [12][13][14][15][16][17][18][19][20]..[30]   [다음 10개]
Name  Subject  Content  

Copyright 1999-2019 Zeroboard / skin by Webdimall

Warning: Unknown(): Your script possibly relies on a session side-effect which existed until PHP 4.2.3. Please be advised that the session extension does not consider global variables as a source of data, unless register_globals is enabled. You can disable this functionality and this warning by setting session.bug_compat_42 or session.bug_compat_warn to off, respectively. in Unknown on line 0