Oratora Konkurso
Malgraŭ la frua horo (el junulara vidpunkto), ses
junuloj venis por elprovi sian retorikan talenton en
la ĉi-jara Oratora Konkurso. Ĉiuj partoprenantoj
havis taŭgan lingvonivelon, kaj valoros, ke ili daŭre
klopodu plispertiĝi kaj plilertiĝi pri parolado antaŭ
publiko.
La unuan premion ricevis Rogier Huurman
(KN 181) el Nederlando, parolante pri la temo
¡°Ĉu la homo povas influi la naturajn fenomenojn?¡±
La dua premio iris al KIM Young-Long el Korea
Respubliko, kiu traktis la temon ¡°Kiel povas roli
Esperanto en la interproksimigo de kulturoj¡±. La ĵurio
ankaŭ atribuis honoran mencion al Alexandre Serafim
el Brazilo, kiu traktis la saman temon kiel la gajninto
de la unua premio.
Claude Nourmont, KN 70