|
LEE Jung-kee
(Homepage) |
2010-07-24 09:22:31, Hit : 215, Rec. : 13 |
- Download #1 : vlad.jpg (67.9 KB), Download : 7
 - Download #2 : tit.jpg (181.6 KB), Download : 7


En la jaro 1992, mi partoprenis en la 'Pacifika Seminario de 4 landaj esperantistoj (Cxinio, Japanio, Koreio kaj Rusio), kiu okazis en Vladivostoko, Rusio.
Tiam mi estis en la seminario nur sola el Koreio.
En la evento mi renkontis prof. Titajev Aleksandr, kiu estis prez. de la rondo 'pacifiko' de Vladivostoko.
Li estis tre simpatia kaj verdsanga samideano.
Intertempe li ofte vizitis Koreion por sia universitata laboro, tiam ni gxuis mallongan rendevuon en Seulo.
Ni rerenkontigxis en Harbino, Cxinio en la jaro 2008, en kiu okazis 'Internacia Esperanto-Kultursemajno'.
En la 21-a de julio, 2010, mi ricevis telefonvokon.
"Haloo, cxu vi estas LEE Jungkee? Via rusa amiko volas paroli kun vi."
"Volonte".
"Kara Jungkee, mi estas Titajev. Kiel vi fartis?"
"Gxojege! Kie vi estas nun?"
Mi rimarkis, ke li nun estas en la urbo Goyang kun sia korea konato, kiu estas pastro.
"Bone, mi iru al vi hodiaw je la 4-a."
Li venis al Koreio por sia universitata oficlaboro, sed abrupte lia piedo ekdoloris, tial li devis enhospitaligxi dum kelkaj tagoj, sed nun suficxe resanigxis.
La pastro, kiu ne estas esperantisto sed li tenis amikan rilaton kun Rusio pro sia propra projekto.
Li diris al mi, ke prof. Titajev estas tre sincera kaj honesta.
Mi tute konsentis kun lia vido al Titajev kaj aldonis, ke la Esperantisto estas tia.
Kvankam nia renkontigxo estis nur kelkhora, tamen mi havis agrablan rememortempon kun li.
La fama cxina klerulo Konfuceo diris, ke
"Se vi havas amikojn venintajn de malproksime, cxu tio ne estas gxojo?"
Kara amiko Titajev,
Bonan revenon al via lando kaj fartu sane kaj felicxe.
[Unua foto : en Vladivostoko. maje, 1992]
[Dua foto : en Goyang. julie, 2010]
|
|
|