LEE Jungkee
(Homepage) |
2015-11-07 23:31:38, Hit : 44,110, Rec. : 146 |

Karaj,
Mi partoprenis en la 16-a Esperanto-Kongreso de Tyugoku kaj Sikoku, Japanio, kiu okazis de la 31-a de oktobro ghis al 1-a de novembro,2015 en la urbo Simonoseki. En la kongreso, mi prezentis tri eventojn ; Trilanda Kongreso en Bandung, Indonezio, La 6-a Afrika Kongreso de Esperanto en Burundo kaj la 102-a UK en Seulo, Koreio.
Aparte estas raportinde, ke 18 kongresanoj alighis al la kampanjo por partoprenigi afrikan esperantiston al la Burunda Afrika Kongreso, kiu okazos en la sekvonta augusto kaj el ili kelkaj kongresanoj achetis la libron de s-ro Adjevi ADJE, la kunordiganto de Afrika Komisiono 'Afrikaj proverboj'.
Jen ests sumo (277 euroj) : Por la kampanjo por afrika kongreso ili donacis 217 eurojn kaj achetis la libron por 60 euroj. La vendita sumo por la libro tute iros al Afrika konto de UEA.
Mi kore dankas al la kongresanoj, kiuj volonte alighis al la kampanjo.
( LEE Jungkee raportas el Japanio ) |
|
|